• Nie Znaleziono Wyników

Internacia Pedagogia Revuo : oficiala organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). Jaro 8, n-o 5/6 (Majo-Junio 1929)

N/A
N/A
Protected

Academic year: 2021

Share "Internacia Pedagogia Revuo : oficiala organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). Jaro 8, n-o 5/6 (Majo-Junio 1929)"

Copied!
24
0
0

Pełen tekst

(1)

OFICIALA ORGANO DE TUTMONDA ASOCIO DE GEINSTRUISTOJ ESPERANTISTAJ

T.A.G.E.

8-a JARO, N-ro 5/6 MAJO-JUNIO 1929

(2)

Tarifo de la abonprezoj.

Landoj . Prezoj

Angla SiL 3

Argentina pes. or. 2

Austria Sil. 5

Belga belgoj 5

Brazila milr. 5

Bułgara lev. bulg 100

Cefioslovaka kron. fieh. 25

Dana kronoj d. 3

Estona est. kr. 3

Finnlanda mark. f inl. 30

Franca frankoj fr. 18

Germana mank. or. 3

Greka drafimoj 54

Hispana pesetoj 4,5

Hungara kronoj or. 4

Itala liroj ital. 15

Japana jen. 13

Jugoslava dinaroj 40

Litova lid. 7 3

Latva lat. 4

Nederlanda gulden. 2

Noryega kron. norv. 3

Pola zlot. 6

Portugala skud. 15

Rumana lev. rum. 150

Rusa kop. oraj. 1,50

Sveda kron. sv. 3

Svisa frank. sv. 4

Usona dolaro 1

Abonon por Int. Ped. Revuo sendu en nacia mono per registrita letero plej- eble pere de via landa agento al la

administrejo.

Membroj de la germana asocio sendu la kotizon (4.— M 1.— M por la germ.

asocio, kaj 3.— M por Int Ped. Revuo) al „Esperanto-Vereinigun? Deutscher Lehrer". Girokasse Leipzig-Leutsch, Girokonto 27.857, membroj de la saksa asocio al k-go Schonherr, giro Dres- den 30.560, poStCeko Dresden 112.617.

Svedujo: Mi deziras korespondi kun ko- legoj pri junulara movado Ciulanda, ko- lekti il. poStkartojn por lumbildoj en mia

•lernejo kaj aliajn objektoin por geografia instruado. Kelkaj skoltoj el mia lernejo ankafi deziras korespondi kun skoltoj en aliaj landoj. Propagandcele. Fritiof Ahn- feldt, Torskors.

Agentoj de TAOE.

Vian kotizon akcept as:

En landoj:

Angla: F-ino Kate Hancock. 172 Sackviile RiL, Hove, Sus.

sex.

Austra: Jose! Feder. Wien 11/1, Erlafstr. 8/9.

Belga: Lab. Esp. Grupo, 24. rue de S6vigu6-Anderlecht, Bruzelles. poStC. 124301, Bułgara: Ivan Sarafov. Golemo- Selo, Kazanlika regiono.

Cefioslovaka: Albin Neuzil, lemejestro Olotnouc-Neredin.

Dana: La Forta Voko, Dana Es*

peranto-Gazeto, PoStkto.

3584. — S-ro Paul Neer- gaard, Kastelsvej 21, Ko- penhago.

Es tona: Agnes Dresen, Poska tanav 29-6, TaHinn.

Franca: M. Boubou. 96 rue St.

Marceau, Orlćans-Loiret.

Germana: Esperanto-Verelnigung Deutscher Lehrer. fciro- konto Leipzlg-Leutzsch No. 27857.

Greka: D-ro A. Stamatiadis, Ro- dou 21. Ateno.

Hispana: Ferd. Montserrat, str. Vil- larroel 107, 2a, 2a, Barce­

lona.

Hungara: Librejo de H. E. S. L.

(Bleier Vibnos) Ujpest Virag—utca 9.

Japana: Joshi H. Isbiguro, Tokio.

Koojimachi P .O . Boa 1.

Java: K. Wirjosaksono. Klaten.

Jugoslava: Svetisiav S.PetroviC, Ri- ga od Fere 3, Beograd, Jugoslavio.

Latva: S-ino O. JuSen. Riga, Er- nestines id a 7 dz. 11.

Litova: A. Prapuolenis, mok., Kazlu-Ruda.

Nederlanda: P. Korte, Hoofd der School, Drieborg (CR).

Pola: K. Majoritiewicz. Czersk- Pom., poStCeka konto:

PKO 202 100 (Poznan).

Rusa: Centra Komitato de Sov.

Esperant Unio (SEU), poStkesto 630, Moskvo.

Sveda: Emfrid Malragren, He- leneborgsgatan 6 Stock- holm, poStgiro 50304.

Svisa: S-lno N. Ouraansky, 4 Pe- tites Dellces. Oenevo.

(3)

INTERNACIA

PEDAGOGIA REVUO

Oficiala organo deTutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) Redaktejo: D-ro K U R T R I E D E L , Hiibnerstrasse 20, Dresden A 24, Germanujo.

Sekretariejo de TAGE: M. G O L D B E R G, Im Lumbsch, Oetzsch b. Leipzig, Germ.

Administrejo: K A R L K R 0 B E R , W eststrasse 4, Riesa a. d. Elbę, Germanujo, Pośtćekkonto Dresden 110715.

E N H A V O : Voćoj de V homaro: Europo de N. Hohiov; Paneuropo (el la Redakcja Programo 11) — Lingvosciencaj studoj per Esperanto (al 121) — Kiom vort- klasoj estas en Esperanto? (al 122) — Novaj vojoj por la historia instruado (al 131) — 3-a Kongreso de FIAI. Kongreso Bellinzona (al 211) — La Kongreso de la Mondiederacio de Edukaj Asocioj en Geneve. Kongreso en Helsingor (al 211)

— Pri kio instrui? (al 211) — Kulturo kaj lernejo en Skandinavio (al 213) — Esperanto en la Angla Instruista Asocio (al 221) — Esperanto-Movado en Japan- ujo (al 222) — El citkulero de la Akademio kaj Lingva Komitato (al 24) — Interśango de Kolegoj. Korespondado (al 24).

Voćoj de r homaro.

Efiropo.

N. Hohlov,

El nekonataj, ślimaj abismoj de 1’ animo Mi audas strangan bruon, en malgrauvola timo, Gin trapenetras krioj, kaSitaj dum miljaroj, Grincado de la dentoj, metalo de fanfaroj, En gi stertoras veoj, lamentas ploristinoj, Tamburas śmacajn hakojn falintaj gilotinoj, Susuron flirtas flustre truita silk’ standarda Kaj eion fonas kraka, reefia boj’ bombarda . . . Analojn, postlasitajn de gentoj kaj prauloj, , Mi sentas en angoro tra tempoj kaj nebuloj,

Antikvaj krimoj pete al mi etendas manojn Kaj forgesitaj lingvoj malbenas ld tiranojn, Haladzon spiras bruta, mensoga kaj maldanka . • La tuta historio de mia raso blanka,

. Nur kelkaj epizodoj, nur kelkaj bravaj voćoj

. Surlumas tiun mugon de 1’. murdaj sangdiboćoj,

(4)

En iii germas savo, en iii — la lumturoj, Pro iii solaj palas vizio de 1’ teruroj.

Nur sur iliaj śultroj atiantaj de»l’ kelkopo Sekure kuśas sorto de 1’ krimulin’ Europo.

Nur pro Ilia sango, oferoj kaj ćagreno Retrovas la honoron la pala Magdaleno, Por naski novan idon, en la felicaj larmoj, Mesion liberigan de la katenaj armoj . . . Afiskultu do, Azio, mamnutistrino nia, Afriko sfinkse muta, tribar’ Oceania, Gemela kontinento de 1’ ambafi Amerikoj, Kunfratoj de 1’ estonto kaj dumaj malamikoj, Ausikultu kaj konfidu la jam proksiman horon, En kiu nova sango trafluos nian koron;

Ankorau kelkaj limoj, hezitoj kaj decidoj — Kaj kun la mirtaj branćoj pilgrimos blankaj idoj, Kuraci viajn vundojn kaj super la cikatroj Trasenti la hontigan brutecon de la patroj, Starigi novan mondon de 1’ paco łkaj libero, Proklami la Laboron regino de la tero . . .

Tempestas la mistikaj abismoj de 1’ animo, Sed jam vidigas lumo en nova malproksimo;

Obee donas vojon lacigo kaj miopo

Al kredo je V estonto de la patrin’ — Europo.

(El „La Tajdo“ de N. Hohlov, eldonejo: Heroldo de Esperanto, 1928.)

Paneuropo.

Cu nacia malamo ne estas nevenkebla malhelpo por Paneuropo?

La reciprokaj sentoj de 1’ popoloj estas śangemaj. Granda parto de 1’

europa nacia malamo estas artifika kaj malaperos, se gi ne plu estos instig- ata; se la konscio pri sortokomuneco estos pli forta ol la sentoj de F malamo kaj vengemo.

La paca kunevivado de posteuloj de ciuj europaj nacioj en Ameriko pruvas, ke la nacia malamo inter europanoj estas artifika kaj ne povas mal- helpi la unuigon de Europo.

Kiam realigos Paneuropo?

Paneuropo estas la tasko de nia generacio.

Paneuropo devas baldau realigi, por gustatempe malebligi la europan est- ontan militon, la ekonomian kaj socialan ruinon kaj la perdon de F europa memstareco.

62

(5)

La rapideco de la movado kaj gia sukćeso dependas de la nombro, energio kaj oferetno de paneuropanoj.

Kiamaniere volas la Paneiiropa-movado atingi sian celon?

Per kreo de nova publika opinio; per konvinkigo kaj entuziasmigo de 1’

europaj gvidantoj kaj popoloj por la europa ideo; per paneuropa amasmo- vado, kiu kreskante instigos la partiojn, organizojn kaj registarojn en senco de europa unuigo.

(El „Kion volas Paneuropa Unio?“ Brośuro senpage ricevebla de la Pan­

europa movado, Wien I, Hofburg.)

Lingvosciencaj sfudoj per Esperanto.

Kelkaj sugestoj.

Prof. W. E. Collinson (Universitato Liverpool-a).

(Ce la Edinburga kongreso mi faris du paroladojn pri „Esperanto kaj la studo de lingvoscienco“. La unua pritraktis la uzeblecon de Esper­

anto kieł bazo por ataki kelkajn problemojn de la ,generała* lingvo- scienco. La dua celis montri kieł la diversdevenaj radikoj en Internacia Lingvo povas utiligi por enkonduki niajn adeptojn en la principojn kaj metodojn de lingva ,komparo*. Jen pluraj eltirajoj el la dua, iom śangitaj kaj aktualigitaj.)

Verśajne ćiu gvidanto de esperanta kurso iam spertis la malfacilecon, konservi la intereson kaj entuziasmon de la lernantoj, post kiam iii estas elir- intaj el la elementa stadio kaj vere scipovas la lingvon. En lernejo oni eble havas okazon, kunligi la pluan studadon de Esperanto kun aliaj faktoj, ekz.

la geografio, kono pri fremdaj popoloj per tradukitaj literaturajoj au pri inter- naciaj movadoj kaj organizajoj. Tatnen ekzistas kromę alia vojo sekvinda ne nur por la adoleska lernanto, sed ankau por la plenagulo. La Sie konstatebla emo de niaj progresintoj, diskuti inter si pri eć la plej delikataj nuancoj de la lingva esprimo kaj ekzameni ilin sub altpotenca lenso, estas rimarkindafakto;

gi kuragigas min pensi, ke lerta instruisto, sufiće dotita per filologia scio kaj tauga konsultlibraro, sukcesus kapti la intereson de multaj kursanoj ankau por la ekster-esperantaj problemoj de la generała kaj kompara lingvosci- enco . . .

Pri unu praktika metodo, jam uzita en lernejoj, mi audis en la neforges- ebla konferenco de geinstwiistoj en Geneve (1922). Ankorau mi posedas valorajn notojn pri la paroladoj de F-inoj Hogg kaj Dixon el Lancashire kaj S-ro Haine el Bruxelles. F-ino Hogg klare montris kieł oni povis malimpliki la interplektitajn signifojn de plursignifaj vortoj en la angla lingvo per preciza diferencigo de la gustaj esperantaj tradukoj lau diversaj kuntekstoj kaj situa- cioj. Mi mem citos kieł ekzemplojn: h u m a n i t y distingebla lau ,homeco‘, .homaro* kaj .hornamo*; s u g g 'e s t lau ,sugesti* kaj .sugestii*; p o i n t lau ,punkto‘, ,pinto‘, ,poento* kaj ,punto* (en p o i n t-lace, S p i t z e n). La sama parolantino akcentigis la utilon de nia kónsekvenca uzado de esperantaj pre- pozicioj (angle a b o u t, germane u m povas tradukigi per ,ćirkau‘, ,pri* ,pro*

ktp.) kaj śi laudis la facilan analizeblecon de la prepozicie derivitaj verboj

(6)

ekz. s u b t e n i (oni kompani a. s u s t a i n , f. s o u t e n i r , g . u n t e r - h a 11 e n) au a 1 p r e n i (a. a c c e p t, f. a c c e p t e r, 1. a c c i p e r e, de a d ,al‘ kaj c a p e r e ,preni‘; g. a n n e h m e n). F-ino Dixon uzis la esperantajn radikojn por komprenigi kaj memorigi la signifon de multaj malfacilaj, plej- parte ne konversaciaj fakesprimoj, kiujn la angla prenis el la latina ekz. e o n - f 1 u e n c e (klarigebla per k u n + fl u-), s u b t e r r a n e a n (subtera), t e x t i 1 e (teksi). S-ro Haine kromę uzis esperantan radikon, ekz. f o 1 i kaj kolektis derivajojn de 1. f o 1 i u m en sia gepatra lingvo, kiuj fakte enhavas tiun radikon kvankam ofte kaśitan, ekz. f e u i l l e , f e u i l l a g e (foliaro), f e u i 11 e t o n (felietono), t r e f l e (trifolio) ktp. Jam en la ekzercaro Za­

menhof kunmetis por ni la svarmantan idaron de s a n - ( s a n i g i, r e s a n - i g i, s a n i g e j o ktp.) kaj tre valora estas la serćo por la plej gusta kaj pre*

ciza ekvivalento de ćiu ero de tiaj serioj trovebla au elpensebla en la gepatra lingvo. Ni povas ankau kieł s-ro Haine konsideri la nomojn de partoj de iu ajn objekto, ekz. plugilo, kaj kompari la esperantan fakterminaron (plugtrabo, plugtranćilo, soko, terbreto) kun la nacia — kaj oni baldau miros pri la mal- sufićo de la vortaro, kiun oni disponas en sia propra lingvo kaj eble provos alrićigi gin! La instruisto atentigu pri la metodo de Meringer, kiu fondis la gazeton W o r t e r u n d S a c h e n p o r esplori la interdependon de objekto- studo kaj vortostudo; per bildoj kaj priskriboj li montris, ke la dusenceco de g. H e im (1. kasko, 2. sipdirektilo) devenas de la kaskforma suprajo de an- tikvaj direktiloj, kaj ke g. 1 a d e n (alvoki) devenas de vorto signifanta ,ligna breto‘ (uzita por invitoj).

Per la jus antaue aludita radiko t e k s ni povas ankorau pli profunde penetri en la historion de niaj europaj lingvoj kaj ekatenti pri la principoj de scienckonforma etimologio. En tiu radiko t e k s kusas verdire la kaśita povo de Esperanto, kieł en la glano la mistero de la vivo mem! ó i montros al ni la rićan, ja luksan heredajon, kiun Esperanto ricevis de la Hindo-europa pra- lingvo. Tamen, por gui tiun heredajon, ni devos obei la diron de Goethe:

„Tion, kion vi heredis de 1’ prapatroj, akiru per laboro por posedi!“

Helpos nin certe la n a i i l i n g v a e t i m o l o g i a l e k s i k o n o de L.

Bastien (Paris, 1907) en nia serćo por la plej proksimaj fontoj kaj ekviva- lentoj. Senhezite ni devenigas t e k s de 1. t e x e r e , samsignifa kieł gi. Por niaj pluaj esploradoj ni povas elekti inter du vojoj. Trovinte la latinan ei- Sprucejon de la fonto, ni povas fosi pli profunden, por malkovri la prafonton en iu subtera kaverno de la masiva roko; au ni eble preferas veni malsupren de la fontaj marćejoj kaj sekvi unu post la alia la diversajn riveretojn kaj riverojn, kiuj defluas de iii.

Por sukcesi en ambau entreprenoj, ni nepre bezonas taugajn ilojn, ekz. la etimologian vortaron de la latina, verkita de A. Walde kaj tiun de la ger- mana, verkita de F. Kluge (ambaukaze en la lasta eldono). Nia esperanta etimologio ankorau ne „demetis la infanśuojn**. La libro de Bastien certe Sparas al ni mefianikan laboron, sed ni śatus, havi vortaron arangitan laii la postuloj trafe resumitaj de W. W. Skeat en la E t y m o l o g i c a l D i e ­ to n a r y o f t h e E n g l i s h L a n g u a g e , el kiuj mi citas nur du-tri: antau ol proponi etimologion, estas necese, konstati la plej fruajn formon kaj uzon de la vorto kaj severe atenti pri kronologia ordo; plue, oni nepre devas kon­

sideri la historiajn kaj geografiajn cirkonstancojn precipe će pruntovortoj kaj sciigi pri la faktaj kontaktoj de diversaj kulturoj; oni ne procedu arbitre, sed 64

(7)

laueble konformigu al jam konstatitaj fonetikaj legoj. Interne de Esperanto renkontas nin iom pli simpla tasko, dar la lingvo estas ankorafi juna kaj plej ofte ni konas la fontojn de la radikoj. Tamen, ni śuldas dankon al s-ro Wiister, pro lia bonę doknmentita vortaro kaj al la konkordancoj de Zamenhofaj vortoj.

Revenante al t e k s kaj zorge konsiderante la donitajojn troveblajn ekz.

će Walde, ni baldau sciigos, ke la parenca formo sanskrita signifas ne ,teksi‘, sed ,ćarpenti‘, kaj ke la greka kuzovorto »tekton« signifanta .ćarpentisto*

donas al ni (a r fi i -) t e k t o. La plej generała senco en prahistoria tempo śajne estis ,arte fason?. Al la sama radikfamilio apartenas kromę germana, ira kaj slava esprimoj por ,hakilo‘ au ,adzo‘ (ekz. g. D e c h s e 1, ćar g. d, hindo-europa t) kaj eć la germana bestonomo D a c h s ,melo‘ kaj — pere — la angla pruntajo D a c h s h u n d . La melo meritas la nomon .konstruanto*

pro sia mirinda vintra logejo! Tio tutę ne estas diveno au konjekto, ,Eisen- bahnetymologie* kieł Nyrop serce diris pri la etimologioj, kiujn oni elpensas, por sin distri dum fervoja veturo, sed rezonado paśope kontrolebla.

Ekirante nun de la latinaj derivajoj de t e k s- ni ekzamenu giajn postviv- ajojn en kelkaj modernaj latinidaj lingvoj kaj en Esperanto. Du ekzemploj servu kieł tipoj de la ceteraj. El hipotezę nekonstruita derivajo t e k s 1 a por ,teksajo‘ ni ricevas la latinan vorton t e la en la signifo .teksajo, aranea teksajo, teksilo*, kaj pasante antauen en la francan lingvon sinsekve la formojn t e i 1 e kaj nuntettipe t o i 1 e ,tuko, lintuko, ktp.* (t o i 1 e d’ a r a i - g n e e ,aranea teksajo*). łom modifita pruntajo el t o i 1 e estas la esperanta vorto t o l o ; ties diminutivo — el franca vidpunkto — estas t u a l e t o , kiu origine signifis .teksita tuketo*, poste .komodo* sur kiu kuśis la tuketo kaj fine la agon: sin vesti kaj lavi! Nia dua ekzemplo estas la adjektivo s u b t i 1 i s, kiun oni devenigas d e s u b - t e k s - l i s . La unua signifo de tia derivajo estis .delikate teksita*, poste pli vastasence .malkruda, eleganta, svelta, akurata, preciza*, gis ni alvenas će nia esperanta s u b t i l a . Klarę montras ći tia signifevoluo la ofte observeblan transiron de konkretajo al abstraktajo, de la sense spertebla al la tnense distingebla.

Al la idaro de t e k s reprezentata per t o lo , t u a l e t o kaj s u b t i l a oni povas plej facile trovi paralelojn pro la diverseco de la fontolingvoj, el kiuj Esperanto ćerpas. La nepoj de 1. c a p u t estas k a p o kaj — post evoluado tra la franca — ć e f o ; el 1. c a v u s ,kava* devenas ne nur k a v a; sed ankaii k a v e r n o kaj k a g o; el 1. c a p e r e ,preni* kun diversaj prefiksoj kaj su- fiksoj devenas k a p t i , k a p a b l a , S a s i (tra la franca), a k c e p t i, p r i n - c ip o , p r j n c o , r i c ę v i , o k u p i (oni konsul tu la vortarojn de Meyer- Liibke, Gamillscheg, Wartburg). Eć la famę konata „lego de Grimm** pri la pragermanaj kaj altgermanaj ekvivalentoj de la hindo-europaj konsonantoj ne restas sen trafaj ekzemploj en Esperanto: 1. g r a n u m , e. g r a n o (g r a j n o, g r e n o ) unuflanke kaj g. K e r n, a. k e r n e 1, e. k e r n o ali- flanke. E ć p r u j n o k a j f r o s t o kunapartenas, ćar 1. p r u i n a devenas de p r u s (vina) . . .

Kelkafoje la esperantaj vortoj mirinde ilustras proponitajn etimologiojn.

La vorto p e r s o n o estas pro gia disvastigo en la faklingyoj de la teologoj, juristoj kaj psikologoj tiom grava, ke D-ro H. Rheinfelder dedićis verkon (D a s W o r t „P e r s o n a“, Halle 1928) da 200 pagoj al gia historio. La unua signifo estis ,masko de aktoro* kaj oni trovas en la latina literaturo mem

(8)

la sugeston, ke 1. p e r s o n a devenos d e p e r s o n a r e , facile klarigeble per e. p e r kaj s o n i , do ,la masko, p e r kiu la voćo s o n a s ‘! Fakte tio ne śajnas akceptebla, kaj aliaj en nia tempo proponis devenigon de p e r z o ­ n a t u s, kvazau la esperanta p r i z o n a t a .

Kiom da kulturhistorio kasigas sub vorto kia p e r s o n o ! Sed verdire ekzistas centoj da radikoj en Esperanto kun fadenoj, kiuj ligas ilin al la grandaj influoj de la okcidentaj kaj ankau de la orientaj civilizacioj. Se la s a k o reportas nin gis Egiptujo, la t e o transportas nin en Cinujon kaj la u r a g a n o al la Amerikanoj indigenaj. Kelkfóje mi pripensis la iom ambi- cian planon, verki libron, kiu per helpo de la internaciaj vortoj prezentus skizon de la tuta historio de nia kulturo. Se tio estas farinda, kompreneble oni ne devas limigi sin al la lingvaj eroj, sed plene konsideri kaj enlabori la donitajojn provizitajn de historiistoj, geografoj kaj arkeologoj. Mi kredas, ke tia verko povus igi tre interesa legolibro . . .

Kiom voriKlasoi estas en Esperanto?

D-ro Kurt Riedel.

La nombro de 1’ vortklasoj varias en la plej multaj gramatikaj lernolibroj inter sep kaj dek. De longa tempo oni nomas la vortklasojn kutime en jena maniero: substantivo, verbo, adjektivo, adverbo, numeralo, pronomo, arti- kolo, prepozicio, konjunkcio, interjekcio. Malofte la verkistoj de porlerneja gramatiko provis grupigi tiujn vortklasojn, kvankam scienculoj kunigas pres- kau ćiam plurajn membrojn al cefgrupoj, kiam pli ol kvin eroj ekzistas.

Tiu manko en la gramatika sfero estas kauzita per tio, ke pordivida vid- punkto mankas. Kelkaj gramatikistoj malplimultigis la multon de la vort- klasoj, kuniginte la adverbon, prepozicion, konjunkcion kaj interjekciojn al la grupo de la tiel nomataj „partikuloj". Estus pli guste, se oni će tio tutę eks- igus la interjekciojn, car iii estas io antaugramatikeca kieł krioj de bestoj kaj la unuaj sonoj de infaneto. La interjekcioj havas kontraue al ćiuj aliaj vortoj nek lauregulan transformadon nek lauregulan pozicion interne de propozicio.

Kie nek lauregula transformado nek lauregula pozicio ekzistas, tie la grama- tikisto ne havas ian rajton.

En Esperanto ni povas klare diferencigi inter vortoj, kiuj estas trans- formataj lauregule, kaj vortoj, kiuj havas destinatan pozicion en frazo. La unua grupo konsistas el du partoj: La vortoj de la unua parto povas esti transformataj per la finigsignoj de la tempoformoj, t. e. iii estas konjugaci- eblaj; la vortoj de la dua grupo povas esti transformataj per la finigsigno por la plurnombro kaj per la finigsigno por la objektpozicio, t. e. iii estas de­

klinacieblaj. El tio jena ćefa divido rezultas:

Esperantaj vortoj

fleksieblaj senfleksiaj

deklinacieblaj konjugacieblaj

Kiam la vortoj estas diferencigataj lau sia idea enhavo, tiam oni povas subordigi ćiujn senfleksiajn (ekz. per, kaj, tie) al la superordita ideo: r i 1 a t o, ćiujn konjugacieblajn (ekz. kuri, legi, stari) al la ideo: ś a n g o, ćiujn deklin- 66

(9)

acieblajn au al la ideo: nomo de u n u o (ekz. domo, leo, kvadrato, minuto, frosto, boneco; mi, Sio) au al la ideo: k a r a k t e r o (ekz, alta, juna, bona, mia, tia).

Estas rimarkinde, ke la kvar superorditaj ideoj estas identaj kun tiuj, kiujn kelkaj filozofoj (ekz. Zenon, Leibniz, Krause, Lotze, Wundt) rigardis kieł la kvar ćefkategoriojn de la homa pensado. Kiam oni ekvidas en kategorio

„ne konsciatan intelektofunkcion de difina modo" (lau Eduard v. Hartmann, Kategorienlehre, 2-a eldono, Leipzig 1923, 1,7), ankaii oni ekkomprenas, ke sama intelektofunkcio estis kaj estas efikanta ne konscie la formojn de la vortklasoj. La bindo-europaj lingvoj (verśajne ankau aliaj) havas — kon- formigante unu al alia — senfleksiajn, konjugacieblajn kaj deklinacieblajn yortojn kaj en la laste nomitaj du subgrupojn: la vortoj de la unu estas komparacieblaj (t. e. la tiel nomataj adjektivoj), la vortoj de la alia estas ne komparacieblaj (t. e. la tiel nomataj substantivoj). Kiam la adjektivoj perdas en lingvo la deklinacieblon, tiam ilia gramatika funkcio devas esti indikata per lauregula pozicio al substantivo.

La vortklasoj havas do kvazau la kapon de Janus: iii turnas la unu vi- zagon al la kategorioscienco, la alian al la gramatiko. Oi-loke mi ne volas vidi per la okuloj de 1’ unua vizago returnen al Aristoteles, Platon kaj Pythagoras, sed nur montri, ke genia Zamenhof diferencigis same tiom vort- klasojn per speciala gramatika finigo, kiom estas ćefkategorioj lau la teorio de multaj scienculoj:

-i -o -a -e(n) au sen finigo

verbo = substantivo = adjektivo = la senfleksiaj vortoj =

śangovorio unuovorto karakterovorto rilatovorto

La unuovorto (substantivo) povas esti anstatauata per pronomo (t. e. an- statauo por nomo de unuo); la pronomoj apartenas kategorie al la unuo (ekz. mi anstatauas mian nomon, mia = de mi).

Do en Esperanto estas kvar kategoriecaj vortklasoj kaj unu anstatau- vortklaso.

La senfleksiajn vortojn de Esperanto oni povas klasifiki lauforme en tri grupoj: la unua grupo entenas ćiujn eblajn devenintajn vortojn per la finigo -e; la dua ampleksas la numeralojn kaj la konstantan multon de la vortoj, kiuj ne havas ian gramatikan finigon; la tria konsistas el la ne- fleksieblaj vortoj de la „tabelo".

La senfleksiaj vortoj havas trioblan funkcion en propozicio. Mi donas po du ekzemplojn por ćiu speco:

1, a. Patro k a j patrino kunę estas nomataj gepatroj.

1, b. Ellasu min, a u mi ekkrios!

2, a. Du ekzemploj anstatauas ofte klarigon p e r multaj vortoj.

2, b. La ćefo laboris d u m la nokto.

3, a. La lernulo lernis p a r k e r e paroladon.

3, b. Mi alvenis antau ć i r k a u kvin horoj.

Senfleksia vorto (kieł k o n j u n k c i o) povas stari inter samspecaj vortoj au yortgrupoj interne de propoziciparto (l, a.) au inter frazoj (1, b.), rezult- ante pli altan unuajon. Senfleksia vorto (kieł p r e p o z i c i o) povas enkonduki karakterizon, kiu apartenas al unuovorto (2, a.) au al śangovorto (2, b.) kaj

(10)

La y o r t k l a s o i

Inter- jek- cioj

fleksieblaj vortoj, ekz. vortoj senfleksiaj

devenintaj de radikoj ćiuj radikaj, finigantaj

ta- belaj konju-

gacieblaj deklinacieblaj ad-

jektivo neadjektiva vorto konsonante vokale per -au di- verse

Fali muro mi aha alte antaue antauen sub kun da tre lad unu kie(n) adiafi!

lablo vi pli alte apude apuden nun ja ći ambad du tie(n) aht

li plej alte sube suben apud sen la Pli almenau tri ie(n) aha!

flori filo śi juna sed tamen tra mai- ankad kvar Ćie(n) fi!

besto gi alie kaj Ćar _ će . Pli ankorad kvin nenic(n hal

ni kelke plej ekster de pri anstatau ses kieł hel

kalkuli arko iii kurba kurbe due (małpiej) for je do antad ęep tiel hml

rondo oni pli kurbe duoble luj inter ke po malantau ok ktp. hol

Si plej kurbe duone nek nur ne pro apenau nau kies hoho!

horo mia longa longe duope al per nepre tro baldad dek ties jen!

mateno via pli longe dome domen el por parkere ću Ćirkad cent ktp. jes!

ktp. ple) longe skribe ol preter precipe ju hierad mil kial nu!

vento kiu vigla vigle leganie dum super se plu hodiad tial vel

ludo kio pli vigle leginle jam sur supre au kontrau nul ktp.

kia plej vigle legonte krom des maisupre kvazad kiam

esti | rajto bona bonę Iegate kvankam gis malgrad tiam

honoro pli bonę Iegite mem jus morgau ktp.

plej bonę Iegole ajn trans preskau kiom

en post tiom

-i -0 •i, -o,

-u , -a -a -e -e -en 8

(11)

kónsistas el la prepozicio kaj la sekvanta vorto au yortgrupo. Senfleksia vorto (kieł a 1 v o r t o kutime nomata ,,adverbo“) povas rilati al vorto el ćiu vortklaso (3,b.); adverbo ( = alverbo) gi nomigas guste nur tiam, kiam gi rilatas al verbo (3, a.). Kelkaj senfleksiaj vortoj funkcias ne nur kieł prepozicio, sed ankau kieł konjunkcio (ekz. por), kelkaj jen kieł alverbo (= adverbo) jen kieł konjunkcio (ekz. kieł).

Por eviti la kutiman mikson de vortklasoj kaj propoziciaj parteroj, oni ne nomu vortkla$oj la konjunkcion kaj alvorton. Se la tri funkcioj de la sen- flesiaj vortoj estas rigardataj kieł vortklasoj, ni devus ankau nomi same la subjektpozicion kaj objektpozicion de la unuovorto kaj la pozicion de la ka- rakterovorto (adjektivo) će unuovorto kaj en gramatika predikato.

La tiel nomatan artikolon „1 a“ ni envicigu en la vortklason de la sen­

fleksiaj vortoj; en lingvoj, en kiuj la artikolo estas deklinaciebla, gi apartenas al la pronomoj.

Sćienca gramatiko Esperanta devas ekkonstrui sian sistemon pure el la elementoj de Esperanto mem, ne strabante al modelo nacilingva.

Novaj vojoj por la historia insfruado.

Gustav Klemm, Dresden.

(Esperantigita de M. Sykora.)

Antau la mondmiiito aperis la nun famekonata libro „Kulturo­

logio" de instruisto Gustav Klemm. La aiitoro de tiu ći sensacia verkajo, saksa instruisto, skribinta je profeta spirito, influis per gi la evoluon de la historia instruado. Lad la jugo de la pedagogia gazetaro Ja libro validas kieł unuaranga kulturdokumento kaj meritas disvastigon en la tuta mondo.

Al tiu kulturpaśo nun sekvis dua: Nelaca rondo de esperantistai pedagogoj en Freital (Sakslando) tradukis la duan volumon de la (trivoluma) „Kulturologio" en modelan bonstilan Esperanton. Es- peranto-Asocio de Saksaj Instruistoj publikigos la laboron, por gin dlsponigi al vastaj rondoj de pedagogoj, scienculoj, progresemaj interesuloj.

Dezirante.ke nia legantaro ekkonu la tendencon de la libro kaj la ideojn de la verkinto, ni petis la autoron Gustav Klemm pr> la sekvanta artikolo.

Antau la mondmiiito (1911) mi publikigis mian germanlingvan verkon Kulturkunde = Kulturologio (eldonejo C. Heinrich, Dresden N 6), celante ebenigi la vojon por instruo de la junularo pri la hereditaj kulturtrezoroj de homa kulturo. La scio pri la evoluo de niaj plej gravaj kulturvalorajoj, t. e.

de la helpiloj urge necesaj al ni, plue de la institucioj kaj vivordoj, devas fangi la fundamenta de instruado kaj ekzercado.

La verko guis generalan aprobon će la fakuloj, ćar neniam antaue la in- struistaro trovis ph belan taskon, ol enkonduki la junularon en la evolucion de la kulturvalorajoj, kiuj nin ćirkauas kaj nin servas ćiutage. Ci ćiujn necesajn akirajojn de la kulturo ni ćiam havis antau niaj okutaj, niaj vivoformoj eć de-

(12)

pendis de iii — sed tamen, kial ni ne amis ilin pli frue, kial ni ne farjs ilin grava instrupotenco?

lam ni ne sciis, ke eć la trivialaj ajoj Sirkau ni: la pano, la poto, la alum- etoj, la lampo, la horlogo, la skribajo havas sian historion, kiu estas grava por Siuj. Tial ni ignoris, ke tiu Si historio montras ion precipe belan, ek- zemple ke la kulturvalorajoj ne naskigis el kapricoj de regantoj, sed el pros- perigaj pensoj de la pleje talentuloj, kaj ke iii estas kristaligintaj sageco, penadoj kaj persisto de pleje kapabluloj el la homaro.

En la valorajoj de la kulturo dormas melodio, cu pri la vojo de la homaro, Su pri la energio de apartaj sekcioj de popolo, Su pri la kreado kaj sorto de izolaj pioniroj kaj eltrovintoj.

Ni konfesu, ke multaj kulturobjektoj, kvankam Sirkauantaj nin kaj uzataj.

de ni Siutage, restis fremdaj al nia spirito, kaj nur la milito kaj giaj sekvoj malfermis niajn okulojn. Nun oni lernis, ke iii meritas plenan komprenon kaj sinceran dankon, — ke Siu prosperiga kaj bela kreajo rajte postulas nian śirmon kontrau perforta detruo.

Do, estonte Siu lerneja infano devos ekkoni la estigon de la gravaj kultur- valorajoj kaj lerni ilin śati. En tiu senco mi montris en la unua volumo de mia Kulturologio (ekzemple) la historian evoluon de domo, de strato kaj ponto, de foiro, de la mono. La dua volumo temas la evoluan vojon de la pano. La tria volumo klerigas pri diversspecaj iloj por produkti fajron, pri la forno kaj fajrujo, plue pri la metodoj de la homoj, profiti la efikon kaj forton de la fajro.

Supergradaj lernantoj estu instruataj pri la historio de la moderna trafiko, pri la diversaj epokoj en la evoluo de la pośto, pri la sinsekva perfektigado de la telegrafilo, de la telefonilo, de vaporśipoj kaj de la aviadiloj.

Komparo de la hodiaua kulturo kun la estinta kulturo pruvas al ni, ke daure de jarmiloj la homo mem farigis tutę alia estajo. lam, en la unuaj epokoj, niaj sovagaj antauuloj vivis sen iuj teknikaj helpiloj. Nur iom post iom iii lernis kreadi, uzi, perfektigi ilin. Nun ne kava mano tenas la fluidajojn kaj ruligantajn grenerojn, sed anstataii gi potoj kaj vazoj entenas ilin. Ne pugno batas, sed fera martelo. Hakilo, fosilo, plugilo laboras, subtenante la nurajn manojn. La homaj posedajoj, kiujn en pratempo Sirkauis la brakoj, nun estas sirmataj de la palisaro kaj de la muroj de la logejo. Tirbestoj, śarg- automobiloj, komercaja vagonaro estas je nia dispono, sparante nian korpajn fortojn.

Kian pluan amason da helpiloj ni modernaj homoj kreis, unu post la alia! Kieł fortaj, rapidaj, ampleksaj nun estas niaj agadoj, danke al la akirajoj de la kulturo! Gigantaj novaj organoj multobligas la energion de nova homaro.

Cu la evoluo de la tuta homa gento ne estas ripetata en la evoluo de la unuopa individuo? Fakte al prahomo similas Siu malgranda infaneto. Jen t i kuśas antau ni: helpinda, nekapabla uzi la helpilojn kreitajn de nia kulturo gis tiam, kiam giaj fortoj — iom post iom — altigas kaj la pedagogo prizorgas la edukadon.

Kiumaniere devas okazi la gvidado de la kreskanta homo al la kulturo?

Nur tiamaniere, ke la instruado, evitante malplenan verbalismon, donas su- fiSan komprenon pri la kulturvalorajoj — de iliaj unuaj mizeraj komencoj gis ilia perfektigado. La efikoj de la valorajoj estu provataj, travivataj, ekzerc- 70

(13)

atąj —śpinilo kaj Spinrado, bobenujo kaj teksilo, turnplato de potłsto, man- muelilo kip.

El lio rezultas, ke la instruisto devas havigi necesan materialon por kul­

turologia tasko, precipe se gi lin okupos dum pluraj semajnoj, ekz.: argilon (por la historio de la potoj), baston (por montri la evoluon de la vestajoj), plue Sagon kaj pafarkon (por instrui pri armiloj), plue bildojn pri popoloj, kiuj e£

nuntempe uzas primitivajn metodojn. Kaj se ne estas eble, porti en la klas- ejon naturajn ajojn (ekz. la ventmuelilon au turnplaton de potisto), tiam pre- paras lerta patro modelon, per kiu la lernantoj povas travivi la funkciadon de la aparatoj. En tio estas klare, ke la instruisto mem akiru necesajn lertecojn.

Li lernu la uzadon de simpla spinrado kaj de manśpinilo — kiun eble li prunte- prenas el iu muzeo au pruntepetas de iu bonvola familio.

Ne estas la celo de kulturologio, lacigi la infanojn per detala analizado de la komplikitaj kulturobjektoj, sed niaj junuloj travivu la junecon de la homaro kaj precipe de sia popolo. Ili per tio akiru plenan komprenon por la originaj ajoj kaj vivformoj, plue individuan lertecon kaj rutinon. Poste, en pli alta ago, iii goje kaj facile komprenos la komplikitajn kulturformojn de la moderna tempo.

Per tia metodo ni sekvas al la plej granda instruistino, al la naturo. Ankau gi komencas per simplajoj kaj progresas al abundo de specialajoj kaj vari- antajformoj. Ni sekvas al la gravega fakto, ke la unuopa individuo, lainfano, devas trapaśi — korpe kaj anime — la diversajn epokojn de la homara evo- lucio, almenau la ćefpunktojn kaj en densigita maniero. Lau tio mi arangis en la I-a volumo de mia Kulturologio (5-a eldono, pg. 21—32) instrutabelon por ćiuj lernejaj jaroj gis la 18-a vivjaro.

La lasta interna graveco de kulturologio estas pli alta ankoraii: Okupado pri niaj kulturverkoj estas natura fundamento de Etiko.

La laucela kreado de vivhelpiloj kaj la partopreno je komunaj institucioj bazas sur boneco, helpemo, justeco kaj energio. Instruado en historia kulturo­

logio ne povas preteriri la bibliografiojn de eminentaj herooj el diversaj epokoj

— herooj de la laboro, kuragaj, senegoismaj pioniroj, entuziasmitaj eltrovintoj kieł Gutenberg, Kolumbo, Vasko da Gama, Sven Hedin, Scott, James Watt.

KortuSante kaj instigante efikas iliaj agoj kaj sortoj al junecaj karakteroj.

Kieł altege tiuj pioniroj de la kulturo superas la grandulojn de la glavo kaj de la milito!

Kulturologia instruado, donita en lernejoj speciale pri valorajoj, kapabligus eć la amasojn de la popolo por perfekta komprenado kaj vera altestimo de la kulturproduktajoj, tiel ke tiuj produktajoj povus despli bonę servi je la utilo de la homaro. Kiam la instruitoj, plenkreskaj, staras antau gravaj kultur- taskoj, oni povus esperi generalan intereson kaj ampleksan partoprenadon je ilia plenumado — vera sukcęso, kiun la malmoderna verbalisma edukado neniel atingis — kieł, pruvas la politika mizero de nia tempo.

Vere, ćiu devas prizorgi precipe sian propran profesion, sed la hom-

* amaso devas efektivigi plenan intereson pri la evoluo de niaj vivformoj, fortan amon al la kulturvalorajoj kaj la volon al la perfektigado de la komunaj institucioj en la estonta tempo.

Kieł lokon, en kiu naskigis kaj sin evoluis nia kulturo, ni ofte imagas la propran hejman pejzagon kaj patrujon. Tamen oni sincere kaj dankeme kon- fesos, ke multaj el niaj valorajoj estas donacajoj venintaj el fremdlando au

(14)

eć el fremdaj kontinentoj — same kieł niaj najbaraj popoloj heredis mu^ on de ni. Do vigla interśango inter la gentoj forte influis en ćiuj epokoj ćiun kulturon. Por homo, edukita en tiuj pensoj, ekśajnas nepre kontraunatura kaj absurda la perforta detruado de iuj kulturproduktajoj. En tiu senco kulturo­

logio abomenas la militon, celante reciprokan estimon inter la popoloj.

Gis hodiau nur malmulte da verkoj ekzistas, kiuj montras al la pedagogo vere uzeblan materialon por la instruado eri historia kulturologio. Mia kul­

turologio, I-a volumo, enhavas la jenajn multampleksajn ternojn: La domo; la strato; la ponto; sekvas la fajro, la magistrata domo, la proprajo, la mono;

la publika śirmado; la fervojo.

La multeflanka aprobo, kiun trovis mia laboro en rondoj de modernaj pedagogoj, vekis en mi la opinion, ke ankau eldono en Esperanto trovos multajn amikojn. Tial mi plezurege konsentis, ke la verko estu esperantigata.

La dua volumo jam estas finita 'kaj povas esti presata. Mi esperas, ke per tio estu farata grava servo al internacia instruistaro. Ankau traduko de aliaj volumoj de mia verko estas intencata.

3-a Kongreso dc FIAI

(Federacio Internacia de Asocioj Instruistaj) Eeilinzona — Aprilo 1929.

Mi estis invitita reprezenti en Bellin­

zona tri organizajojn: Internacia Oficejo de Edukado (1OE), Unuigo de la Asocioj por la Ligo de Nacioj kaj Tutmonda Aso- oiode Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE).

Mi ći tie ne volas doni kompletan ra- porton pri la kongreslaboroj, sed mi volas fiksi kelkajn impresojn pri la laborme- todo kaj la celoj de FIAI el la starpurakto de la asocioj, kiujn mi reprezentis.

La konferencoj de FIAI malplimulte estas kongresoj ol ikunsidoj de la delegitoj por diskutoj de raportoj, kiuj tre zorge estas verkitaj sur la bazo de enketoj, al kiuj la aligintaj asocioj sendis tre detalan materialon.

FIAI nun dum tri jaroj atingis ion lau mia opinio tre mirindan: la organizon de 21 pure profesiaj asocioj en samnombraj landoj (kun 540 000 instruistoj. Tio estas tre impresiga movado de la bonvolo al internacia alproksimigo de la popolinstru- istoj de la tuta mondo.

FIAI ampleksas nur europajn instru- istojn. Gi jaluze atentas sian sendepend- econ. Nur hezitante oni akceptis la pro- ponon, konversacii en Genevo kun repre- zentantoj de la Mondfederacio de Eduk-

asocioj pri l a . interrilatoj inter ambau federacioj. La angla National Union q! Teachers estas membro de ambau. Gi deziras, (ke ne ignoru unu la alian. FIAI akcentas sian pure korporativan karak- teron kaj la fakton, ke giaj enspezoj venas nur de la propraj membroj.

Nuntempe tiuj enspezoj estas tre mo- destaj: En la lasta jaro nur 60 000 fr. Ir.

enspezoj kaj 30 000 fr. fr. elspezoj. Estas mirige, ke FIAI per tiom malgranda bud- geto povas efektivigi tiel bonę la enketojn faritajn, aperigi sian bultenon ktp. Nur la sindonemo kaj la entuziasmo de la sin- joroj Dumas kaj Lapierre klarigas la suk- ceson de FIAI. Oni ne povas tro admiri ilin.

Estas eble, ekkoni funkciojn diversajn por la tri organizajoj reprezentitaj en Bellinzona: FIAI, Mondfederacio kaj IOE.

FIAI povus konservi la (korporativan karaikteron. Gi ampleksus nur popolin- struistojn, eble, kieł nuntempe, ne-komun- istajn sed avangardajn. (Sendube, kor- porativaj grupigoj de instruistoj, kiuj am- pleksas la tutan instruistaron de popol- lernejoj de lando sen konsidero de la po- litika opinio, estus bela afero, sed en 72

(15)

kelkaj landoj śajne tio ne estas efektivig- ebla.)

Mondfederacio daurigus — komisiante difinitajn taskojn al specialaj komisionoj

— grupigi en grandaj kongresoj ćiujn specojn de pedagogiaj asocioj kaj or­

ganizajoj kaj tiumaniere alproksimigj la instruistojn kaj la lernejajn autoritatojn, same la asociojn de diversaj politikaj ten- dencoj. Gi ne sin limigus sur unu specon de lernejo kaj klopodus, etendi sian in- fluon sur diversajn kontinentojn.

IOE lau la projektp de sia nova statuto rezignus, esti grupigo de asocioj, por far- igi ofico teknika, kiu estas subtenata dę internaciaj asocioj kaj de registaroj, kaj kiu faras por iii enketojn kaj esplorojn, kraj estas nomataj havi aktualan inte- reson. En la nomo de IOE mi męnciis la tendencon de la nova statuto kaj nian ambicion, fari plej eble sciencan kaj tek- nikan laboron. En specialaj konversacioj mi prezentis al s-roj Dumas kaj Lapierre niajn servojn. Mi pensas, ke mi montris al iii, ke estus malutile, duobligi la IOE kreante en Paris sekretariejon de FIAI, kiu laborus la samajn taskojn kieł la nia.

Mi invitis FIAI, sendi reprezentanton al nia ći-jara generalkunnveno.

En la malferma kunsido mi parolis en la nomo de la tri organizajoj, kiuj delegis min al Eellinzona. Mi trovis favoran ak- cepton.

TAGE donis al mi tutę difinitan taskon:

proponi ke FIAI studu la demandon de Esperanto kaj gian praktikan uzeblecon por kongresoj. Mi prelegis leteron forte motivigitan de la sekretario Goldberg.

Oni respondis, ke tiu demando en Berlin unuanime estas solvita per la decido por la naciaj asocioj. (FIAI en Berlin de- cidis, esplori la problemon de internacia hełplingvo kaj akceli gian studon. ' G.)

Al s-ro ^apierre, kiu tre favore ak- ceptis mian ideon, mi sugestis, uzi Esper- anton por la internacia legitimacia karto, kiun oni decidis arangi por kolegoj vojag- antaj eksterlanden. Estas necese, ke TAGE atentu tiun aferon.

En la nomo de la Unuigo de la Asocioj por la Ligo de Nacioj mi komunikiś, kiun pligrandigantan lokon havis la edukpro- blemoj en ia programo kaj en la agado de kelkaj naciaj asocioj. Mi menciis la konsiderindajn kotizojn, kiujn kolektis tiuj asocioj en augusto 1928 por speciala kurso, kiu estis arangata de la IOE por instruistoj, kromę mi menciis la parto- prenon de la Unuigo en la kongreso en Genevo 1929 kaj ekspozicio, kies materi- alo sendube povas esti uzata por unu au la alia libro, kies necesecon FIAI akcentis en siaj decidoj.

Mi dankas al la asocioj, kiuj min de­

legis, por la konfido per tio donita al mi.

Por pluaj informoj mi estas je via dis-

pono. Pierre Bovet.

Kongreso Bellinzona.

(Kompilita el raportoj en Leipziger Lehrerzeitung kaj AUgemeine Deutsche

Lehrerzeitung.)

La jarraporton prezentis la general- sekretario Dumas. Gravan financan sub- tenon donis kolego Ferd. Buisson, kiu donacis la ricevitan Nobel-premion por akceligo de internacia pedagogia klopod- ado.

La trimonata bulteno nun ankau aperos en germana lingvo, gi estos eldonata de la Germana Instruista Asocio. Angla el- dono ne estas necesa, car la angla in­

struista gazeto „The Schoolmaster** aper- igos la enhavon de la bulteno sur siaj pagoj.

En la sekretariejo estos kreata oficejo, kiu akceptas vizitantojn kaj helpas ilin per konsiloj. Al instruistoj vojagantaj eksterlanden estos donata legitimacia karto, kiu rajtigos uzi la servojn de iu

aliginta asocio.

La Internacia Profesia Sekretariejo por Instruistoj — Amsterdam — 1928 en Wien decidis, ke neniu asocia membro apartenu al FIAI. Sed car la franca Syn- dikat National kaj la holanda Bond van Nederlandsche Onderwijzers restis en

(16)

FIAI, la batalo de la Internacia Profesia Sekretariejo kontrau FIAI ne sukcesis.

Eć la instruista sekcio de la Amsterdama sindiikato Wien estis reprezentata en Bellinzona 'kaj aligis al FIAI.

Pri la 'kongresaj laboroj inforraas jenaj rezolucioj:

1. FIAI akcentas la nepran necesecon por lernejo kaj instruistaro, ke la salajro- s-kalo devas esti fiksata en tiu alteco, ke neniu instruisto plu estas devigata, serci kromlaboron por certigi al Si vivstan- dardon konvenan al la socia funkcio de instruisto. La salajro devas al li per- mesi, dedići sin de komenco de sia ofico sole al sia edukista tasko.

2. La konferenco opinias, ke la studiro de la instruisto devas ampleksi generalan klerigon lau la metodoj de mezgradaj lernejoj kun matureco por la universitato kaj kompletigon de tiu klerigo kaj pro- fundan pedagogian instruon en la univer- sitato.

3. La aligintaj asocioj ikonfirmas sian volon, direkti ćiun instruon al kompreno de internacia solidareco: Forigo de ten- dencaj lernlibroj; eldono de libroj, kiuj povas esti tradukataj en ćiujn lingvojn kaj enkondukataj en la lernejoj de ćiuj landoj; ver’kado de internacia libro kun la difino, videbligi la parton kiun łiveris ćiu popolo al la mondkulturo. Ili de- klaras sian volon, instrui en la lernejoj pri la Ligo de Nacioj. La Ligo de Nacioj devas farigi pli kaj pli senpera esprimo de la volo de 1’ popoloj. — La aligintaj asocioj petos de siaj registaroj subtenojn el la budgeto por efektivigi interSangon de instruistoj kaj lernantoj. — La kon­

ferenco postulas, ke la ordonoj de la pac- kontraktoj rilate la rajton de malplimultoj je ilia propra kulturo kaj je lernejoj de ilia gepatra lingvo estu plenumataj sen forstrekoj.

4. FIAI post enketo pri la interrilatoj inter śtąto, eklezio kaj lernejo sin decidis por komuna publika lernejo. Tiu lernejo tiel devas esti arangata, ke gi povas ak- cepti infanojn el familioj de la p le jd i-

versaj konfesiaj au mondperceptaj rondoj, sen subpremi la kredon au la konsci- encon.

La venonta kongreso 1930 okazos en Praha.

Car FIAI opinias, ke Siu infano sende- pende de sia socia deveno havu la rajton daurigi siajn studojn, oni metas sur la tagordon la problemon de la konstruo de

la publika lernejsistemo. Goldberg.

La Kongreso de la Nondfederacio

de Edukai Asocioj

(World Federation of Education Associ- ciations")

25. julio gis 4. augusto 1929 en Genóve.

Rememorigante miajn du artikolojn en nia IPR (1929 n-ro 1, pag. 11—14 „La tempo farigis matura" kaj en n-ro 2/3 pag. 34—35 „La Kongreso de la W orld' Federation of Education Associations"), mi hodiau raportas pri la intertempaj okazintajoj.

Mi jam ricevis leterojn de kelkaj ger- manaj kolegoj, kiuj promesis, veni al Geneve, sed bedaurinde gis nun nur du promesojn pri partopreno el aliaj landoj.

Sed estas necese, ke iii anoncu sin kieł eble plej frue, por instigi aliajn al parto­

preno. Por iomete sukcesi kaj por esti reprezentataj iom impone, ni bezonos la partoprenon de gekolegoj el kieł eble plej multaj kaj diversaj landoj.

Mi ja scias, ke tiuj, kiuj venos al Genćve, bedaurinde devos rezigni pri partopreno al la internaciaj kongresoj de UEA resp. SAT en Budapest resp. Leip- zig. Sed estos pli rekomendinde, rezigni al iii kaj dedići niajn fortojn al propa­

ganda laboro en internaciaj-rondoj kaj in- stitucioj, kiuj, unufoje interesitaj por Es­

peranto, treege povos antauenpuśi niajn ideon kaj movadon por la bono de la tuta mondlingva ideo.

Mi gojas, ke rilate Si tiun opinion la estraro de la kongreso en Budapest ofici- 74

(17)

ale konsentis rtiin. ói skribis al rai — sub la 14.JIL1929 — jenan (subskribitan de la vicpreżidatito kaj Sefsekretario) leteron:

„Leginte vian artikolon „La tempo farigis maturo" en la 1929-ianuara nu-

»mero de la Internacia Pedagogia Re- vuo, Siujn proponoin ni tutę akceptas kaj la Hungarlanda Societo, kies sube skribita yicprezidanto estas mem peda- gogo, opinias, ke via partopreno pre- cipe Se la Geneva Pedagogia Kongreso estas urge dezirinda.

Pro la Uniyersala Esp. Kongreso be- daurinde ni ne povas Seesti.

Ni salutas vin plej samideane Hungarlanda Esperanto-Societo."

Jam antaue nia kolego Goldberg ricevis pośtkarton de D-ro Privat kun jena en- havo:

„Post kiam la Eduka Mondkongreso akceptis nian proponon pri uzo de Es­

peranto, mi akceptis sidi en ties honor- komitato kaj raporti pri Esperanto por paceduko. Cefartikolon mi verkis por nia UEA-gazeto kaj kompreneble gojos kunlabori kun vi por sukcesigi tiun aferon, kiun mi nepre deziras sukces­

igi. Pro tio mi eS oferos la Seeston en Budapest, Sar fine, ni neniam venkos, se ni Siara restas hejme. Ni devas montri Esperanton en uzo.“

Car ne nur D-ro Privat Seestos kaj i. a., ikiel mi audis, ankau oficialaj reprezent-

antoj de ministerioj ktp., sed Sar eS ia prezidanto de la kongreso, kieł mi jam aludis en antaua artikolo, estas esper- antisto, nome: Prot. D-ro Bovet, ni povos esperi, ke ni havos grandan sukceson, kondiSe ke Prot. Bovet kaj D-ro Privat havos malantau si sufiSe grandan nom- bron da geinstruistoj esperantistaj el tnultaj landoj.

Mi ripetas, ke śajnas al mi tre facile arangeble, havigi al si financan subtenon por la yojago, se la kolegoj sufiSe frue kaj sufiSe lerte raportas al siaj śtataj au urbaj porlernejaj institucioj pri la grav- eco de la Geneya kongreso.

Subtenu la intencitan propagandon dum la kongreso, tre baldaii anoncante vin al mi, por ke mi povu publikigi viajn nomojn kaj en IPR kaj Se la kongresa komitato.

P.S. En la momento, kiam mi volis forsendi al nia redaktoro la manuskripton de mia artikoleto, mi ricevis leteron kaj sciigojn el la oficejo de Prof. D-ro Bovet, kiuj esence kompletigas gin.

La situacio nun estas la jena: Parton de la tuta kongresa programo gvidos kaj ordigos la Bureau International d’Edu- cation en GenSve mem, arangante speci- alan kurson kun la Sefa terno: „Commenf faire connaitre la Socićtć des Nations et dSyelopper 1’esprit de coopćration inter- nationale"? (Kiamaniere konatigi la Ligon de Nacioj kaj evoluigi la spiriton de internacia kunlaboro?).

Ci tiu kurso kónsistos el 6 kunsidoj, kiuj estas rigardataj kieł oficialaj kun­

sidoj de la World-Federation kaj repre- zentos ties sekciojn 5. 6. 7. de la generała programo: temoj:

1. 27. de Julio

2. 29. de Julio

3. 30. de Julio

31.de Julio

La coopćration intellec- tuelle et la SocićtS des Nations

(La kooperado intelekta kaj la Ligo de Nacioj) La prćparation des mai-

tres a la collaboration in- tellectuelle internationale (La preparo de la instru- istoj por la intelekta kun­

laboro internacia) L’enseignement de l’his-

toire du travail et de la civilisation

(La instruo pri la historio de la laboro kaj civiliza- cio)

L’esprit internatjona! a 1’

Scalę (La internacia sent- ado por la lernejo) i 2 kunsidoj:

4. a sub la prezido de s-ro N. Smith 5. b sub la prezido de s-ro Prof. D-ro

Bovet

(18)

6. 2. de Augusto L’oeuvre d ’ćducation des Associations ,pour la So- cićtć des Nations (La eduka tasko de ' la Asocioj por Ligo de Ną- cioj).

Kaj nun la plej. grava sciigo: en tri el la ses kunsidoj Esperanto estos uzata klei sola traduklingvo, nome en la kunsidoj noraitaj sub 2 ikaj 3 kaj 5. (En la kun­

sidoj sub 1 kaj 4 la angla, en la kunsido sub 6 la germana lingvo estos la traduk- lingvo.)

Jam antaue mi sciigis nian legantaron, ke lau letero de Prof. D-ro Bovet okazos ankau kunsido, en kiu parolos D-ro Privat kaj diskutado okazos nur en Es­

peranto. Lau laste alveninta sciigo ankau s-ro supera lemejkonsilanto D-ro Kraner, Dresden, en la V-a seikcio faros oficialan paroladon (en Esperanto!) pri la terno:

„Eduko al interpopola paco kieł eduka tasko!“.

La detalan programon bonvolu mendi rekte će la Institut Jean Jacques Rous­

seau, Genćve, 44 rue des Marafchers au će mi; ćiukaze bonvolu informi min pri la fakto, ke vi partoprenos la kongreson.

La kostoj por la tuta kurso estas 12,50 svisaj frankoj; farigante kurso-membro oni samtempe estas membro de la tuta kongreso de World-Federation.

La programo antauvidas: oficialan vi- ziton en la sekretariejo de la Ligo de Nacioj kaj en la Internacia Laboroficejo.

Kieł favora estas la „World Federa- tion“ al nia afero, tion pruvas la fakto, ke gi intertempe aperigis sian grandan oficialan prospekton pri la kongreso en Genćve ankau esperantlingve!

*

La demandon pri „logejoj" s-ino Dan- neil respondis al mi jenmaniere: „rilate al la logejoj, la kongresa komitato zorgos pri iii, kieł vi vidas sur la programo. Sed ni esperas, ke por niaj esperantistaj

gastoj ni havos logejojn precipe će es- perantistoj.“ D-ro Dietterle.

Kongreso en Helsingor.

Cu la Internacia Laborrondo por Nova Edukado aplikos en Helsingor Esperanton kaj per tio plej efike propagandos por Esperanto inter la vasta internacia peda­

gogia rondo kaj inter la instruistaro gene­

rale --- tio nun nur dependos de la kunlaboro de la Esperantistoj. La tre fa- voran situacion inter la Laborrondo mem bonvolu ekikoni el jenaj novaj faktoj:

1. En la lasta kongreso en Locarno jam okazis kunsido de Esperantistoj. 31 sam- ideanoj partoprenis, 20 aliaj deklaris sian konsenton per persona subskribo. La kunveno (1927!) decidis:

a) Dum la venonta kongreso Ćiu ćef- prelego estu tradukata en Esperanton.

b) Dum la venonta kongreso estu form- ata Esperanto-diskutgrupo.

Sinjorino D-ro Rotten, sekretariino de la germana sekcio de la Internacia La­

borrondo, diris, aplaudite de la konfe- renco en Locarno; „Gis la venonta kon­

greso ćiu devus lerni Esperanton".

2. La kolegoj favoraj al Esperanto atingis, ke en Helsingor estas arangata laborgrupo por la terno: Edukado al in­

ternacia interkomprenemo. En tiu grupo Esperanto ne nur havos tradukan funk- cion, sed estos parto de la problemo mem.

3. D-ro Kurt Riedel estas invitita, pa­

roli en la kongreso, ne kieł nia redaktoro, sed kieł pedagogo. La programo jam montras lian nomon.

4. Responde al nia demando, ću estas definitive certe, ke en la matenaj ćefpre- legoj okazos Esperanto-tradukoj, la sekre­

tariino de la Internacia Laborrondo, s-ino Soper skribis: „Estas tutę certe, ke ni havos Esperanto-tradukojn de la matenaj prelegoj. Mi pensas, ke estus plej reko- mendinde por vi, interrilati kun viaj ko­

legoj en Kopenhago, kaj poste d>ri al ni, kiujn arangojn vi povas fari.“

76

Cytaty

Powiązane dokumenty

Inter tiuj urboj estas ankau Kiruna, la mineja urbo kuśanta norde de la polusa cirklo, de kie venis du instruistoj kaj promesis fari knrsojn, kiuj estos ebln

Ili ne estas gra di gita j lafl la bezonoj de nia eksperimento; iii prezentas vortojn, kiujn infanoj konas en sia gepatra lingvo, sed kiujn oni ne lernas en la

La plej multaj radikoj origine posedis materian signifon, signifon tiom generalan kaj ampleksan, ke iii facile estis uzeblaj por specialaj objektoj. Sed la

Honora Sekretariino de IALA kaj Prezidantino de ties Komitato por Kunlabora Servo kaj Esploro... Śi ćeestis la internacian Esperanto-kongreson en Geneve por mem

Nuntempe en la Asocio estas unuigitaj 32 instruistaj organizajoj, inter iii ankau 4 de malplimultoj (minoritatoji: 2 hebreaj, I rusa, 1 blankrusa. la unuigadon

IALA estas la nomo por Amerika Asocio por Internacia Helplingvo (International Auxiliary Language Association in the United States, Incor- porated).. al la

- En la simultanaj kaj konfesiaj lemejoj religia instruado por la mal- plimultoj laflkonfesiaj estas organizenda kieł oficiala instrufako, se mez- nombre minimume

Se por vi estas interesa sciigo pri edukado de niaj infanoj dum antaulerneja ago, kaj se vi opinias, ke estas necese, edukigi la sent-organojn en niaj infanoj