• Nie Znaleziono Wyników

Bulteno no 50 (1932)

N/A
N/A
Protected

Academic year: 2021

Share "Bulteno no 50 (1932)"

Copied!
4
0
0

Pełen tekst

(1)

B I L T E A O

D E E A IN T E R N A C IA E A B O R -O E IC E J O

N-ro 50 (naua jaro) Septembro-Oktobro 1932

Aperas ćiudumonate kieł aldono al « ESPERANTO# Redaktejo : BUREAU INTERNATIONAL DU TRAYAIL, GENfeYE ENHAVO : Novaj ratifoj. — Speciala kunsido de la Administra Konsilantaro. — Logeja politiko kaj urboplanado en

Sovet-Unio. — Du novaj Śtatoj farigis membroj de la Internacia Labora Organizajo. — En kelkaj linioj. — Projekto de Internacia fondo por facillgi la provojn de automataj vagonkupligiloj. — Pago pri Kooperado.

X o v a j R a t i f o j

H i s p a n u j o g i s n u n r a t i f i s 3 0 l a l > o r k o n v e n e i o j n

Dum la monatoj septembro kaj oktobro 1932, la Hispana Respubliko ratifis ne malpli ol 14 diversajn internaciajn laborkonvenciojn, nome : la konvencion pri minimuma ago por allasi la infanojn al laboro en agrikulturo, la konvencion pri la rajto de asociado de la agrikulturaj laboristoj, la konvencion pri malpermeso de la ńokta laboro en bakejoj, la konvencion pri sciigo de la pezo de multpezaj pakajoj transportataj surśipe, la konvencion pri protekto kontrau akcidentoj de laboristoj okupataj pri la śargado kaj deśar- gado de śipoj, la konvencion pri la forigo de deviga kaj perlorta laboro, la konvencion pri limigo de laborhoroj en komerco kaj oficejoj al 48 semajne, la konvencion pri limigo de laborhoroj de karboministoj al 73/4 tage, eniro kaj eliro enkalkulataj, Ja konvencion malpermesante la noktan laboron de virinoj, la konvencion malpermesante la noktan laboron de gejunuloj en industrio, la konvencion fiksante al 14 jaroj la minimuman agon por allasi infanojn al industria laboro, la konvencion pri kompenspago pro profesiaj mal- sanoj, kaj, flne, la du konvenciojn pri asekuro kontrau malsano, por la laboristoj en industrio kaj komerco kaj domservistoj unuflanke, kaj por la agrikulturaj laboristoj aliflanke.

Entute, Hispanujo do ratifis łridek internaciajn labor- konvenciojn el la 33 alprenitaj, kaj tiel okupas la unuan

lokon inter la Śtato-membroj de la Internacia Labora Organizajo por la akordigo de la nacia legaro kun la inter­

nacia socia legfarado.

Dum la du lastaj monatoj (sept. kaj okt.), aliaj novaj ratifoj alvenis de la sekvantaj Statoj :

Bulgaru/o oficiale registrigis će la Generała Sekretario de la Ligo de Nacioj la ratifon de la konvencio pri la limigo de laborhoroj en komerco kaj oficejoj al 48 semajne.

Finnlando same registrigis la ratifon de la konvencio pri sciigo de la pezo de multpezaj pakajoj transportataj surśipe.

Hurtgarujo siaflanke ratifis la konvencion pri kreado de metodoj por fiksi minimumajn salajrojn.

Iłalujo ratifis la konvencion pri minimuma ago por allasi infanojn al mara laboro.

Fine, Noruegujo ratifis du pliajn konvenciojn : la konven- cio pri sciigo de la pezo de multpezaj pakajoj transportataj surśipe, kaj la konvencio pri forigo de deviga kaj perforta laboro.

La tuta nombro de la ratifoj gis nun registritaj sumas 483, kontrau 447 je la lino de oktobro 1931.

k u n s i d o d e l a A d m i n i s t r a K o n s i l a n t a r o d e l a I.L .O . S p e c i a l a

La Administra Konsilantaro de la I.L.O. kunsidis la 21. an kaj 22. an de septembro 1932 en eksterordinara kun- veno por studi proponon faritan de la itala registara repre- zentanto, S-ro de Michelis, kaj celantan al mallongigo de la labordauro en diversaj industrioj.

La projekto de S-ro de Michelis emas al kunvenigo de speciala konferenco, kies tasko estus studi la teknikajn flankojn de la mallongigo de la labordauro, por ebligi poste la alprenon de unu au pluraj internaciaj konvencioj pri malpli longa labordauro en diversaj okupoj.

La opinio pri ći-tiu propono estis diversaj. Inter la regis- taraj reprezentantoj, kelkaj subtenis gin, aliaj ne. Flankę de la mastraj reprezentantoj (kun escepto de la itala repre- zentanto), oni proponis prokraston de la afero. Flankę de la laboristaj reprezentantoj, oni varme aprobis gin. Fine, la Konsilantaro akceptis la italan proponon kun 15 voćoj kontrau 6. La teknikaj problemoj de la mallongigo de labordauro estos priskribitaj en raporto preparota de la I.L.O. kaj submetota al speciala Konferenco, al kiu parto- prenos registaraj, mastraj kaj laboristaj reprezentantoj.

Ći tiu konferenco okazos en Genćve dum januaro 1933,

(2)

2 — Logeja politiko kaj urboplanado en Sovet-Unio

Kun la progresiva realigado de la kvinjarplano kaj la fiiam pli forta industriigo de Sovet-Unio, la logeja problemo farigis en fii-tiu lando pli kaj pli grava. Estas ja konata ke antau la milito la logejkondićoj de la laboristoj en la rusaj urboj estis treege malbonaj. Post la revolucio, kiam la nova registaro naciigis la domojn, sentebla plibonigo de tiuj kon- difioj ne okazis. Kontratie, la post-revolucia epoko estis epoko de grandskala disfalo de la ekzistantaj domoj. Pro tiuj kauzoj, la nombro de disponeblaj logejoj estis proporcie pli malgranda kiam oni komencis lą rekonstruadon de la lando, ol antau la milito.

Nova epoko de la logeja politiko nur komencis depost la jaro 1923. Antaue, oni plimalpli kontentigis per egala disdono de la ekzistantaj logejoj. Oni tiam celis konstrui novajn logejojn per fiia ebla metodo, sed sen generała piano au sistemo. La manko de logejoj farigis jam socia dangero. La fakto ke 20% de fiiuj urbaj domoj estis fiu tutę detruitaj, fiu disfalintaj en 1921, donas ideon pri la tiama situacio.

La ciferoj por Moskvo estas tipaj por la tuta lando : en la jaro 1915, fii-tiu urbo posedis pli ol 13,6 milionoj da logejaj kv. metroj, en 1924 nur restis ankorau 9,8 milionoj da kv.m.

Kaj la logantaro de Moskvo kreskis pli rapide efi ol tiu de la aliaj urboj. En 1923, la tuta logantaro de la rusaj urboj sumis 22 milionoj. En 1926, gi jam atingis pli ol 26 milionoj.

Dum la jaro 1923-1928, oni rekomencis grandskale konstrui domojn. La Stato kaj la kooperativoj investis fiirkau 1 miliardo da rubloj por la konstruado de luotaj logejoj (fiirkau 7 milionoj da kv. metroj). Kun la plibonigo de la tuta ekonomia vivo en Rusujo, la domkonstruado ankau kreskis. Dum la jaro 1924-1925, oni investis 105 milionojn da rubloj por la konstruado de logejoj; por la jaro 1927-1928, la elspezoj atingis fiirkau 400 milionojn.

La fiefa konstruanto estis la industrio, kiu dedifiis 415 milio­

nojn por konstrui laboristajn domojn dum la dauro de kvar jaroj. La komunumaj autoritatoj (ekzekutivaj komitatoj) elspezis 318 milionojn, kaj la logej-konstruaj kooperativoj, kiuj je tiu epoko ankorau ne estis en sia plena elvolvigo, in- vestis 150 milionojn da rubloj, el kiuj 80 milionoj estis elspe- zitaj dum la jaro 1927-1928. La reston faris aliaj organizajoj, precipe la trafikaj societoj.

La privata logeja konstruado sumis, dum la sama periodo, 328 milionojn da rubloj, reprezentante fiirkau 7,5 milionoj da logejaj kv. metroj.

Malgrau fii-tiuj klopodoj, la meza logeja kvanto malaltigis el 6 kv. metroj po persono dum la jaro 1923-24, al 5,5 kv.m.

dum la jaro 1927-1928. Kvankam la lego fiksis la minimuman mezan logejan grandecon je 9 kv.m. po persono, oni havis en la urboj nur 5,9 kv. m. meze po loganto.

La śtata kaj privata konstruado malmulte pensis, dum ci-tiu periodo, al moderna kaj socia arango de la logejoj.

La fiefa celo estis ja kontentigi la tujajn bezonojn de la rapide kreśkanta logantaro. Nur kiam oni ekstarigis la kvinjar- planon oni komencis grandajn eksperimentojn por la solvigo de la logeja problemo. La kreantoj de la kvinjar- planón ja volis antau fiio atingi ke 80 % de la urbaj laboristoj logu en komunumaj domoj gis 1933. La urbaj planoj tiam faritaj naturę korespondis, lau amplekso, al la grandega skak) de la kvinjara piano.

Tiamaniere naskigis en 1929 la esprimo “ socialistaj urboj ”. Du malsamideaj skoloj kontraustaris unu la alian Ce la realigo de fii-tiu granda urboplanado : la « urbanistoj »

kaj la « anti-urbanistoj ». La Unua sfeolo rekomendis 1 kreadon de fermitaj komunumoj — fiu industriaj, fiu agr kulturaj — konsistantaj el 50 gis 60 mil logantoj. La ali skolo, la « anti-urbanistoj », proponis regule dispartigi I tutan logantaron de Sovet-Unio laulonge de la grands trafiklinioj. Ćiu plenagulo havu sian propran domon, fiii domoj estu samaj, progrande faritaj lau raciaj principo, kaj fiiuj ekzistantaj urboj, krom Moskvo, estu forigotą

Post relative mallonga diskutado, oni decidis envicigi e la kvinjarplanon la konstruadon de 200 industriaj kaj 10 kamparaj urboj. La industriaj urboj, antau fiio, devos fari^

inda kompletigo de la novaj grandaj uzinoj.

Oni povas imagi al si la gravecon de la projektitaj nov konstruoj per la sekvantaj ciferoj : Dum la jaro 1929-193C oni pretigis sumon da 37 milionoj da rubloj por la konstruad de la tri novaj urboj Djerjinsk (en la provinco Nijnij Novgorod, komencita en 1928), Magnitogorsk kaj Stalin grad, La sumajn kostojn de fiiuj similaj konstruolaboro oni kalkulis por la sama jaro je 50-60 milionoj da rubloj

Por la jaro 1931, oni kalkulis kun ankorau pli granda elspezoj. La Centra Komunuma Banko fiksis en sia bugeb por fii-tiu jaro sumon da 480 milionoj da rubloj tiacele, e kiuj 284 milionoj por logejoj, 63 milionoj por komunuma konstruajoj, 91 milionoj por bonfaraj kaj edukaj celoj, ka 41 milionoj por aliaj celoj. Kaj oni antauvidas ke la elspezo ankorau multe pliigos dum la venontaj jaroj. La kostojn po la konstruado de 13 novaj urboj kaj la aliformigo de ti ekzistantaj urboj en la Donec-baseno oni antaukalkulis kui 2,1 miliardoj da rubloj, kaj tiujn por la konstruado de elektri uzinego fie la Dniepr’ rivero, kunę kun la konstruado de li nova urbo Bolśoe Zaporojie, kun proksimume 500 miliono da rubloj, el kiuj 225 milionoj estas elspezotaj gis 1933 La prezo-kalkulo por la novaj urb-partoj de Leningrado poi 1931 atingas 128 milionoj da rubloj. Oni kalkulis kun plimul tigo de la logantaro je 100.000 logantoj dum du jaroj (di 205.000 je la komęnco de la jaro 1930 al 310.000 je la komenci de 1932), kaj kun tutaj kostoj de 700 gis 800 milionoj di rubloj. La kostojn por la nova urbo Karkov oni estimis a 280 milionoj da rubloj. Ne necesas substreki ke la tuta piana do de fii-tiuj urboj celas ankau helpi al la kolektivigado de

li

fiiu-taga vivo.

Pri la detala realigo de fii-tiuj planoj, oni gis nun ne multi eksciis. Parte oni fiiam ankorau plimalpli senplane konstruai sub la premo de la logeja manko. Oni ankau postulas iafoji de la logantaro mem ke gi financu kieł eble plej multe li konstruadon, precipe pere de logejkonstruaj kooperativoj En kelkaj distriktoj, precipe en Moskvo, Leningrad, Djer jinsk, Karkov, Nijnij-Novgorod, Azbest, Stalingrad, Baku Zaporojie, oni jam komencis grandajn konstruajojn lat la planoj de socialista urba konstruado.

Oni verśajne havos pli da detaloj pri la progresoj de tiu, laboregoj post la publikigo de la dokumentaro de la Inter- nacia Kongreso por moderna arkitekturo, kiu Jus okazis er Moskvo.

Du novaj Statoj farigis membroj de la Internacia Labora Organizajo

Dum la jaro 1932, la Ligo de Nacioj akceptis du novajn Statojn : la Turka Respubliko kaj la Iraka Reglando. Ci- tiuj du Statoj do ankau farigis, lau la packontraktaj reguloj, Membroj de la Internacia Labora Organizajo.

La nombro de la Statoj Membroj de la I.L.O. estas nun 58.

(3)

— 3

Projekto de internacia fondo por faciligi la provojn de automataj vagonkupligiloj.

La introduko de autom ata vagonkupligo će la fervojoj estas unu el la multaj problemoj kiujn la Internacia Labora Konferenco elektis por studo kaj efektivigo. Okupigas pri gi speciala Komisiono, kies teknika sub-komisiono kunsidis en Genćve la 8. an de oktobro 1932, će la Internacia Labora Oficejo. La ćefaj partoprenantoj estis : S-ro Grimpret (Franco) por la registaroj, S-ro Ackermann (Germano) por la labordonantoj, kaj S-ro Nathans (Nederlandano, I.T.F.) por la laboristoj.

Ci-tiu subkomisiono alprenis unuvoće gravan projekton de administracia arango kontraktota inter la diversaj registaroj por la starigo de internacia fondo kies tasko estos flnance ebligi la provojn de diversaj aparatoj por automata kupligo de la fervojaj vagonoj. Ći-tiu projekto estos subme- tata al la registaroj por alpreno au malakcepto.

Oni scias ke la autom ata kupligo posedas grandajn superecojn kompare kun la śrauba sistemo, nun utiligata će la eiiropaj fervojoj.

La unua supereco, la plej grava, je kiu ćiuj konsentas, estas la forigo de la grandaj dangeroj kiuj minacas la fer- vojistojn. Kun la nuna sistemo, iii ja devas meti sin inter la vagonoj por ligi ilin unu al la alia. Multaj akcidentoj okazas ćiu-jare dum tia laboro, mortigante au kripligante la malfelióajn viktimojn. Estas unue pro tio ke la alpreno de automata vagonkupligo śajnas absolute necesa al la fervoja laboristaro.

Aliaflanke, oni kalkulas ke la autom ata kupligo perme- sos gravajn śparojn će la ekspluatado de la fervojoj. Plie, oni povas antauvidi la momenton kiam, kun la ćiama pli- grandigo de la pezo de la vagonaroj, la nuna śrauba sistemo ne plu sufióos por certigi la trafikon. Fine, la fabrikado de la aparatoj kaj la aliformigo de la vagonoj donus laboron al grandega nombro da senlaboruloj. Por nura Europo (sen Sovet-Unio), oni kalkulis ke ćirkau 320.000 laboristoj ricevus laboron dum kvin jaroj pro tio.

Ekzistas do gravaj kauzoj por introduki kieł eble plej baldau la autom atan ligilon Će la europaj fervojoj. Lau teknika vidpunkto, la afero jam estas matura. Aparatoj kiuj plenigas la kondićojn flksitaj de la Internacia Fervoja Unio ekzistas. Defmitivan 'decidon pri la elekto de la plej bona aparato oni do povus preni tuj post la necesaj praktikaj provoj.

Sed tiujn provojn kontraustaras la financaj malfacilajoj.

La provojn oni devas fari kun granda nombro da vagonoj, en la samaj kondićoj kieł en la ordinara trafiko. La kosto de tiaj provoj estas grandega. La subkomisiono pro tio decidis, lau propono farita de S-ro Albert Thomas, la unua direktoro de la Internacia Labora Oficejo, mallonge antaii sia morto, studi la eblecon starigi internacian fondon por financi ći-tiujn provojn.

La problemo estas esence internacia; la fervoja trafiko estas internacia, kaj oni povas introduki tian śangon nur samtempe sur ćiuj europaj fervojoj kun normala vojlargeco.

Estas do memkompreneble ke oni sercu la solvon en financa partopreno de la ćefaj europaj Statoj. La fina decido nun dependos de ći-tiuj Statoj.

En kelkaj linioj

Lau invito de la hispana registaro, la sesdeka kunsido de la Administra Konsilantaro de la Internacia Laboroiicejo okazis en Madrid en oktobro 1932.

De la 12.a gis 14.a oktobro 1932 kunsidis će la Internacia Laboroficejo en Genćve la Internacia Komitato de medieinaj specialistoj por inoalideco-maljuneco-asekuro, al kiu parto- prenis la konsilantaj doktoroj de pluraj el la grandaj naciaj institucioj por invalideco kaj maljuneco-asekuro.

La komitato fiksis la grandajn liniojn de generała pro- gramo por la batalo kontrau la sociaj malsanoj (tuber- kulozo, veneraj malsanoj, kankro, k.t.p.j, lau kies indikoj la Internacia Laboroficejo redaktos proponojn por nova internacia konvencio pri la invalideco-maljuneco-asekuro.

De la 3.a gis 9.a oktobro 1932, Internacia Konferenco de migrad-sialistikistoj kunvenis en Genśve, će la Internacia Laboroficejo, por trovi la mezojn plifaciligi la komparojn inter la ciferoj pri migradaj movadoj kiujn la diversaj registaroj publikigas, kaj plibonigi la statistikajn tabelojn kiujn la I.L.O. eldonas pri tiuj movadoj.

La 27.an de oktobro 1932 kunsidis en Genćve, će la Internacia Laboroficejo, la Komisiono de specialistoj je indifiena laboro. Tiu komisio trastudis la problemon de la kontrakta laboro će la indigenoj.

Komence de la jaro 1932, la nombro de la senlaboruloj en Japanujo estis 485.886. Tio estas gis nun la plej granda nombro registrita depost kiam, en 1929, oni introdukis statistikojn pri la senlaboreco en ći-tiu lando.

Por kontraubatali la senlaborecon, la japana registaro antau kelka tempo anoncis « kvinjarplanon » por publikaj laboroj (konstruado de vojoj, pontoj kaj digoj). Oni antau- vidas suman elspezon de 365.290.000 jenoj, el kiuj 55 milionoj por la unua jaro.

Dum la XXIVa Universala Kongreso de Esperanto en Parizo, al kiu, kieł en diversaj aliaj kongresoj, la I.L.O. ankau sendis reprezentanton, okazis kunveno de la Internacia Ligo de Esperantistaj P.T.T.-Oficistoj (generała sekretario : S-ro Petro Fillićtre). Post alpreno de diversaj fakaj dezires- primoj, la kunveno ankau deziresprimis ke la Internacia Labororganizajo studu kieł eble plej baldau la eblecon alpreni internacian konvencion pri 40-hora laborsemajno, kaj ke la laborista mondo estu reprezentata će la proksima internacia ekonomia mondkonferenco.

Lau informo de Sveda Laborista Esperanto Asocio, la

sveda A.B.F. (Laborista Kleriga Asocio) dissendigos la 4.an

de decembro 1932, je la 10,-a matene, pere de radio-stacio

Stockholm-Motala, esperantlingvan paroladon pri sia kon-

struo kaj labormaniero.

(4)

— 4 —

0 - P A G O P R I K O O P E R A D O • a i-

La metiista Kooperado en Sovetunio

Ge la komenco ile la jaro 1932, la metiista kooperado en la Unio de la Soretaj Socialistaj Respublikoj kunigis 2.320.000 m embrojn; la nombro de la «arteloj» (unuagradaj kooperativaj organizoj) estis proksimume 20.000.

Ilia produktado atingis valoron da 4,3 milionoj da rubloj en 1931. Lau la programo, gi devas atingi 6,5 milionoj da rubloj por 1932, kaj la nombro de la metiistoj kunigitaj en kooperativaj societoj kaj la valoro de la produktado devas triobligi de 1928 gis 1932.

Sed la manko da krudmaterialoj kaj la tro centraligita administrado malhelpis la agadon de la metiistaj koopera- tivoj, kaj aliflanke la kooperativoj ne sufiće okupigis pri la produktado de ajoj grandkvante konsumataj. Por plibonigi tiun staton, la centra ekzekutiva Komitado kaj la Konsilan- taro de la Popolkomisaroj de Sovetunio publikigis la 23.an de julio 1932 dekreton pri reorganizon de la agado en la metiistaj kooperativoj.

Ći-tiu dekreto simpligas la administran organizon de la diritaj kooperativoj per la forigo de diversaj superaj organoj.

Gi ankati donas pli grandan liberecon al la kooperativoj, kiuj ne plu estos devigataj liveri al la Stato la tuton au parton de sia produktado, sed libere kontraktos pri la vendo kun aliaj kooperativoj, « arteloj », k.t.p. - •

La samajn faciligojn oni havigis al la kooperativoj de invalidoj per dekreto de la 17.a de augusto 1932.

prenis dum la dirita jaro al la vendo de la terkulturaj pro- duktajoj. Por efektivigi ći-tiun taskon, iii havigis al la terkul- turistoj, dum la jaro 1931, kreditojn pri 492.500 centkilo-' gramoj da terkulturaj produktajoj. 21 kreditkooperati^oj nun posedas siajn proprajn deponejojn por faciligi la vendon de la granoj.

La kooperativaj laktejoj en Litovujo

La lakta industrio ludas rolon ćiam pli gravan en la litova ekonomio. Depost 1927, la eksportado de laktajoj multę pligrandigis : dum en 1927, gi reprezentis nur 7,54% de la tuta eksportado de la lando, la proporcio estis 18,87 % en 1931 ; por la jaro 1931, gia valoro atingis 51,5 milionoj da, lit. (5,1 milionoj da dolaroj).

Tiun pligrandigon de la produktado kaj eksportadon de1 laktajoj oni śuldas antau ćio al la laktejaj kooperativoj, kiuj liveras pli ol 94% de la tuta litova butero.

Ekzistas en Litovujo 273 kooperativaj laktejoj, kaj 1.610 laktodeponejoj kaj senkremigejoj. En ći-tiuj lastaj, oni centri- fugas la lak to n ; la kremon oni sendas al la kooperativaj laktejoj. La Stato kontrolas la eksportotan buteron. La koogę rativaj lakteejoj de la lando aligas al Centra Unuigo dęlft litovaj kooperativaj laktejoj (« Pienocentras»). Dum łą jgęo) 1931, ći-tiu centra unuigo eksportis 7.481 milkflogy^igjgj da butero.

Instrua agado de la Germana centra Unuigo de konsumaj kooperativoj

Dum la jaro 1931, la societoj kunigitaj en tiu centra germana Unuigo organizis entute 16.164 diversajn kunvenojn, el kiuj 6.479 membrokunvenoj, 1.240 kursoj, 978 vesperoj por plenaguloj, 3.144 propagandkunvenoj kaj vizitoj de establoj, 2.506 paroladoj kun lumbildoj au fdmoj, 704 kunvenoj por infanoj kaj 1.093 diversaj arangoj.

Ćeestis entute 3.034.607 personoj, el kiuj 1.518.210 virinoj kaj 407.149 infanoj.

La hungaraj kreditkooperativoj

Malgrau la malfacila ekonomia situacio, la Centra kaso de la hungaraj kreditkooperativaj societoj sukcesispligrandigi sian agadon dum la jaro 1931. Će la lino de ći-tiu jaro, gi kunigis 1022 kooperativajn kreditsocietojn, kies agado tuśis 2.656 el la 3.433 vilagojn de Hungarujo. La membro- nombro de la kreditkooperativaj, kiu estis 387.789 en 1930, atingis 396.691 će la fino de 1931. La sumo de la akordigitaj pruntoj altigis de 221, 5 milionoj da pengó por 1930 al 224,5 milionoj por 1931. Kontraue, la śparmonoj falis de 41,1 milionoj al 35,3 milionoj.

La Centra Kaso de la hungaraj kreditkooperativaj societoj, kieł ankau la kooperativoj al gi aligintaj, efektive parto-

Tria kunsido de la Internacia Komitato por Interkooperativaj rilatoj

La tria kunsido de ći-tiu komitato okazis la 2O.-ankaj 21-an de septembro 1932 će la Internacia Laboroflcejo en Genćye.

S-ro H. B. Butler, la nova Direktoro de la I.L.O., akceptis' la prezidantecon de la Komitato por la estonto, anstatau- ante tiel la mortintan S-ron Albert Thomas, unua Direktoro de la Oficejo.

La Komitato decidis daurigi siajn studojn pri la komunaj interkooperativaj komitatoj kaj entreprenoj kiuj ekzistas en diversaj landoj, pri la organizo de la kooperativa greno- interśangado, kaj pri pli granda partopreno de la kooperati- vaj organizajoj će la internacia ovokomercado, celante pre- cipe ebligi novajn praktikajn realigadojn.

Pri la greno-komercado, la Komitato deziresprimiś ke la kooperativaj organizajoj, produktistaj kaj konsumaj, parto- prenu al la realigo de la konkludoj alprenitaj će la lasta Kon- ferenco en Stresa pri la internaciaj grenointerśangoj.

Novaj gazetoj ricevitaj

Krom la gazetoj nomitaj en nia lasta « Bulteno », ni ricevis inter- śange, por la unua fojo, la sekvantajn gazetojn :

L'Esperanlo (Milano); La Tribune espćrantisie (Strasbourg);

La Gazeto de la X X IV .a (Parizo); Verda Mondo (Kameoka); Auroro (Praha); La Suda Stelo (Slavonski Bród); Radio-Esperanlo (Paris);

Esperanlo-Lando (Jersey City). Al Ćiuj sendantoj dankon.

ClM PRIM EUR-GERANT : A. G RA N C H A M B <S7«& K DES U S IN E S. ANNEM ASSE-775-11-32

Cytaty

Powiązane dokumenty

A large quantity of air bubbles was observed also on the model around the propeller at conditions corresponding to the excessive vibration on the ships (Fig. 17). Air bubbles

Hareckaja, a teacher at the Vilnia Belarusian Gymnasium, under the editor- ship of the School Comission of the Belarusian Scholarly Society, a corrected and expanded edition,

The Bayesian Network has been utilised to evaluate the failure probability of the first dune row, of the major part of the Dutch dune coast, with the effects of wave obliquity

uwag o tzw. nowomowie, a także tłumaczenie pracy N.S.Trubeckiego pt. Nadto kilka recenzji, w tym oceny prac na stopień naukowy oraz wykłady pt. Wśród materiałów warsztatowych:

Sto- sowane obecnie systemy zasilania, biorąc pod uwagę ich cechy konstrukcyjne oraz sposób działania (miejsce i stan skupienia wtryskiwanego płynu), mogą w znaczący spo-

1. Liga Membro estas ĉiu katolika landa ligo aŭ federacio, kies regularon aprobis !a ĉefestraro.. Individua Membro estas ĉiu katolika persono loĝanta en lando,

the focussed booms from r eaching the ground. A geometrie argument is developed which relates the minimum turn radius for focus cutoff to the cutoff width of

kolejny ukaz carski zm uszał do szybkiej sprzedaży (w ciągu 2 lat) majątku wszystkich uczestników i sympatyków ruchu 1863 r., a w pra­ ktyce wszystkich tych,