• Nie Znaleziono Wyników

Oomoto Internacia : monata organo de la Universala Homama Asocio. Jaro 5, n-ro 38 (1930)

N/A
N/A
Protected

Academic year: 2021

Share "Oomoto Internacia : monata organo de la Universala Homama Asocio. Jaro 5, n-ro 38 (1930)"

Copied!
4
0
0

Pełen tekst

(1)

V-a Jaro. N-ro 38-a. Eldonnombro : 5000 ekz. Februaro 1930.

OOMOTO

INTERNACIA

Monata organo de la UNIVERSALA HOMAMA ASOCIO

Teiefono j ^ V er of-M Sidejo: 124, rue de la Pompe, PARIS (16e) Eu?olepgorMOTorePARis

Cio estas farebla, kiam oni turnas eks- kluzive al ĝi ĉiujn fort- ojn. Neniel, tamen, ŝanĝiĝas argilo en oron.

ONISABRO DEGUĈI.

J a r a b o n o p o r ĉ i u j l a n d o j : 3 s v . f r .

Abonantoj dezirantaj membrokarton ricevas tian senpage. Cefredaktoro : K. NIŜIMURA H e l p r e d a k t o r o : H . O T A K A Ĝ e n e r a l a S e k r e t a r i o : V . M . Ŝ I Ŝ K O V

5^ Poŝtmandatoj devas esti sendataj al ’a persona nomo de la ĉefredaktoro.

Ĉu Bernard Shaw estas Oomot ano?

Kiu ne konus la nomon de la genia angla verkisto ? Dekano en la moderna literaturo, li estas unu el la plej famaj teatraĵ-aŭtoroj de ,la tutmondo. Cu li estas Oomot’ ano ? La demando povas ŝajni stranga, tamen, ni povas respondi al ĝi per kelkaj konsideroj, kiuj sekvas.

La verkoj de B. Sha\v estas mult- nombraj. Lia antaŭlasta teatraĵo estis prezentita en Londono dum tri vesperoj sinsekve, tiom ĝi estas longa. La titolo de tiu ĉi dramo estas : " Back 10 ?ia-

thusalem // (Reveno al Matuŝalemo..

La celo de tiu ĉi teatraĵo estas pruvi, ke la homa vivo devus esti plilong- igata, se la civilizacio estus savinda.

Ni ne deziras analizi tie ĉi la gigantan verkon de B. Sha\v, sed ni kontentiĝas doni kelkajn fragmentojn, kiujn ni tra- dukis de la angla originalo. Post tiuj ĉi fragmentoj ni penos respondi al la ĉi supra demando ’.

" Se homo timus Dion, oni povus trovi komunan bazon kaj eviti tion, kion Dio malaprobas. Eŭropo povus esti savata. Sed la nuna anarĥio estas

p ci co por nia civiliz,acn/... La ekstreind

milito estas nia bankroto !

" Ilomoj komencas serĉi religion.

La tuta celo de tiu ĉi libro estas montri al ili, kie serĉi ĝin.

" Ni ne bezonas novan religion, sed ni devas redistili la spiriton de la diversaj re- ligioj...

" Ni perdis la kapablecon kompreni meta- fizikan verecon. Niaj ŝtatistoj devas adopti novan religion, kapablan esti vulgarigita.

Civilizacio postmilita ne povas esti revivigata pere de arta spirado...

" La vera klasbatalo intelekta kaj ĝia celo estas la konkero de la animoj de in- fanoj. //

B. Sha\v montras la fiaskon de la tradiciaj religioj dirante : " La sento kontraŭ la Biblio fariĝis tiom akra, ke la intelektuloj ne plu volas legi ĝin. // Li proponas novan sintezon de religioj, en kiu la Oriento estu reprezent- ata. ( " Hinujo miksu siajn saĝulojn kun tiuj de Hispanujo. // )

LaMan afilnnoii Tao-.luan-reprezeiitnnlo» vizilis Ooinolo-Cdiilron eii Kame En la mczo staras (icsinjoroj hcgnri.

Vidn artikolon « Tao-Juan kaj Oomoto •» < n la 36-a (derenibra) numci

lllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllllll F A R I Ĝ I a b o n a n t o d e

O o m e t e S n l c r n c B O i a

e s t a s s u b t e n i l a

S s p c r c t n l i s m o n •

La ltniB >ers«»l«a H c m a m a A s o c i ®

estas la plej arda defendanto de 6 s p e r a n k

Jarabono por ĉiuj landoj : 3 sv. fr. aŭ 15 fr. fr.

kun senpaga U. H . A.-membrokarto.

Ciu abonanto ricevas premion deA

1 0 b e l a j O o m o t o - i l u s t r i t a j p o ŝ t k a r t o j (Japanaj vi dindaĵoj.)

A bonu k a j a b o n ig u ĉe S -ro K. N IŜ IM U R A 1 2 4 , ru e de la P o m p e , P a ris I 6 e

IIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIUIITIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIII

B. Sha\v kredas, ke la nova religio devas lerni de la scienco, ĉar dume homoj ne atentas al spiritualismo, ili

biinde kredas m atem atikon kaj fi-

zikon.

La vera religio de la 20-a jar- cento estas do la krea evoluo kaj ĝi devas populariĝi, akirante legend- ojn, tradiciojn kaj proprajn art- kaj esprimformojn.

" Ni sopiras mondon de profetoj //, ekkrias la profunde pensanta angla verkisto kaj li aldonas :

" Mi ĉiam sciis, ke civilizacio be- zonas religion por povi vivi kaj por ne morti ! //

o. dnavv aiaorids aiiKdrau : « ... car

ni estas en la enkonduko >/ — ke lia teatraĵo estas enkonduko al Biblio de la Krea Evoluo.

Tiu, kiu konas la principojn de Oomoto kaj atente legas la ĉi suprajn eitaĵojn, konstatos kun ni, ke la granda aŭtoro de Anglujo divenis, ke religio, populara kaj nova, sintezo spiritual- isma, sola kapablas savi la barakt- antan civilizacion. La " Spirito de la Tempo // blovas en B. Sha\v ankaŭ.

Oomoto estas mem nenio alia ol la esprimo de la granda Volo, la sama, kiu konvinkis al spiritualismo unu el la plej materialistaj okcidentaj v°rk- istoj. En tiu ĉi senco ni rajtas diri, ke B. Sha\v estas Oomot’ ano — kaj ne gravas, se li tion ne scias. Per lia influo la volo de la Krea Evoluo efektiviĝas. Lia aŭtoritata voĉo atingas milionojn da legantoj kaj konvinkas al spiritualismo centmilojn, kiuj ne ankoraŭ aŭdis pri Oomoto.

Kaj B. Sha\v ne estas la sola el la grand1 . uloj, kiuj servas Oomoto’ n senkonscie. Oni povas diri, ke la plej grandaj nomoj de la moderna literaturo, filozofio kaj scienco estas inspirataj de similaj sentoj. Tio donu al ni kuraĝon por la Nova Jaro kaj ĉiu soldato de la Spiritualismo alportu sian brikon al la Domo de Ilomamo, en kiu materialiĝos la spirito predikata.

Migranto.

La nomo de nia ĵurnalo

ne estas “ OOMOTO ”, sed

“OOMOTO INTERNACIA”

(2)

2 OOMOTO INTERNACIA

La Pomo de ffomamo

estu verko de la Tutmonda Esperantistaro!

Depost aŭgusto 1929 ni ĉiumonate alvokas en nia ĵurnalo la helpon de ĉiuj gesamideanoj por la Domo de Homamo. La Esperanto-ĵurnaloj kiel Es- perantO' Genevo ; Heroldo de Esperanto, Kolonjo ; La Movado, Parizo, k. a. bonvolis publikigi arti- kolojn pri ĝi. Kelkaj Gesamideanoj jam donacis sian brikon al la sankta afero, sed la entrepreno, estante grandioza, postulas nature la subtenon de de la Tutmonda Esperantistaro, sen kio ĝia realigo estus tute neimagebla.

La Domo de Homamo ne estos nur por ni, kiel ni jam sufiĉe klare priskribis tion en la antaŭaj numeroj de 0. I., sed ĝi estos la centra domo, kie ĉiuj religianoj povos kunveni, ĉar la Centra Dio estos sanktigita kaj tie oni parolos kaj predikos nur pri Amo kaj Homaranismo, kaj ne pri dogmoj de diversaj sektoj.

Ĉirkaŭ la Centra Domo troviĝos biblioteko kun Esperanto-fako, muzeo, klubo, loĝejoj ktp. La teri- torio estos sufiĉe vasta kaj multaj esperantistoj povos konstrui siajn proprajn d o m eto jn knj faros

Esperaiito-kolonion. Alivorte, la loko estos Esper- antujo, kiun niaj antaŭirintoj longe sopiris, sed ne realigis. Kaj nia sintenado al la Domo estos simple neŭtrala, pri tio ni ja klarigis en nia januara nu- mero de 0. I. Administran regularon ni starigos pere de elektita komitato, kiun ni volas fondi, kiam ni ricevos monon egalan al 1000 anglaj pundoj.

Do, la afero estas komuna kaj tute esperantista.

Ni estas la proponantoj — la iniciatantoj, kaj en nia laboro ni ne malkuraĝiĝos, ni sekvos la vojon ĝis nia plano efektiviĝos. Kaj por tiu ĉi efektiviĝo

estas necesa la fervora belpo de niaj gesamideanoj, kiujn ni sincere petas al ago por la komuna en- trepreno.

D-ro Zamenbof, je la komenco de sia sisleina teorie reforma laboro por Esperanto, deklaris :

%<... Mi jam nun komencas preparajn paŝojn por la ekkreado de sistema literaturo, kaj por energia helpo en tiu ĉi prepariĝo, mi nun alvokas ĉiujn amikojn de la lingvo Esperanto. Mi petas ilin for- ĵeli sian dormadon, sian paralizigan « oni faros sen mi», mi petas, ke ĉiu alportu sian briketon al nia konstruo. EI gutoj fariĝas maro ; sed se ĉiu kon- servos sian guton en sia poŝo, dirante la maro fariĝos ankaŭ sen mia gulo, — tiam nenio estos eble fari. »

Pri la Domo de Homamo ni ankaŭ volas diri la samon kaj ni ne ĉesos alvoki la belpon donaci briketon kaj gulon de ĉiuj esperantistoj en la mondo por kompletigi la konstruon kaj fari la maron.

Ne estus necese aldoni, ke la proponantoj estas japanoj, ĉar ili estas tute neŭtralaj tie ĉi en Eŭropo, kaj ili pli juste povas agi rilate al la aliaj.

Ĉiuj gesamideanoj povas meti sur nin tutan fidon kaj prosperigi la aferon.

(T. K. Niŝimura.

AKVA SPEGULO

Onisabro, DEGUĈI Servo por Mortintoji

La volo kaj nocio la surteraj homoj komunikiĝas al ĉielregiio. Se la postevivantoj (idoj) sin ekzercas en Diokredo, tio certe bone influas al la pragepatroj troviĝantaj en la spirita mondo; nome, iliaj volo kaj nocio ankaŭ

pli kaj pli progresas dank’ al la virto de la pia kredo de la posteuloj. Same kun tio, estas tre grave fari diservojn por la spiritoj de mortintoj. Ne gravas procedo : ĉu pere de pastraj manoj, aŭ per Budhistaj manieroj. Ciu servo tamen komunikiĝas sendiference al la spiritoj, ĉar la volo de la posteuloj, kiuj okazigas diservon, direkte celas ilin. Fari diservojn por la prapatraj spiritoj estas ĝuste kiel sendi mandaton al la ĉielregno.

Revoki Sunon

Ĉio en la universo iras nur evoluan vojon respektive kaj neniam retiriĝas, nek estas re- farebla.

R igardu! floroj sin ne reflorigas denove, eĉ se ili malsukcesas flori. Dume, la homoj faras ofte refaron, nuliginte la unuan rezult- aton : ree fari ellaboritan, sed ne plaĉatan aferon, ree skribi iom fuŝitan skribaĵon, ktp.

Ĉu ne, tiamaniere, la tempo bezonita por la unua fojo estas tute vane perdita ? Tio egalas revoki (aŭ relevi) la sunon, kio ja estas granda spitaĵo de la natura leĝo.

Mi faras neniam refaradon, ĉu skribante aŭ desegnante, ĉu verkante aŭ manlaborante (i ).

Ne ekzistas sukceso en la afero, kiun oni laboras spite de la marŝado de la universo.

Dombestoj kaj homa salivo

Homa salivo donas nenian influon al dom- bestoj, sed ĝi estas tre venena por sovaĝaj bestoj aŭ insektoj. Pro tio ili tre timas ĝin.

Se la homo surŝutus la salivon sur miriapodon (cent-pieda ramp-insekto), ĝi subite alikolor- iĝus kaj malfortiĝus. Oni ofte vidas. ke la homo nutras junajn hundojn aŭ katojn per

(i) Majstro O. Deguĉi faras tre ofte ceramikaĵojn kun tre alta artvaloro, je kiuj specialistoj sin surprizas.

Z B a L a lo j

e n D i a IVtoracLo

(i i) (de Majstro O. DEGUĈI)

Ĉapitro X X X III

de la Rakontoj el la Spirita Mondo

T r l P e rlo j

O j aŝim a-H iko-no-M ikoto estis savita sur la sankta monto kaj tie li ankaŭ ricevis alt- valoran perlon, nomitan M asum i de Kono- hana-H im e-no-M ikoto, kiu venis malsupren de la ĉielo ĝuste pro tio. O jaŝim a-H iko longe rigardis la belegan novan maron, kiu etendis sian surfacon antaŭ li. Kiel ni scias, la monto Tempo subite malaperis kaj la nuna Japana Maro prenis ĝian lokon. La perloj de Ŝiom icu (alfluo) kaj Ŝ iohiru (defluo) estis malaperintaj en la ondegoj de la oceano. Same estis Ina- ja m a -H ik o kaj la ceteraj malicaj dioj.

Inajam a-H iko sin ŝanĝis subite en ma- lican drakon kaj traserĉis la maron en ĉiuj direktoj, esperante retrovi la perdiĝintajn perlojn. O jaŝim a-H iko-no-M ikoto rimarkis tion, rigardante de supre la monto tre alta.

Li do prenis kvar ŝtonojn, kiuj kuŝis apud li sur la tero kaj faris al ili sanktan metodon de enblovo. Tio estas, li ĵetis la kvar ŝtonojn samtempe al la direkto de la malica drakdio.

Ektimiĝante, la malica drako tuj sin kaŝis en la fundo de la maro. La kvar ŝtonoj, kiuj falis en la oceanon fariĝis kvar insuloj : Sado, Ik i kaj Cuŝim a (kiu lasta konsistas siaflanke el du insuloj).

Nun O toj one-H im e-no-M ikoto alkuris, venante de la Drakpalaco. Ŝi estis sin ŝanĝ- inta en formon de granda drako kaj ŝia intenco estis ankaŭ trovi la altvalorajn perlojn en la oceano. Sed Inajam a-H iko, vidante la alvenon de konkuranto, kontraŭbatalis ŝin kaj oni havis la spektaklon de du drakoj inter- batalantaj en la mezo de la Oceano.

Post eligo de grandaj bruoj kaj faro de gigantaj ondoj, O tojone-H im e-no-M ikoto venkis kaj ŝi gajnis la du perlojn. Otojone fariĝis tiutempe nubo-drako. Eligante orajn radiojn el sia korpo, ŝi forkuris al la direkto de la monto Kiu^an. La granda drako atingis la pinton de la monto kaj tie ŝi subite ŝanĝ- iĝis en solene belan kaj noblan diinon kaj ŝi ĝentile oferis la du perlojn al Konohana- H im e-no-M ikoto. Tiu ĉi diino multe aprobis la meriton de Otojone kaj pardonis ŝiajn ĝisnunajn pekojn. Kaj Otojone estis tiutempe nomita : gardo-dio de la lando de la leviĝanta Suno. Ŝi estas destinita edziniĝi al la Dio H inode ( = Sun-Leviĝanta).

Konohana-H im e-no-M ikoto donis al Oja- ŝim a-H iko-no-M ikoto la sekvantan ordonon:

'< Vi ĵus ricevis de la ĉielo perlon de M asum i kaj nun mi donos al vi du pluajn perlojn : tiun de ŝiom icit kaj tiun de ŝio h iru , kiuj estis savitaj el la maro. Via sankta tasko estu la firmigo kaj la evoluigo de la Universo pere de la potenco de tiuj ĉi tri perloj. » Jen estas la treege grava deklaro de Dio.

Ricevinte tiujn ĉi tri perlojn, la diaj fortoj de O jaŝim a-H iko estis multobligitaj. Liaj forto kaj famo disfamiĝis tra la mondo kaj li estis nomata z< la granda Dio de tri Spiritoj » (Mi^u-no-Mitama).

Ĉapitro X X X II

Brulego de I’ Edeno

Ĝojigita per la ricevo de tri altvaloraj perloj, O jaŝim a-H iko-no-M ikoto revenis al la drakpalaco. Li faris tiun ĉi vojaĝon en aerŝipo, donacita al li de Konohana-Hime.

Li tiamaniere forflugis al la okcidenta direkto.

Dum tiu ĉi tempo kunvenis en la ĝardeno de 1’ Edeno la sekvantaj malicaj spiritoj : Ta- kekum a, K osum i-H im e kaj Aŝinaga-H iko.

Ili estis informataj laŭ faporto de M urakum o- tĵake, ke O jaŝim a-H iko-no-M ikoto estas revenanta sendanĝere al la Drakpalaco. Tiu ĉi novaĵo kompreneble konsternis la malicajn konspirantojn. Ui do interkonsiliĝis pri nova plano kontraŭ la Dia Mondo. Kosumi-Hime

kaj A ŝinaga-H iko, ŝajnigante penton, iris al la Drakpalaco kaj tie ili hipokrite gratufis O jaŝim a-H iko-no-M ikoto'n okaze de lia re- veno en la Palacon. Ili eĉ invitis lin al fest- manĝo en la Ĝardeno de 1’ Edeno. Ĉar Oja- ŝim a-H iko estas denature bonintenca Dio, plena de amo kaj havanta sinceran koron, li nenion suspektis kaj akceptis la malican in- viton. Li tuj sekvis la delegitojn kaj tute naive iris kun ili al la Ĝardeno de 1’ Edeno.

Li estis tuj gvidata en la plej profundan parton de la Edena Palaco kaj tie li estis petata sidiĝi, al kio li ankaŭ konsentis. O jaŝim a- H iko-no-M ikoto estas akompanata de siaj suboficiroj: M oritaka-H iko, M orijasu-H iko kaj Takam i-H im e.

Kosum i-H im e kaj Aŝinaga-H iko hipokrite elmontris sian fidelecon al O jaŝim a-H iko, ili ĉion faris por lin ĝojigi kaj kaj kontentigi.

La naiva O jaŝim a-H iko-no-M ikoto baldaŭ ebriiĝis kaj esprimis la deziron pasigi la nokton en la Edeno Palaco. Li ja estas tiel senzorgema!

Takekuma atente atendis, kiam M ikoto profunde endormiĝis kaj li kaptis la plej oportunan momenton por la realigo de sia malica plano. Li tiam ekbruligis la Palacon de ĉiuj flankoj, tiamaniere, volante mortigi O jaŝim a-H iko’n kun liaj sekvantoj. Ĉiuj el la tri suboficiroj de O jaŝim a-H iko gardis tiutempe po unu perlo. Ili estis gardantaj ĉirkaŭ la lito de sia mastro. La fajro sin etendis pli kaj pli intense kaj la domo jam estis preskaŭ forbrulanta. Tiam la perlo de M asum i okazigis grandan ventegon kaj la perlo de Ŝiom icu siaflanke okazigis alfluon de akvo. La fajro estis forblovita kaj esting- ita pere de la du perloj. Sed nun la perlo Ŝiohiru ekblovis fajron. Helpata de la vento de M asumi, ĝi atakis la kastelon de 1’Edeno.

Vidante tion ĉi, Takekuma kaj liaj subuloj ekkuregis per la tuta forto. Ili travadis la riveron Jordano kaj malaperis en la Nordo.

Sed multaj el liaj subuloj dronis en la rivero, kaj pereiĝis.

Findiktita Ja 22-an de Oktobro 1921.

(3)

OOMOTO INTERNACIA 3

manĝaĵoj dismaĉitaj de li mem. Sed tamen, tia manĝaĵo, miksita kun homa salivo, okaz- igas venenon por sovaĝaj bestoj kaj foje tio eĉ mortigas ilin.

fli estu idealistoj

Multaj samideanoj plendas pri tio, ke nia movado ne progresas sufiĉe rapide. " Esper- anto stagnas, ili d iras; post 40 jara fervora laboro, ni nombras apenaŭ 200.000 adeptojn.

Kion signifas tiu malgranda nombro kompare kun la mil milionoj da teranoj ? // Kaj tiam ili kulpigas nian ĝisnunan organizaĵon ; ili postulas novan Asocion, centran Direkcion, internacian Parlamenton, Diktatorecon, k. t. p.

Niaj kontraŭuloj ankaŭ same asertas, ke ni ne kontentige progresas, sed pro alia kaŭzo.

" Ne mirinde, ili diras ; Esperanto estas tro malperfekta, tro barbara. Neniam la mondo adoptos vian lingvon tia, kia ĝi estas ; ĝi bezonas modifiĝojn. Prenu do jen mian Idon, jen mian Nov-Espcranton,]en mian Latinon sine flexione, jen mian Occidental, jen mian Novial, k. c ; vi vidos, ke la mondo tuj al- kuros entuziasme kaj ke nia afero sagrapide antaŭen iros. /> Sed la mondo ne alkuras:

ĝi mokridas aŭ restas indiferenta.

Kelkiuj ankoraŭ nun imagas naive, ke sole ia anaro de famaj lingvistoj kapablus elekti aŭ krei la plej bonan lingvon inter- nacian. Kia iluzio ! La ekzemplo de 1’Idistoj klare evidentigis, ke lingvistoj neniam inter- konsentas; tia Areopago de filologoj, supoz- ante eĉ, ke ĝi estus starigebla, implikus an- koraŭ pli la demandon kaj naskus novan skismon.

Ne,por ni, Esperantistoj, laproblemoestas solvita, tre bone solvita, kaj ni progresos nure kaj sole per nia disciplino kaj per nia konst-

anta, fervora laboro. Cetere, kiam ni parolas pri progresado, ni devas bone difini, kion ni komprenas per tiu vorto. La lingvo mem evo- luas kaj progresas por kontinua uzado ; sed ni ne pretendas varbi finfine la tutan mondon.

Tiela pretendo estus ridinda. Oni pensu nur al la multego da homoj, laboristoj aŭ vila- ĝanoj, kiuj ne vojaĝas eksterlanden kaj kiuj ne korespondas aŭ rilatas kun alilandanoj ; por ili la gepatra lingvo sufiĉas ; ili ne be-

zonas ian ajn lingvon internacian.

Ili ankaŭ eraras, tiuj tro fervoraj samide- anoj, kiuj nepre volas, ke jam nun, tuje oni lernigu Esperanton en lernejoj. Pro Dio ! Kie ni trovus la necesajn instruistojn ? la sinjoroj Ce ne svarmas en Esperantujo. Krom tio nia literaturo, kvankam jam ŝatinda, ne estas ankoraŭ sufiĉe riĉa por nutri intelekte la lernantaron.

Oni kontraŭdiros : kion do ni faru ? Nu jen, ni devas ankoraŭ pacience klopodi, ob- stine propagandi kaj precipe ĉiam plu verki kaj labori. Ne gravas, se tiam monuloj ofende ĵetas al ni la moknomon de revuloj aŭ ideal- istoj. Ja jes, ni estas revuloj ; ni Esperantas, kiel birdo kantas, kiel poeto versas ; jes, ni estas idealistoj, kiel la fama germana verkisto Lessing, kiu pli ŝatis la esploron pri la vero, ol la veron mem. Nu, ni ankaŭ pli ŝatas nian ĵus naskitan, vartotan, kulturotan Esper- anton, ol ian tutpretan lingvon, vivantan aŭ vivintan. Ni tiam konscias, ke ni estas kre- antoj kaj ni sentas profundan, puran ĝuon.

Kompreneble ni ne plendos, tute male, se baldaŭ homoj, pli praktikaj ol ni, profitos el nia verko. Tion jam faras nun tiuj asocioj, kiel nia Oomoto, kiel I . K . V .E ., S. A . T.

kaj aliaj, kiuj uzas nian lingvon por diskonigi sian propran idealon. Por ili Esperanto jam ne estas nura celo, sed precipe rimedo ; kaj ju pli fleksebla, ju pli taŭga fariĝos la ilo, des pli efike ili ĝin utiligos por sia propa- gando. Nian verkon ili ne kontraŭas, ili ĝin kompletigas ; ilia agado kvazaŭ kronus la nian. Vivu la idealistoj !

H. Boucon.

SONĜO DE SONĜO

Hidemaru Deguĉi II

Cio estis griza ĉirkaŭe. Mi estis okupita de iu nevenkebla sento, ke ĉiuj estaĵoj ĉirkaŭ mi, ekz., arboj, ŝtonoj, akvo ktp. volas min minaci kaj timigi. Finfine mi ekhavis timon de mi mem. Malgraŭ mia granda peno kontraŭ ĉi tiu malagrabla iluzio, la sento de timo kaj soleco min atakadis kun uragana potenco. La haŭto de miaj propraj manoj, ĵetitaj surtere, kiel la hundo faras, ĉial ŝajnis al mi skvamoj de serpento.

Ekaŭdiĝis de ie voĉo, kiu krias : Preĝu !

OXFOBD, Anglujo

a urbo dc la XXII-u Univcrs. Kongrcso dc Espcranto (2-11 aŭg. 19.*]

Vere, momente mi ekrimarkis, ke ne estas alia rimedo ol preĝi, en tia situacio, kaj penis koncentri mian penson al Dio. Sed ve, en mia kapo leviĝadis amaso da nuboj, kiuj malhelpis min pensi pri Dio. Kiom da peno mi vere uzis, dezirante reciti almenaŭ la plej mallongan preĝvorton aŭ eĉ nur Kannagara- Tamaĉihaemase. Estis tamen vane ; mi ne povis eldiri eĉ unu sonon el la buŝo. Nun, mi penis kolekti mian tutan koron al la plaŭdo de akvo, kiu fluis apud mi ; kaj mi, en tiu ĉi momento, observis la akvosonon kiel Dion.

Iom post iom, ŝajnis al mi, iu nepriskribebla forto, kvankam tre modesta, proviziĝis en la profundo de mia ventro. Mi restis en tiu ĉi stato por longa tempo. Hazarde al mi venis ideo, ke mi gravuru sur la apuda roko unu literon de " D io// (1)^ kiom eble grandan kaj belan. Mi do ekprenis fortan ŝtonon de meza grandeco por gravurilo. Sed ĉar mi pensis, ke estas por tio unue necese konstrui Dian templon por apoteozi Dion, mi decidis plani unue por tio. Mia projekto estis konstrui sur alia plata roko masonitajn turetojn en la imago de Dia templo, entute tri. La meza estu dediĉita por la Granda Dio kaj la aliaj du por la du Dioj akompanantaj (2). Tiu ĉi afero vere similas al infanaĵo, sed tamen, mia tiama sentimento aŭ sintenado estis treege serioza. Mi kredas, ke, eĉ se la laboroj estus tre malgrandaj kaj trivialaj, se la penso de la laboranto estus serioza kaj sincera, tio certe komunikus al Dio.

Nu, mi spirblovis la surfacon de la plata roko kaj metis sur ĝi ŝtonetojn en formo de oblonga kvadrato por limi la teritorion. Due, mi lavis zorgeme la ŝtonojn, per kiuj mi konstruos la templojn, en la vala rivereto.

Kaj poste mi eklaboris, komencante de la

(1) Laŭ fiina skribo, kiun japanoj uzas, la litero de < Dio > estas unulitera.

(2) Pragepatroj de Pozitiveco kaj Negativeco, laŭ japana genezo.

meza. Ŝajnas, ke tia afero estas tre simpla kaj facila, nur meti la ŝtonojn unu sur la alia kaj tiel formi turon ; tamen, tio ne estas tiel facila, kiam oni sin tenas en serioza korstato.

Bezoniĝas sufiĉe grandaj zorgo kaj peno ĝis kontentiĝo.

Laborante tiamaniere super la templo- konstruado, mi akiris en la animo plurajn instruojn unu post alia :

Unue, ke la homo ne povus saĝiĝi, se li ne farus iun ajn laboron.

Due, ke ĉio, kion la homo faras kun forta decido en la koro nepre fariĝas lia propra posedaĵo.

Trie, ke tiel estas objekto, kiel estas sub- jekto ; nome, ke la interna mondo kaj la ekstera mondo de la homo estas koincida.

I Kiam la koro ĝojas, tiam ĉio ekstera estas agrabla, kaj inverse...

Kiam mi venis ĝis ĉi tie en la pensado, min trafis momente alia ideo. Tio estas : la ekstero estas kreata per la interno, kaj sam- tempe la interno estas influata de la unua...

Estas evidenta fakto, ke kiam oni rigardas belajn fiorojn, oni ekhavas nature mildan kaj elegantan emocion ; se oni kunestus kun amata persono, la koro ial gajiĝus; se la homo loĝus en granda domo, lia koro ankaŭ

fariĝus iam kaj iam grandeca kaj vasteca j ktp., ktp. Do, la cirkonstanco estas tre grava

I por kreskigi kaj evolui la kvaliton de la homa

* animo. Dio donas la cirkonstancon kaj la cirkonstanco faras la homon, tiel oni povas diri. Tial, estas esperinde, ke mi havu ĉirkaŭ i mi kiom eble abunde pli da tiaj aferoj, kiuj

esprimas veron, bonon kaj belon. Estis ja la I sono de valakvo, per kiu mi kaptis Dion tie

ĉi en la konfuzita stato. Kaj, kiom da kon- solo kaj forteco mi akiros en mia animo per la konstruo de tiuj ĉi tri turoj, kiel la temploj de Dio, kiu por eterne liveras al mi la fa- voran gardon kun grandaj prospero kaj trank- vileco ; kaj ankaŭ per la admiro de la temploj aŭ preĝi antaŭ ili. Kiom da inspiro mi povos kreskigi en mi per gravurado de bela litero de " Dio // sur la roko kaj per konstanta rigardado al ĝi ! Jes, certe, samtempe la koro kreas la aferojn kaj ĝi ricevadas gravan in- fluon de la faritaj aferoj. x\livorte dirite, la koro estas subtenata de objektoj kaj per ili estas trankvila. Objektoj estas vestaĵo aŭ domo de la koro. Tial oni devas teni ĉiam puran koron kaj fari aŭ naski vere belajn kaj bonajn aferojn ĉirkaŭ si. Se homoj kreus malbelajn aferojn per maljusta kaj malnobla koro, la faritaĵoj nepre turmentus la kreantojn kiel malbonaj vivaĵoj ; ili turmentas ne nur la kreantojn, sed ankaŭ la apudestantojn, kiuj sentas kaj rimarkas la malbelecon kaj la maljustecon, per la forto koresponda al la -grado de la observantoj. (Homoj, kiuj ne

posedas en la koro maljustecon aŭ malbon- econ, ne sentas la eksteran malbonecon.)

Fari laboron per malbela kaj malnobla koro, tio egalas disŝuti malpuraĵojn ĉirkaŭ si ; kaj labori kun pura kaj nobla koro, egalas etendi ĉirkaŭe belan florĝardenon. Resume, la homoj ĉiumomente sin juĝadas per si mem.

Tio estas la neevitebla, natura rezono. Tio estas la leĝo de Dio.

Oni povus sin trompi kelkafoje kaj observi la malpuraĵojn kiel florojn, kaj ankaŭ povus ilin eviti iamaniere por certa tempo, sed tamen, kiel tio utilus finfine ? Malpuraĵo restas malpuraĵo en fakto ! Kiom da suferoj la plej multaj homoj vere travivas baldaŭ post sia morto, dank’al la vizioj de pekoj, kiuj ombris ilian animon dum la tera vivo ? !

( Daŭrigota).

(4)

OOMOTO IN T E R N A C IA

FILM fcRTO

---j „ < - ^ - --- a.

Estas rimarkinde, ke dum la lasta jaro 1929, la arta kvalito de la silentaj filmoj superis senkonteste tiun de la parolfilmo. Tio estas, nature, komprenebla afero, ĉar la silenta ĥlmo akiris, dum multjara ekzisto, spertojn, kiuj ĝin kondukis al pli kaj pli da per- fektiĝo. La parolĥlmo ĵus naskiĝis. Gi ne havas spertojn kaj grandan historion. Tial, ni devis kaj eble ankoraŭ devos kontentiĝi nur per rigardo de mezbonkvalitaj ĥlmoj, al kiuj oni aldonis sonojn kaj parolojn, adaptitajn pli malpli lerte (ofte fuse) al la temo de la filmo, kiu, cetere, estas reeldono de jam viditaĵo. Mallonge, en la filmo nenio nova. Tute ne volante esti pesimistoj, ni antaŭdiras al la parol- filmo ankoraŭ longtempan baraktadon ĝis ĝi trovos la ĝustan vojon por akiri la famon de la silenta ĥlmo.

Kaj kion diri pri la lingvo ? ! Eble vin interesos la fakto, ke la ĥlmproduktistoj neniel zorgas pri ĝia komprenebleco de ĉiuj gentoj de la mondo. Tiel, la usonanoj produktas parolfilmojn en usona lingvo (kaj kia kuraĝo ! en Usono mem usonlingvaj ge- artistoj estas devigataj ludi eĉ en franclingva parol- filmo kaj ĝin la produktistoj deklaras internacia) ; la angloj — en angla lingvo ; la francoj — en franca lingvo kaj la germanoj — en germana lingvo. Car ni devas perdi la kutimon esti surprizataj, kiam komencos aperi (kaj tio estos baldaŭ) parolfilmoj en hispana, itala, rusa, japana, ĉeha, pola, sveda ktp.

lingvoj, ni senemocie restu trankvilaj — almenaŭ la afisoj sciigos nin kialingva parolfilmo ĝi estas.

Tiom malpli bone por la deklingvokonanto, al kies sciencaj oreloj oni proponas bonegan parolfilmon en rusa lingvo, kiun lingvon ĝuste li ne komprenas.

V. M. ŜIŜKOV.

B IB L IO G R A FIO

Pri la Domo de Homamo publikigis artikolojn la jenaj ĵurnaloj : L’Amitie Fran$aise kaj La Revue Spi- rite (franclingvaj ’, Informo de Esperanto-Asocio de Estonio kaj Aŭstria Esperantisto. Ĉiuj Esperanto-ĵur- naloj estas petataj publikigi malgrandajn artikolojn pri la konstruo de la Domo de Homamo, kiun Oomoto Internacia entreprenas. Pro tio ni estos tre dankemaj al ili. Ĉu estas necese diri, ke la Domo de Homamo devas esti verko de ĉiuj esperantistoj kaj tial, ĉiu havu la taskon helpi iel ajn la entreprenon ? ! Disvastigu do tiun grandiozan ideon, kiel eble plej multe, sendu sen- prokraste viajn brikojn !

Belga Antologio, Flandra Parto, kompilita kaj kun literatura resumo de H. Vermuyten. Eldonita okaze de la 20-a Universala Kongreso de Esperanto de la Belga Esperanto-Instituto, n , Kl. Hondstr., Antverpeno, Belg- ujo. Preskaŭ 290 paĝa, prezo nemontrita.

La Belga Antologio, Flandra Parto estas respondo al la Belga Antologio, Franca Parto. La kompilinto kun siaj kunlaborintoj plenumis malfacilan taskon kaj agrablan devon, ĉar la libro estas bone kaj zorge aranĝita. Ĉi instruas nin, ke la flandra lingvo estas parolata en la mondo de proksimume 12 milionoj da homoj, el kiuj 4 milionoj estas flandroj. La historio de la flandra lingvo, la antologia parto kun tradukoj el multaj flandraj aŭtoroj disponigas al ni sciojn, kiujn ni malfacile trovos aliloke.

Niaj belgaj samideanoj montris imitindan ekzemplon.

Ni tre esperas, ke la laboremaj anglaj samideanoj, okaze de la 22-a Universala Kongreso de Esperanto en Oxford, sekvos ĝin, montrante al la esperantistaro la riĉecon de sia literaturo en konciza formo. Angla anto- logio en Esperanto ja estas dezirinda afero, nia opinie.

Esperanto (Genevo), Heroldo de Esperanto, Ger- mana Esperantisto, flina Telegrafisto, Aŭstria Esper- antisto, Fluganta Skribilo, Flandra Esperantisto, Belga Esperantisto, La Movado, Hinda Esperantisto, La Revuo Orienta, Sennaciulo, Pola Esperantisto, Espero Kato- lika, Verda Mondo, Oomoto, The International Lan- guage, The British Esperantist, Arbeiter-Esperantist, Marto, La Suda Kruco, Skolta Heroldo, ĵunulara Ligo de Nagasaki, Informoj dc Esperanto-Asocio de

Estonio, Svenska Esperanto-Tidningen, Bulgara Esper- antisto, Hispana Esperanto, La Juna Batalanto, Es- peranto-Praktiko, Balkana Esperantisto, La Progreso,

La Vojo de Klerigo, Antaŭen.

LiAmitie Fran<;aise, La Revue Spirite, LTire Spiri- tuelle, Fraternite, Das Wort, Der Freidenker, Vege- tarische Presse, L'Aube Nouvelle, Unity, The Rosicru- cian M agafne, Odeaya, La Lu\ del Porvenir, Naj-Novo

Vreme, Vitleemska Zve\da.

(0)

Pomo de Homamo

La Domo de Homamo ricevis de :

S-ro Josef Major, Paris, Francujo . fr. fr. 20.—

S-ro Auguste Ricord, Toulon, Franc. fr. fr. 10.—

S-ro Aime Sandelyon, Lvon, Franc,

(dua fojo)... fr. fr. 10.—

S-ino MarcelTiard, Paris, Francujo. fr. fr. 20.—

S-ino Jans Groenveld, Berguin, Hol-

la n d o ...a. . . fr. fr. 5.—

S-ro Ant. Veverka, Mukaĉevo, Ĉe 10-

slovakujo... fr. fr. 5.—

S-ro N. Warhaftig, August6w, Pol. fr. fr. 35.—

S-ro Giovanni della Savia, Udine,

Italujo...fr. fr. 4.—

S-ro J. Ravastein Jr. kaj edzino,

Hago, Uollando. fr. fr. 50.—

« Nemo », Flensburg, Germanujo . fr. fr. 00.—

F-ino Irene Molinari, Locarno, Svis. fr. fr. 4.—

S-ro J. E. Bauman, Lincoln, Usono. fr. fr. 10.—

Kvara l i s t o ... fr. fr. 4.358.—

Entute . . . fr. fr. 4.591.—

Kore dankas

Oomoto Internacia.

Kian ajn sumon ni akceptas kun plej granda danko.

Bonvolu sendi vian brikon al S-ro Niŝimura, 124, rue de la Pompe, Paris-i6e.

La nomojn de la donacintoj ni publikigos en Oo- moto Internacia.

LETERKESTO

Ni ricevis la abonkotizojn de la jcnaj Gesamide- anoj : S-inoj Marcelle Tiard, Paris, Francujo ; Jans Groenveld, Bergum, Hollando; F-inoj Else Trundt, In- terbod b/ Berlin, Germanujo kaj Irene Molinari, Lo- carno, Svisujo ; S-roj J. Illa, Letovice, Ĉehoslovakujo;

H. Nisch\vitz, Mannheim, Germanujo; Aime Sande- lyon, Lyon, Francujo ; Esperantista Societo < Nova Sento Barcelona, Hispanujo; Vicente Mariu, Barce- lona, Hispanujo; Ant. Veverka, Mukaĉevo, Ĉehoslo- vakujo; Jean Zochling, Bregenz, Aŭstrujo ; Abram Gelfand, Grajewo, Polujo; N. \Varhaftig, August6\v, Polujo ; K. Ĉypionka, Vreden, Germanujo ; Ildo Bosi, Corregio, Italujo; S. Cipera, Linz a. D., A ŭstrujo;

Wilh. Pikartz, Buer Hassel, German. ; Rud. J. Schaur, Eisenerz, Aŭstrujo ; G. P. Ferree, Chelsea, Usono ; W. Ehms, Marienverder, German., kaj John E. Bau- man, Lincoln, Usono.

A1 ĉiuj — koran dankon !

La abonkotizo estas pagebla plcj facile per inter- nacia poŝtmandato, internaciaj respondkuponoj aŭ per nacia mono, sendita rekomenditletere.

Ni direktas specialan dankon al ĉiuj gcsamideanoj, kiuj regule pagis sian abonkotizon depost la fondo de nia ĵurnalo en 1926. Kelkaj el ili fariĝis fervoraj pro- pagandistoj de U. H. A. kaj havigis al ni ĝis nun estimindan nombron da abonantoj. Ni esperas, ke ĉiuj niaj amikoj varbos por Oomoto Internacia almenaŭ po unu abonanto. Ni ĝojas sciigi la tutmondan legantaron de < O. I. >, ke, dum 1929, plej multe da abonintoj liveris Ceĥoslovakujo. Sekvas poste Germanujo, Bul- garujo, Francujo, Anglujo ktp.

**

Ni akceptas abonkoti\ojn ĉiutempe dum la jaro.

Skribu klare kaj legeble vian adreson sur ĉiu ko- respondaĵo. Ni ne povas memori parkere proksimume 5.000 adresojn. La adreso ne devas esti nur sur la koverto, sed ankaŭ sur la letero mem kaj precipe, ni ripetas, ĝi estu klare legebla.

Al la verkemuloj de artikoloj, sciigoj ktp por

< O. I. > ni rekomendas klaran skribmanieron kaj nur sur unu flanko de la folio, kun sufiĉe granda marĝeno por eventualaj korektoj. La artikoloj estu preferinde originalaj kaj ilia enhavo devas parenciĝi kun la celoj de U. H. A. rekte aŭ malrekte. Komprcneble, ni ankaŭ akceptas alitemajn artikolojn, kiuj estas vere interesaj kaj publikigindaj. Manuskriptojn ni resendas, nur kiam oni disponigas al ni la necesan afrankon. Retenu por vi kopion !

Multaj amikoj kaj samideanoj bonvolis saluti nin per leteroj kaj kartoj, okaze de la nova 1930 jaro. Ni ilin kore dankas !

N I A L I T E R A T U R O

Ni atentigas niajn legantojn pri nia literaturo, bavebla en nia oficejo :

Prezo : Sv. Fr.

Kio estas Oomoto? eldono de Oomoto-Oficejo,

K am eo k a... 0.60 Konturo de Oomoto, sama eldonejo... 0.20 Origino de Oomoto, — Sankta Vivo de S-ino Nao

Deguĉi, eldono de UHA-Oficejo, Paris . . . 0.25 Klarigo de Kamigakari, sama eld o n ejo ... 0.40 Fundamento de Animo, ... 0.30 What is Oomoto? (anglalingva), sama eldono. . 0.40 Oomoto (germanlingva), eldono de Neugeist, en

Pfullingen, Germanujo... 0.50 Oomoto, monata-organo de Oomoto-Propaganda

Oficejo, Kameoka. Jarabono... 4.80 Sinjoro Laŭdata, eldono de Oomoto-Oficejo, Ka-

meoka... 1.5°

Das Reich Gottes auf der Erde, eldono Rud. Bur-

kert, Niemes, Cehoslovakujo... 0.75 Verda Mondo, monata organo de Esperanto-Pro-

paganda Asocio, Kameoka. Jarabono . . . 3 .—

Oomoto Internacia, monata organo de Universala

Homama Asocio, Paris. Jarab o n o ... 3.—

Ilimarko : Ni akccptas abonkotizojn por nia ĵurnalo « Oomoto Intcrnacia » ĉiutcmpc dum la jaro.

Mono, poŝtmandatoj aŭ rekomenditaj leteroj devas estl sendataj al la persona nomo de la ĉefredaktoro, S-ro Koogecu Nlŝlmura, 124, rue de la Pompe, Paris (16e).

Pas Reich Gotfes auf der Erde

Mallonga germanlingva historio de Oomoto.

Bona propagandilo poresperanta.

4 bildoj — 32-paĝa

Prezo : 4 k. ĉ. aŭ 60 pfg. (eksterlando).

H avebla ĉe :

Johannes-Baum-Verlag (Weisse Fahnej

in Pfullingen, \Vŭrttemberg.

|. Kahler, Glockenverlag, in Freiheit i. Riesengebirge Tchechoslovakei.

Buchhandlung Andreas Pichl,

in Wien, linke Wollzeile 8.

Rudolf Burkert, in Niemes, Bohmen.

immmiimmibibmiiiimiiiibiidmmimimiimmbmiiii

BELASPEKTO H i RIĈ EN H A V O O R IG IN A L E C O ■ ■ ■ ■ estas la kvalitoj de la

luksa ŝtofkovrila libro

5 IN J 0 R 0 LfcŬPATA

Gia modesta prezo (nur sv. fr. 1,50)

pruvas, ke ĝin povas aĉeti ĉiu esperantisto.

108-paĝa

sur tre bela papero Esperante kaj japane

M endu ĝin ĉe S-ro K. N IŜIM U RA

124, Rue de la Pom pe, P A R IS -X V I’

cnnneEiiHMnnHHDniiHnniHHiinnnnnHHMMMnMnMMBHi

l e r e l J o J e £ s p e rc B « « le

SEM A JN A S E N D E P E N D A GRANDFORMATA — ILUSTRITA

I.a vera spcgulo de la tutmonda Esperanto-movado.

Unu el la nepre rcgule aperantaj Esperanto-gazetoj.

Festas en la nuna jaro sian dekjaran jubileon.

Petu senpagan specimenon, samtcmpe kun nova Katalogo de Libroj, de la Administracio de

wr.pni.nn de BSPBBANTO - Koln

Oemanlaodo Brflsaeler Str. M

L t G irant : Hknri SELVES

Oomoto-Preacjo Esperantlata (V. Poljar), 33, rue Lacbpbde, Pari», V«

Cytaty

Powiązane dokumenty

ni tuŝis la havenon de Moĵi, -kie ni promenis dum kelkaj horoj, akompanate de kelkaj samideanoj, el kiuj ynu estis nia propagandisto speciale elsendita

L a okuloj de la vizitantoj malsekiĝis per larmoj, vidante la tro modestan dometon de la patrino, kies filo nun estas adorata kiel Hiheroo ne nur en Japanujo

Tiuj, kiuj volas koni trajtojn de Oomoto, povas ĝin postuli.. a l : Oomoto-Propaganda

Dume la mongolaj soldatoj ĉirkaŭis la monton, formante 10- kaj aliloke 20-oblajn atakliniojn, tiamaniere, ke la Ŝinai Monto estis ligita per veraj ŝnuregoj da

tamen, ĉar ĉio ŝvelas, la homaj okuloj ne povas tion rim arki. Arboj hakitaj en tiu tago estas plej facile mordeblaj de insektoj, ekz. En la ĝisnuna mondo

Multaj el ili interesiĝis pri Oomoto, kio estas kontentiga afero, ĉar la Alianco estas pure krista- nisma.. Sed la oficiala lingvo estis la

Malgraŭ ke japanoj kaj hinoj povas skribe facile interkompreniĝi kaj ke ilia kulturo estas komune azia, estas profundaj diferencoj en la karaktero de la du

Evidente, estas profunda kaj tut- monda Dia entrepreno la fakto, ke ambaŭ ge- savontoj direktataj de la spiritoj Mizu kaj Izu, nun aperis en Hinode-lando, kiu