Eldono : Flandra E sp era n to -In stitu to , P. v. H u m b eek stra a t 3, B russel-W est.
R edakcio-A dm inistracio : T. Jung, H arstenhoekiveg Z23, Scheveningen, Ned.
Jara b o n o : B elgujo 165 fk ., N ederlando 9 gld. ; cetere laŭ aparta larifo.
(A bonantoj por 1948 ricevas prem ie la num erojn de okt.-decem bro 1947.)
A noncetoj : 25 ko m en cita j vortoj b. fk , 85.— , gld. 1.85 aŭ 6 resp.-kuponoj. DE ESPERANTO
DUONMONATA INTERNACIA ORGANO DE LA ESPERANTO-MOVADO
N-ro 17 (1076) FONDITA EN 1920 — 23-a JARKOLEKTO 15 Novembro 1947
U N O kaj la liogva problem o
Speciale verkita por « Heroldo de Esperanto » de D-ro W . Solzbacher, New York.
Ĉu estas simbolo, ke la Sekretarie- jo de la Unuigitaj Nacioj (UNO) tro- viĝas ĉe « Lago Sukceso » (Lake Suc- cess) ? Aŭ ĉu la vera simboleco kon- sistas en la fakto, ke sur la Longa Insulo (Long Island) ĝi estas mter la urbo « Babilono » (Babylon) kaj la « Pordo al la Infero » (Hell Gate, malvasta parto de la markolo) ? Se tiu fakto kaŭzas tro grandan pesi- mismon aŭ mokan rimarkon, ke UNO jam estas survoje de Babilono al la alia loko supre nomita, optimisto po- vas respondi per alia geografia fak- to same simbola : Lago Sukceso an- kaŭ troviĝas inter Klarvido (Clear- view) kaj Urbo de Amikeco (Amity- ville). Estante nek tro pesimista nek tro optimista, mi emas diri, ke la ho- maro kaj la Unuigitaj Nacioj anko- raŭ havas la eblecon elekti, ĉu ili vo- las iri de Babilono al la Infero aŭ de Klarvido kaj Kompreno al Amikeco kaj Harmonio. En la nuna momento, bedaŭrinde, UNO ankoraŭ estas tro proksima al la babilona konfuzo de
iin -g v o j- k a j iv tc o j, e n l a i a ŭ v o r t a a a j
en la simbola senco de tiu konstato.
La teknika plibonigo de la tradukme- todoj ne povas multe ŝanĝi tiun fak- ton. Unuafoje la 22-an de septembro 1947, ĉeestante la Ĝeneralan Kunve- non de la Unuigitaj Nacioj en Flu- shing Meadow, mi observis, kiel funkcias la novaj radio-tmdukiloj.
Kiam mi eniris la salonegon, ofi- cisto staranta ĉe la pordo donis al mi aparaton konsistantan el du partoj : duobla telefon-aŭskultilo, kiun oni metas sur la kapon, kvazaŭ ĝi estus kasko, kaj kiun oni alĝustigas sur la.
orelojn, kaj nigra brikforma elektra baterio, kiun oni portas per leda ŝnu- ro ĉirkaŭ la kolo aŭ la ŝultro. La ba- terio enhavas la radio-ricevilon, la leda ŝnuro la antenon. Je la supra parlo de la baterio estas du butonoj turneblaj. Unu ebligas pli aŭ maJpli laŭtan aŭskultadon, la alia povas es- ti turnata al sep malsamaj pozicioj kaj ebligas elekton de la lingvo, en kiu oni deziras aŭdi la paroladon.
Teorie oni do povus uzi la sistenion por samtempa disaŭdigo de parolado en sep lingvoj, sur sep malsamaj ondlongoj. En la Gen. Kunveno oni tradukas nur en la anglan kaj fran- can lingvojn. Tamen multaj parolan- toj uzas aliajn lingvojn, tiel ke la aparato ofte ebligas elekton inter tri lingvoj. La 22-an de septembro, ek- zemple, mi aŭdis ses delegitojn el ses landoj. Ili uzis kvin malsamajn lingvojn :
La delegito de la Dominikana Re- spubliko, D-ro Arturo Despradel, parolis hispane.
La ministro de eksterlandaj aferoj de Jugoslavujo, s-ro Stanoje Si- miĉ, parolis france.
La delegito de Turkujo, s-ro Selim Sarrper, parolis angle.
La ministro de eksterlandaj aferoj de Saŭdi-Arabujo, Emiro Feisal- al-Saud, parolis arabe.
La delegito de Kubo, ambasadoro D-ro GuiTlermo Belt, parolis his- pane.
La ministro de eksterlandaj aferoj de la Ukraina Socialista Soveta Respubliko, s-ro Dmitri Z. Ma- nuilski, parolis ruse.
Pri la uzo de lingvoj la Ĝenerala Kunveno havas jenajn regulojn : Ek- zistas kvin « oficialaj » lingvoj (an- gla, franca, hispana, rusa, ĉina) kaj du «laboraj» lingvoj (angla kaj fran- c a ). Parolantoj povas uzi iun el la oficialaj lingvoj, sed oni tradukas nur en la laborajn lingvojn. Se delegito uzas neoficialan lingvon, li devas mem aranĝi por traauko en unu el la oficialaj lingvoj. La 22-an de sep- tembro Princo Feisal-al-Saud, por- tanta impresan nacian kostumon kun blanka kaptuko, uzis sian propran lingvon, kiu estas neoficiala. Ŝajnas tamen, ke la parolado estis zorge pre- parita kaj ke angla traduko maŝin- skribita estis donita al la tradukistoj antaŭ la kunveno.
Laŭ ĵurnalraportoj multaj delegi- toj plendis, ke oni tradukas nur en du lingvojn, dum la radio-sistemo ebli- gas uzon de sep. Laŭ « New York Ti- mes » s-ro Leon E. Dostert, estro de la « samtempa » traduksistemo en TJNO, respondis al tiuj plendoj, ke la
u z o d e p lia j lin g v o j d ev u s e s ti d isk u - ta ta de la Ĝenerala Komitato de la Kunveno. Kompreneble la uzo de aliaj lingvoj necesigus multe pli multe da interpretistoj kaj mono.
La radio-tradukiloj, kies unuaj 1800 ekzempleroj nun estas uzataj en Flushing Meadow, utiligas prin- cipe la saman sistemon kiel la tele- fon-tradukiloj, kies funkciadon mi priskribis en artikolo aperinta en
«Amerika Esperantisto» kaj en «He- roldo de Esperanto» (15 aprilo 1947).
La ĉefa diferenco estas, ke oni ne be- zonas tiom da elektraj ŝnuroj, sed ke oni elsendas la paroladon kaj ĝiajn tradukojn per radio, uzante diversajn ondlongojn. Oni uzas nur malmulte da elektra energio, ĉar oni bezonas disaŭdigon por nur kelkaj centoj da metroj. La telefonsistemo estas taŭ- ga por relative malgrandaj kunvenoj.
Por tre grandaj kunvenoj oni bezo- nus tiom da elektraj ŝnuroj, ke la aranĝo estus treege malfacila de la teknika vidpunkto kaj ke la risko de nefunkciado (se iu ŝnuro ŝiriĝas aŭ la izolado rompiĝas) estus grandega.
La avantaĝoj de la « senfadena»
kompare al la « fadena » sistemo do estas evidentaj. Alia avantaĝo estas, ke delegitoj, kiuj foriras por manĝa- do, trinkado, fumado ktp., povas aŭs- kulti eĉ ekster la salonego kaj ke ĵur- nalistoj povas sekvi la diskutojn, dum ili uzas sian skribmaŝinon en la apu- da salono por la gazetaro.
Sed ekzistas ankaŭ malavantaĝoj.
Unu el ili estas, ke ŝajnas esti mal- facile, ĉiam disigi la ondlongojn de la diversaj lingvoj. La 22-an de septem- bro mi spertis sufiĉe ofte, ke du aŭ eĉ tri lingvoj « alvenis » samtempe tra miaj kapaŭskultiloj. Tio malhel- pis la klarecon de la ricevo. Alia fak- to estas, ke la baterio, kiun oni por- tas ĉirkaŭ la kolo, estas iom peza.
Komence oni apenaŭ rim arkas tion, sed post kelkhora aŭskultado oni sen- tas sin vere ĝenata per tio. Tria fak- toro estas la alta kosto de la sistemo.
Post nur 40-hora uzo baterio estas eluzita kaj devas esti anstataŭigata.
La radio-aparatoj mem ankaŭ sendu- be kostas multe pli ol la « fadenaj » telefon-aparatoj.
(Finota.)
XI BRAZfL .4 K i5 W T S 0 DE
io E S P E R A N T O
O
< £ CL.