• Nie Znaleziono Wyników

Heroldo de Esperanto : neŭtrale organo la Esperanto-modavo. Jarkolekto 11 (1930), nr 13=561 (28 marto)

N/A
N/A
Protected

Academic year: 2021

Share "Heroldo de Esperanto : neŭtrale organo la Esperanto-modavo. Jarkolekto 11 (1930), nr 13=561 (28 marto)"

Copied!
8
0
0

Pełen tekst

(1)

Sendependa organo de la Esperanlo-movado / Semaina / Iniernacia / Universala

Administraclo: Koln a. Rh. (Kolonjo). Brŭsseler Strasse 94, Germanujo.

Redakcio: Ceiredaktoro: Teo Jung; resp. redaktoro: Joseph Berger;

anonca redaktoro: Michael Wieland. La redakclo ne resendas manu- skrtptojn aŭ fotografajojn; retenu por vi koplon! Telefono: 5 68 93.

Snbfakoj: Librejo kaj Presejo. Skribante al ni, uzu por ĉiu fako (administracio, redakcio, librejo kaj presejo) apartajn foliojn! — Prezo de Abono (nur antaŭpagei: 15 germ. rrnk.; mendita per la poŝto aŭ rekte Ĉe la eldonejo: 12 germ. rmk. Oui povas pagi kvaronjare.

Dekunua Jarkoleklo

N-rol3 (561)

28 marfo 1930

(8-paĝa)

Prezo de Ationcoj: po unuĉentimetra koionero (62 mm larĝa) 1.20 rmk.

Anoncetoi (nur antaŭpage) kostas po vorto aŭ mallongigo 0.05 rmk., minitnume 1.— rmk. Rabato: 3X enpreso 10%, 5X 15%. 10X 20%.

Poŝtaj ĉekkontoj: (ĉiuj niaj kontoj funkcias sub la firmo ..Heroldo de Esperanto. Kbln, Germanlando"): Bruxelles 204.404; Budapest 59.379;

Kobenhavn 49.62; K61n 1117.76; Milano 3/954; Praha 781.93; St. Gallen 1X/46O2; Stockholm 41.80; Warszawa 191.094; Wien D 62.473;

Zagreb 408.14; Zeist 130.630. — Banka konto: Deutsche Bank.

Prof.

Theophile Cart

Prezidanto de la Esperantaj Lingva Komitato kaj Akadamio

festos

la 31-an de marto sian 75-an naskiĝtagon.

La esperantistaro gratulas lin pere de ICK.

Jaroj kaj faroj.

Se la esperantistoj ŝatus lionori per festoj kaj fanfaroj siajn heroojn kaj standardportantojn, ili certe ovacius j“

la 31-a de marto nuna la Prezidanton de la Lingva Komitato kaj de la Esperant- ista Akademio, Profesoron Thĉophile Cart en Parizo. Je la dirita dato s-ro Cart plenigos sian 75-an vivjaron, do bona okazo donita de la naturo mem al ni, kiuj deziras esprimi al li nian sirn- pation, admiron kaj laŭdon.

La esperantistaro ŝuldas al sia Patri- arko Cart sinceran dankon pro lia sen- laca laboro, pro la fidela zorgado por la nobla lreredaĵo de Zamenhof, nia bela, pura Esperanto.

P ri lia vivo kaj kariero ni notu, ke, naskite la 31-an de marto 1885 en Saint- Antoine (Dordogne) en sudokcidenta re- ono de Francujo, li faris en Lausanne (Svisujo) siajn mezgradajn studojn, kaj la superajn — pri klasika kaj moderna filologio — en Basel (1875, Berlino (1876 ĝis 1878), Romo (1878), kaj Parizo (1881 feis 1885). Ricevinte, en la jaro 1881, la ticencian diplomon, li fariĝis en 1885

„agregaciulo“ por instruado de vivantaj lingvoj, kaj instruis gramatikon ĉe

„Ecole Alsacienne“ en Parizo, poste la germanan lingvon en Toulouse. Li ver- kis en 1881 libron pri la vojaĝo de Goethe en Italujo.

En 1891, kiam la Upsala universitato unuafoje vokis el Erancujo doktoron por lektori francan beletristikon, s-ro Cart.

sendita de sia registaro en Svedujon, fariĝis la unua nacie franca lektoro dc tiu universitato. — Kiam mi subskrib- into en 1893 komencis tie la studadon de la franca lingvo, s-ro Cart estis jam reirinta al Parizo. Kaj la sorto do ne renkontigis nin je tiu epoko. — De post tiu tempo li profesoris en la franca ĉef- urbo ĉe la iliceo „Henri IV“ kaj ĉe la lernejo pri politikaj sciencoj.

Dum sia restado en Upsala s-ro Cart aŭdis pri Esperanto, eĉ ricevis grama- tikon, sed nur en 1900 li iernis ia lingvon post apero de artikolo de s-ro C. Bourlet en „Revue du Touring-Club“. En sep-

tembro 1901 li akiris la „ateston pri ka- pableco" (supera ekzaineno), kaj baldaŭ kotnencis propagandi Esperanton per multaj kursoj kaj per eldono de lerno- libroj („L’Esperanto en dix lecons“ k.

a.); li ankaŭ verkis vortaron francan—

esperantan.

Sennombraj estas la artikoloj pri kaj en Esperanto, kiujn li dissemis. Precipe kiel ĉefredaktoro de .Lingvo Internacia*

dum multaj jaroj depost 1906 (ĝis ĝia ĉeso pro la miiito). Tiu gazeto aperis kiel daŭrigo de la Zamenhofa unua ga- zeto „Esperantisto“, post kiam ĝi, mal- permesita de la rusa cenzuro, ĉesis eu 1895. Studento el Upsaia, Valdemar Langlet, vizitis dum esperantista vojaĝo tra Rusujo sian korespondanton Vladi- mir Gernet en Odessa kaj el tio rezultis, ke ili kunlabore aperigis en Upsala la gazeton „Lingvo Internacia“ (de de- cembro 1895), kiu transiris 1900 en la manojn de s-ro Paul Lengyel en Hun- garujo, baldaŭ poste eĉ kune kun li al Parizo. S-ro Cart faris ĝin granda, bela kaj grava organo centra de la esperant- istaro. Bona patro de Presa Esperant- ista Societo li estis ankaŭ.

En tiu tempo ekblovegis uragano tra la esperantistaro: la idista skismo aperis en la fino de 1907. Multaj esperantistoj dronis en tiu marĉo. La krizo restis akuta dum ĉirkaŭe du-tri jaroj, ĝiaj sekvoj daŭris dum longa periodo. Firma roko, sur kiu sin apogi, tiam estis s-ro Cart. Eĉ ne unu momenton li ŝanceliĝis:

„Ni fosu nian sulkon!“ Ni 'laboru plu same kiel ĝis nun por Esperanto, ĝi estas provita, ĝi taŭgis hieraŭ, ĝi certe taŭgos ankaŭ morgaŭ! Liaj konsiloj kaj kuraĝigo, kiujn eĉ senpete li donis amike kaj m alavare el la centro de 1’ okazado al esperantistoj senkonsilaj, senkonsolaj cn malproksimo sub ĉirkaŭflirtantaj fa- moj, estis vere valoraj kaj gravaj. En Svedujo, ekzemple, la malmultiĝintaj es- perantistoj vivis kvazafl en Babela kapt- iteco aŭ en sieĝata urbo, sub mokoj kaj polemikoj kaj arogantaĵoj de multaj mal- grandaj profetoj kaj eĉ de famuloj kaj ominentuloj, inter ili universitataj pro- fesoroj kaj similaj homoj de aŭtoritato, kiuj laŭdis publike la novan miraklon.

Batali por Esperanto tiam kuraĝis nur stranguloj, propagandi ĝin estis pres- kaŭ neebla utopio. Tamen — tempo venos, konsilo venos! Nelacigebla estis nun Profesoro C art; kiel ĉefredaktoro de la bela, akurata, enhavoriĉa, bon- liumora „Lingvo Internacia** li mulfo kaj bone verkis, kiel patra amiko li skribis grandnoinbre leterojn kaj poŝt- kartojn. Li estis firma punkto al kiu sin teni en tiu superondegado.

Membro, de post ilia fondo, de la Lingva Komitato kaj de la Esperantista Akademio, li ĉiam saĝe kaj energie pri- zorgis la purecon de ia vivanta lingvo Esperanto. Post la inorto de rektoro Boirac, en 1917, profesoro Cart estis la natura heredanto de la prezido, kiun li majstre generalas. Parolante pri la LK kaj la Akademio, oni ne povas ne miri ke tro ofte oni renkontas eĉ ĉe liomoj sur gvidulaj postenoj en la esperantist- aro preskaŭ absolutan nekomprenon kaj iniskomprenon pri la rolo kaj misio de tiuj. La lingvaj institucioj ne kreas, sed konservas, kontrollas.

Kompreneble ke s-ro Cart ankaŭ par- toprenis per bona laboro en la franc- landa propagando kaj ĝia organizo.

La esperantista movado de la blind- iilaro, nun tiel grava kaj bena, dankas al s-ro Cart kiel sia pioniro kaj protekt- anto. Kiam filo lia preskaŭ perdis sian vidpovon, s-ro Cart, ekatentinte la grandegan utilon, kiun la bllnduloj povas$

ĉerpi el la internacia lingvo, tuj ko- mencis propagandi Esperanton inter la blindaj lioinoj, unue en Lausanne, daŭre ĉe la lernejo de blindtfloj en Parizo. Kun pacienca energio kaj bonvolo li kolektis monon kaj eldonis lernolibrojn en di- versaj lingvoj. En 1904 li fondis la ga- zeton de lla blinduloj „Esperanta Ligilo“, de post la milito nun eldonatan, en Stocksund apud Stokholmo, de s-ro Ha- rald Thilander, kaj ĉiam plej efike kaj ame apogatan de sia patro kaj patrono Cart.

La plej eminenta kaj meritplena el la veteranoj de la esperantistaro, profesoro Theophille Cart, restas ankoraŭ ĉiani same batalpreta defendanto de Esper- anto, same arda po<r ĝia interna ideo,

same fidela kaj saĝa zorganto de la plej bonaj tradicioj dc la Zamenhofa Esper- antismo.

Li vivu ankorau longtempe en sano kaj forto; tioii deziras, kun plenkora gratulo al la 75-jarulo, lia admiranto kaj

ainiko Paul Nylĉn.

Prof. Theophile Cart.

Prof. Cart festas sian 75-an naskiĝ- tagon en freŝa juneco. ŝajnis al ni inde rememori en almenaŭ mallonga skizo la multajn meritojn, kiun la prczidanto de la Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio liavas en nia movado.

Ne ekzistas atikoraŭ detala historio de lia tridekjara laborado por nia lingvo.

Ne venis ankoraŭ la tempo por pruvi ke, se hodiaŭ ekzistas Esperanto tia, kia ĝi estas: vivanta lingvo de vivanta po- polo, ni dankas tion unuavice al Prof.

Cart, kiu seninterrompe, senĉese, ad- mone predikis al ni la aman respekton al nia lingvo.

Jain en la jaro 1894 Prof. Cart eksciis pri Esperanto; sed verdire nur en la jaro 1901, sub la influo de artikolo de Prof. Bourlet, li fariĝas esperantisto.

T u j

de

la k o n ic n c o 11 l u d a e c r e v m i

rolon. Li fariĝas senlaca kaj entuziasma propagandisto, farante semiombrajn kursojn en gravaj asocioj (Turing-klubo»

Politeknika Asocio). Havante grandan sperton, li verkas eu 1902 lernolibron kun titolo „L’ Espĉranto en dlx lecons**, kiu fariĝis famekonata kaj estis traduk- ata en itiultajn lingvojn. Cii estis la plej ŝatata kaj la plej disvastigita lernolibro eu la tuta itiondo.

Estante ue nur sperta pedagogo, sed atikaŭ valora filologo, Prof. Cart deko- mence, observante la facilanimecon de

ICK gratulas en la nomo de la Esperantistaro.

Sinjoro Prezidanto,

Kara, estiminda satnideano,

la 31-an de marto vi festos en plena kai rimarkinda freŝeco korpa kaj spirita la 75-an datrevenon de via naskiĝo.

Je tiu ĉi tago kun profutida danko ui ine- inoras pri la granda servado, kiuu vi faris al Esperanto, spcciale en la lingva kampo, duin Ia daŭro de 30 jaroj. Jani en la pusinta jaro ni povis esprimi al vi la rekonon de la esperantistaro per transdono de la Honor- nicdalo dc la ICK.

Permesu al ui, liodiaŭ sendi al vi eu la nonio de la tuta esperantistaro, kiun repre- zenti kiel gvidan centron ni liavas la ho- noron, niaju plej korajn kaj sincerajn bon- dezirojn por sana, feliĉa, daŭre sukcesa kaj ankoraŭ longa vivo, kiun vi, kiel ĝis nun, dediĉos certe multparte al la laboro por nia komuna klopodado.

Bonvolu akcepti, sinjoro Prczidanto kaj kara, estiminda samideano, kun denova danksento, la esprimon de nia alta estimo.

Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, John Merchant, Rob. Kreuz,

Prezidanto. flen. Sekretario.

La 28-un de marto 1930.

La Redakcio kaj Adminlstraclo de lleroldo

de Esperanto permesas al si aldotd slailanke

slncerajn bondezlrojn por la jublleo de la

altŝatata Prezidanto de nla) LK kaj Aka-

demio.

(2)

homoj en niaj rondoj, kiuj ĉiam senpri- pense amuziĝas per lingvaj ŝanĝoj, ek- komprenis, ke oni devas trakti Esper- anton kiel sian gepatran lingvon, kun plena respekto, ĉar la problemo de lingvo internacia estas ja antaŭ ĉio socia problemo. Kaj tiel tuj de siaj unuaj jaroj de esperantistiĝo Prof. Cart dum sia vivo defendis tiun neniaman devojiĝon de unufoje signita vojo. Li kreis la ra- cian programon, la solan, kiu povis, kaj povos estonte, konduki nin al venko.

Kiam Zamenhof dum la 1-a Esper- anto-Kongreso en Bulonjo-sur-Maro sta- rigis la Lingvan Komitaton, Prof. Cart troviĝis tuj en ĝi. Kaj kiam en aŭgusto 1908 oni kreis la Akademion, Prof. Cart ĝin eniris.

Li estis la senĉesa kunhelpanto kaj konsilanto de Boirac, kaj estas ĉiam liaj pensoj kaj ideoj, kiuj praktike gvidas nian Akademion.

Kreinte Presan Esperantistan Soci- eton en la jaro 1904, Prof. Cart fariĝas la ĉefredaktoro de »Lingvo Internacia«

kaj restas tia dum la ekzistado de tiu revuo (1904—1919/20). En tiu organo, kiu estas la plej riĉa fonto de nia histo- rio kaj kiu estis la plej modela Esper- anta gazeto, laŭlingve kaj laŭenhave, Prof. Cart defendis nian lingvon en la plej danĝera epoko. Li montriĝis nia plej talenta ĵurnalisto. Liaj artikoloj, fabeloj kaj alegorioj, kvankam skribitaj antaŭ dudeko da jaroj, legiĝas ankoraŭ hodiaŭ kun sama intereso kaj plezuro.

Neforgeseblaj en nia historio estas la momentoj, kiam de ĉiuj flankoj oni denove deziris reformojn, kiam la plej influa disĉiplo de nia Majstro, L. de Beaufront mem transiris Rubikonon, por kune kun Couturat kaj Leau, en lla fama, Delegacio, propagandi por nova pro- jekto de lingvo internacia.

Ni devas lojale konfesi, kaj tion al- menaŭ kuraĝu eĉ la plej kontraŭ-Cart’aj spiritoj ke, se la ideo de lingvo inter- nacia entute venkis la mondon, se ĝi denove ne estis enprofundigita en abis- mon, kiel post la epoko de Volapŭk, tion la mondo dankas unuavice al Cart. Za- menhof povis tiutempe nenion decidi, eĉ ne defendi efike sian kreaĵon.

Pli detalan rakonton pri tiu danĝera

skiom o v i tro v o a allloke

de

emmento.

probatalanto s-ro Nylĉn.

Ni admiras la fortan volon kaj ener- gion, Ia rokan karakteron de nia dua patro de Esperanto, kiu spite al ĉiaj fu- riozaj kaj malpuraj atakoj ne permesis

•ian ajn „diplomatan intertraktadon“.

Fama estas ja lia respondo al ĉiuj dub- emuloj kaj hezituloj: Ni fosu nian sul- kon!

Oni ne povas ne admiri ankaŭ lian senekzemplan oferemon. Spite al jam grandega laboro: redaktado de »Lingvo Internacia« kaj multa interkorespondado kun ĉiuj plej gravaj esperantistoj, por eĉ individue konvinki pri la danĝeroj, li trovis ankoraŭ Ia tempon por verkadi diversajn librojn, vortarojn ktp.

Ne nur kiel redaktoro, sed ankaŭ kiel oficiala respondeca Direktoro por la Komuna Vortaro, li sur ĉiu paŝo inokul- adis al ni la amon al la kreaĵo de Za- menhof.

*

Venas milito. Cio troviĝas en mis- ordo. La lingvaj institucioj ne funkcias.

Rektoro Boirac mortas (oktobro 1917).

Oni devis atendi pacience la finon de la monda kataklismo por havi la eblon in- terkonsiliĝi kun ĉiuj Akademianoj.

En majo 1920 okazis balotoj, kaj Prof.

Cart restis sur sia posteno kiel Direk- toro de la Komuna Vortaro, preparante la 3-an aldonon al Universala Vortaro.

Tri monatojn poste 11 fariĝas prezidanto kaj tiun postenon li gardas seninter- rompe.

Mi ne intencas ĉi tie eĉ mencii pri liaj oftaj bataloj jen kontraŭ la novismoj jen kontraŭ la ĝisostaj komplikistoj kaj te- oriistoj, venantaj el diversaj rondoj.

Tute prave la respondeca gardanto de nia komuna trezoro opiniis la mezan vojon la solle ebla. Jen la simpla pro- gramo:

1. Plena, absoluta fidelo al la Zamen- hofa Fundamento.

2. Libera, natura evoluado de la lingvo, sub la kontrolo de la Lingva Komi- tato kaj de ĝia Akademio.

Kaj jen la devo de la lingvaj institu- doj:

„Cefa tasko de niaj lingvaj institucioj en la nuna propaganda periodo estas, ne malhelpante la naturan evoluadon de nia vivanta lingvo, konservi la internacian unuecon.“

Gratulo de Membroj de Ia Akademio kaj de Ia Lingva Komitato.

E stim ata sinjoro P ro feso ro , K ara S am ideano kaj P rezidanto,

Pasis 74 jaroj de vivo via laborabunda kaj sindoua, Travivis vi epokon riĉan je progreso de 1’ homaro.

Evoluon ne-imageblan de tekniko kaj scienco Spirito via sekvis,

Okuloj viaj vidis, Oreloj viaj aŭdis

Kaj koron vian vigle travibradis.

La studoj viaj gvidis vin al inalproksimaj regionoj Kaj konatigis vin kun sentoj de fremdlando.

Kaj samkiel Ulfilas, 1’ episkopo de la gotoj, E1 Upsala disportis semon de 1’ Kristana Kredo, Vi mem el ĝi kunprenis ĝermon de I’ Esperantismo.

Fariĝis vi de 1’ Esperanto plej fervora apostolo.

Hodiaŭ je 1’ 75-a datreveno de via naskiĝo miloj da koroj esperantistaj kuii simpatio batas kaj kim dank’ profunda

AL VI

La fervora propagandisto de Esperanto dum pli ol 30 jaroj, La aŭtor’ de verkoj gravaj, rimarkindaj,

La redaktoro kritika, vigla kaj sagaca, De I’ „ftiletoj de Blankbarbulo” saĝa inicianto, La alarmanto de la Esperanto-fortoj kaj

Savanto de la kor-idealo, kiam malhonesto, perfido, trompo ja, La tutan konstruaĵon nian inetis en danĝeron.

Kaj dankoplene la fidelularo Vin, plej fidelan,

Elektis konservanto de I’ trezor’ de nia lingvo.

Ni adiniras vin, neniam Iaciĝantan laboranton, Plej bonan filon de la patrolando,

Ainikon de amikoj eksterlandaj, Zorgeman patron por la blindularo,

Honoras vin, gardanton de la Fundainento!

Ke ankoraŭ longe konservu vi juneco-freŝe La kvalitojn viajn

Kaj al ni la helpon vian ĉiam tre ŝatindan,

Estas la kora deziro de tiuj, kiuj respekte klinas sin Antaŭ vi, la obstina, kuraĝa batalanto,

Kies tuta vivo estis ja nur servo al la idealo.

D-ro H. Arnhold, D-ro E. Backhauser, J. Baghy,

W . B ailey,

M. Bastien, A. Behrendt, P. Bennemann, P. Bianchini, Margaret Blaise, M. Blicher, M. Bobin, Narciso Bofill, H. Boucon,

D-ro Bremon-Masgrau, H. J. Bulthuis,

O. Biinemann, M. Butin,

Montagu C. Butier, G. Cernohvostov, Gabr. Chavet, Prof. P. Christaller, L. Cogen,

A. Couto Fernandez.

D-ro A. Czubrynski, W. E. Collinson, Prof. D-ro Dietterle, F. Diez.

D-ro Dohler,

Prelato A. Dombrovski,

D-ro L. Dreher, Ernesto Dresen, Cikao Fuĵisaŭa, M. Furtado, D-ro A. Ghez, Jaume Grau-Casas, Jos. Grau-Casas, S. Grenkamp-Kornfeld, Prof. Grosjean-Maupin.

W. Harwey, Rud. Hromada, J. R. G. Isbrŭoker, D-ro K. de Kalocsay.

Prof. D-ro Stan. Kamaryt, S. Karolczyk,

P. Kastner, Rob. Kreuz, Ed. Kŭhnl, Stef. La Colla, R. Dufaure de Lajarte, J. Lejzerowicz, D-ro W. Lippmann.

Karl Loy, John Lundgren, J. Mangada-Rosenŭrn, William W. Mann.

Alessandro Mazzoiini, D-ro R. van Melckebeke, Prof. D-ro Bruno Migliori

Ne malpli granda merito de Prof. Cart estas lia porblindula propagatido. Estas li, kiu kiel unua per ĉiuj siaj fortoj klo- podis doni al tiuj malfeliĉuloj iom da ĝojo kaj amo per Esperanto. Senlace kaj sindone li oferas ĉion el si por ili.

Li trovis ankoraŭ tempon por redakti duin dek jaroj (1904—1914) »Esperantan Ligilon« en brajla skribo! Ne estas loko por paroli en tiu ĉi skizeto eĉ iom de- tale pri tiu agado de nia prezidanto.

Prof. Cart estas la plej abunda Esper- anta aŭtoro. Sesdeko da verkoj, bro- ŝuroj, vortaroj aperis sub la plumo de tiu homo! Sesdeko! Kiom facile estas elparoli tiun ciferon! Liaj lernolibroj estas tradukitaj cn multajn lingvojn, liaj sagacaj artikoloj, liaj alegorioj, liaj »Bi- letoj de blankbarbulo« estas represataj en multaj Esperantaj gazetoj. Preskaŭ neeble kompreni, ke tiu homo trovis ankoraŭ tempon por siaj profesiaj devoj, por vivteni sian familion; ke li Iiavis tempon plenumadi dum multaj post- militaj jaroj servistajn servojn en la Aka- demio: multobligadi dum noktoj cirku- lerojn kaj ekspedadi ilin. Kiom da amo oni devas havi por iu ideo, por sin ĵeti kun tia pasio en ĝiajn brakojn!

Prof. Cart estas unu el niaj plej ri- markindaj stilistoj. Lia stilo disting- iĝas per klaro. Per riĉo de figuroj kaj metaforoj, kian ni trovas ĉe neniu alia Esperanta aŭtoro. Lia lingvo estas

Karl Minor,

Paul Nylĉn,

D-ro A. Pitlfk, D-ro Edmond Privat, Edw. C. Reed, Ivy Kellermann-Reed, Prof. D-ro Rohrbach, M. Rollet de 1’ Isle.

C. Rousseau, Jak. Schmid, H. M. Scott,

Prof. D-ro A. Schmidt, L. Sepŭlveda Cuadra, Vilho Setala,

Prof. O. Simon, D-ro A. Stamatiadis, Georges Stroele, Julie Ŝupichova, Achille Tellini, D. Uitterdijk, D-ro J. Underhill, Antonio L. Villanueva, John M. Warden.

Prof. G. Waringhien, Jean Wenger,

Ed. Wiesenfeld, D-ro Leono Zamenhof, Johanna Zschepank.

plena de alegorioj kaj sentencoj. Liaj nmltaj frazoj kaj diroj fariĝis niaj ko- munaj proverboj kaj devizoj.

Venos iam objektiva historiisto, kiu enprofundiĝos en la laborojn de tiu homo. Venos iam poeto, kiu elkantos la pasion de tiu forta individueco, kiu sian tutan longan vivon, sian tutan ne- elĉerpeblan energion oferas sengajne, senprofite, sur la altaro de la ideo de lingvo internacia.

Venos iam kompetenta studonto, kiu montros kaj pruvos liajn grandajn me- ritojn kaj kiu senhezite nomos lin la dua patro de Esperanto. Car estas li, kiu sukcesis per sia sinforgesemo, pet sia plena sindono al Esperanto, per sia roka sinteno, per sia talento, kapablo kaj pasio, — disfrakasi ĉiajn danĝerajn barojn, kiuj nin minacis de la ekstera mondo kaj en la interna tendaro.

Li ĉiam montriĝis homo firma kaj bonanima, kiu neniam uzis aliajn batal- ilojn en la poresperanta batalo ol la lojalon kaj sinceron.

Hodiaŭ ĉiuj devas konfesi, ke la vojo de Cart elektita estas la plej prudenta kaj la sole ĝusta: liberalisma metodo kaj konservatisma tendenco.

Agante ĉiam kiel idealisto, li pensas kiel praktikisto. „La batalo daŭras!

Nia optimismo estu nek aroganta, nek infana, nek blinda. Nin ne timigas la batalo, — pacaj batalantoj ni estas,

tamen batalantoj! . . . Kiel la distanco de unu loko al alia konsistas fakte ne el la nombro de la kilometroj, kiuj apar- tigas ilin, sed el la tempo bezonata por la transiro, same ia aĝo dependas ne de la nombro de 1’ jaroj, sed de Ia spi- riita kaj 'kora vigleco, de la ankoraŭ agema kapablo.

Ois la fina triumfo ni ĉiuj, esperant- istoj, estas kaj restos junaj!“*)

Ni deziras al nia vigla prezidanto, ke li restu inter ni ankoraŭ inultajn, multajn jarojn kaj ke el sub lia plumo aperadu pluaj entuziasmaj sagacoj kaj Fokofirmaj konsiloj.

____ S. Grenkamp-Kornfeld.

2 2 aUniversaIa Kongreso de E sp era n to .

Oxford. 2 - 9 'Aŭgusto 1930

Bulteno N-ro 4.

Adreso por leteroj: Sekretario, 22-a Uni- versala Kongreso de Esperanto, 142 High Holborn, London W. C. 1. Anglujo.

Kongresejo: La Urbdonro de Oxford.

Kotizo: Por ĉiu kongresano senescepte:

20 ŝilingoj britaj (proksimume 20 germanaj ormarkoj, 25 svis. frankoj, 125 franc. frankoj, 12 nederlandaj guldenoj, 5 usonaj dolaroj).

Estas oportune sendi la kotizon per brita ŝtata monbileto por unu funto sterlinga, hav- ebia ĉe bankoj kaj monŝanĝejoj en ĉiuj urboj. Oni sendu la kotizon (per registrita letero) antaŭ la 1-a de julio. P o s t tiu d a t o la k o t i z o e s t o s 30 ŝ i l i n g o j . Aliĝu jam nun kai heipu la laboron de la LKK.

Kotizo por Infanoj: Por infanoj, kiuj ne havas pli ol 15 jarojn, la kotizo estas 5 ŝi- lingoj britaj.

Heip-Kongresanoj: Tiuj, kiuj ne povas ĉe- esti la Kongreson, povas tamen aliĝi kiel help-kongresanoj po 10 ŝilingoj. Ili rioevcs la kongres-insignon kaj dokumentojn post la Kongreso.

Blinduloj: Blinduloi kaj ties gvidantoj ri- cevos kongres-karton senpage, sed iliaj aliĝoj devas esti aprobitaj de s-ro W. P.

Merrick (adreso: Penso, Shepperton, Middle- sex, Anglujo).

Garantia Kapitalo: La LKK zorge penos eviti ian financan deficiton. sed por certigi kontentigan bilancon, ĉi tiu kapitalo estas fondita. Surno jam garantiita: £ 81/10/0.

Donacoj: La LKK volonte ricevos donac- ojn por helpi al plena sukceso de la Kon- greso. Jam ricevita: £ 2/2/6.

Blindula Kaso: La LKK plezure ricevos donacojn por ebligi, ke blinduloj partoprenu la Kongreson. Jam ricevita por tiu celo:

£ 11/1/0.

Fervojrabato: Ciu kongresano rivecos rajtigilon por revenbileto, de iu ajn brita fer- voja stacio aŭ haveno al Oxford, po unu- direkta prezo plus triono. Zorge notu, ke tiu privilegio validos nur de Ia 1-a ĝis I:»

11-a de aŭgusto, kaj nur por reveno al la deira urbo.

Ekspoziciaj Kostunidancoj: Anstataŭ pre- zenti ĉi tiujn dum Ia balo, oni aranĝos apartan vesperon (vidu la provizoran pro- gramon), kiam oni prezentos ilin sur estrado, por ke ĉiu bone vidu. La sekretario plezure ricevos proponojn de kongresanoj, kiuj povos inde prezenti tiajn dancojn, precipe naciajn.

Poŝtkartoj: Poŝtkartoj de Oxford kun teksto en Esperanto nun estas pretaj. Prezo por paiketo enhavanta 12 poŝtkartojn: £ 0/1/2

afrankite. (.

Somera Universitato: ŭenerala temo

„Lingvo kaj Vivo“. Preskaŭ certe prelegos Prof. T. Cart (Parizo), Prof. W. E. Collinson M. A„ Ph. D. (Liverpool), Prof. B. Migliorini (Romo), D-ro K. de Kalocsay (Budapeŝt) kaj s-ro P. Bennemann (Leipzig). Espereble oni povos anonci la ititolojn de la prelegoj en la venonta bulteno.

Loĝmendiloj: Oni esperas dissendi la loĝ-»

mendilojn ĉe la komenco de marto al ĉiu, kiu ĝis tiu tempo jam aniĝis. Tiuj, kiuj poste aniĝos, ricevos ilin kun la provizora membrokarto tuj post ricevo de la aliĝilo.

La LKK ne povas garantii loĝejon por tiuj, kies ioĝmendilon ĝi ne ricevis antaŭ la 1-a de julio.

Diservo: La kongresa Diservo okazos en la Universitata Preĝejo laŭ la permeso de la Episkopo de Oxford. Prediko de pastro D-ro Grahame Bailey, de Londona Universitato.

Insignoj: La LKK jam aprobis modelon de Kongresa insigno, kaj mendis ekzemplerojn por disdonado en la Kongresejo.

Gvidado tra Kolegioj: La LKK aranĝis pri gvidado tra kolegioj kun „La Oxford’a Ra- kontisto", s-ro Bernard Clarke. Li gvidos kongresanojn kaj klarigos la plej interesajn aferojn kontraŭ malgranda pago.

Antaŭ- kaj Post-kongresaj Ekskursoj: La LKK aranĝis antaŭ-kongresan ekskurson (28. julio—1. aŭg.) al Bournemouth kaj In- sulo Wight, kaj post-kongresajn ekskursojn a) al Laga Regiono, b) al Devon kaj c) al Hampshire kaj Insulo Wight. Plenajn de- talojn kaj mendilojn oni dissendos kun la loĝmendiloj.

Remado, naĝado, laŭntcniso ktp.: En Ox- ford troviĝas bonaj Iokoj por tiuj kaj aliaj sportoj. Pluaj detaloj troviĝos en la Kon- gres-libro.

Komitato: Oni elektis s-ron J. T. Holmes

(Konsilanto de BEA), el Welwyn Garden

City, ano de la LKK.

(3)

Generalo Primo de Rivera, kiu kiel diktatoro direktis duni ,pli ol ses jarcj la sorton de Hispanujo kaj nur antaŭ kelkaj semajnoj de- mistis, mortis subite, la 16-an de martO', en hotelo de Parizo, havante la aĝon de 60

jaroj, pro puhn-embolio.

Ni angloj kaj Paneŭropo.)

Sub ĉi tiu titolo aperis en la marta numero de la revuo „Paneuropa“ arti- kolo de eksadmiralo Lord Winston Churchill el kiu ni citas la jenon:

Eĉ se la ekonomiaj ŝancoj sur nia kon- tinento estus malpli grizaj kaj malklaraj, Eŭropo devos pli-malpli frue sin okupi per la sensencaĵo de sia propra orga- nizo. Post dumil jaroj de Kristanismo, post gigantaj progresoj de scienco kaj senduba plidelikatiĝo de sia kulturo kaj moralo, Eŭropo bezonas hodiaŭ pli o) dudek milionojn da soldatoj kaj ekzer- citaj rezervisitoj por ŝirmi la zigzagajn limojn de dudek ses ĵaluzaj, malriĉiĝ- intaj, ne unuecaj ŝtatoj. Neniu povas opinii, ke t,ia stato estas daŭrigebla. Pro tio ne rajtas ĉesi 1a movado celanta la eŭropan solidarecon, antaŭ ol ĝi atingos gravajn kaj eventuale decidigajn ŝanĝ- ojn en la tuta ekzisto, spirita vivo kaĵ ekstera konstruo de Eŭropo . . . Grafo Coudenhove proponas unuigi la fortojn de Eŭropo, kaj oni pripensu nur, kiel po- tenca estus Eŭropo, se ĝi ne estus mal- feliĉe dispartigata.

Unuiĝinta, federaciita aŭ almenaŭ par- te federaciita memkonscia Eŭropo, kun siaj kolonioj reprezentus kompareblan kun nenio organismon. Konsiderante, ke ĉi tiu movado gvidus al fortega aOtiĝo de riĉeco, al konstanta malpliigo de armeoj, al kreskanta garantio kontraŭ eksplodo de novaj militoj, ĝi ne malutilus al aliaj mondpartoj; male ĝi havus avantaĝojn por ĉiu nacio, kies interesoj identiĝas ĝenerale kun la interesoj de la homaro.

La ideo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭ- ropo estas ĝusta. Ciu ĝin celanta paŝo, kiu silentigas la malnovan malamon, la pensadon al suferata subpremo, faciligas komercon kaj trafikon, instigas la naci- ojn flankenlasi armadon, estas per si mem bona, bona por ĝi kaj bona por ĉiuj. Sed estas nepre dezirinde, ke kune

*) „Paneuropa“, Wien I, Hofburg.

La soleno de 1' tago de S-ta Patriko en Londono,

tago de 1’ irlanda naeia sanktulo, estis festata per la tradieia parado de 1' irlanda gvardia regimento en la Turo (Tower); post la parado princino Mario, filino de la angla

reĝa paro, transdonis al la oficiroj trifoliojn kiel simbolojn de la Verda Insulo.

Ĉi tie estas la iasta ripozejo de I’ hispana diktatoro.

La tombo de 1' familio de Rivera en la tombejo San Isidro en Madrido, kie estas enter- igita Primo de Rivera,

kun la klopodo de Eŭropo pro interna unuiĝo efektiviĝu konforme kreskanta solidareco interne de 1’ Brita Imperio kaj samtempe pli profunda alproksimiĝo de angle parolantaj popoloj. Tiam ni povos esti sen zorgemo helpantoj ĉe eŭropaj mizeroj kaj atendi sen envio kaj mal- favoro, ĝis la popoloj de Eŭropo alprok- simiĝos konstante kaj certe al stato dc

ĝenerala bonstato. E. S.

Tra la mondo.

La 19. 3. mortis la konata brita ŝtatisto, Lordo Arthur J. Balfour, eks- ĉefminisitro, gvidinto de la Konservativa Partio, filozofia verkisto kaj bona mu- zikspertulo. Li naskiĝis la 25. 7. 1848 en Skotlando.

— En 's-Gravenhage (= Den Haag, Nederlando) okazas nuntempe Konfe- renco por kodifigo de 1’ internacia juro, partoprenata de ĉ. 200 delegitoj el 44 ŝtatoj. La konferencon aranĝis la Ligo de Nacioj.

- La eŭropaj poŝtadministracioj in- tertraktas nuntempe pri unuecigo de la poŝta funkciado en Eŭropo. Oni projek- tas egaligi la tarifojn cn tuta Eŭropo.

Ekzistas ankaŭ sugesto por kreo de poŝtmarko validonta en ĉiuj landoj de Eŭropo.

— La germana Regna Banko rnalalt- igis la diskonton de 5,5 al 5%.

— Fine de februaro estis en Gerinan- ujo 2 378 000 subvenciataj senlaboruloj.

Pli ol 4% de la tuta loĝantaro (se oni enkalkulas la infanojn) estas senlabora.

En Aŭstrio la procento estas 5. Grand- britujo havas 3,5; Italujo 1,1; Rumanujo 0,8; Hungarujo 0,6; Ceĥoslovakujo 0,5;

Latvujo 0,4% da senlaboruloj. Eavora laborsituacio regas en Francujo kaj Ju- goslavujo, kie senlaboreco preskaŭ ne ekzistas.

— En Tokio oni preparas grandiozan feston pro la finiĝo de la rekonstruo post la granda tertreino antaŭ sep jaroj, La rekonstruo kostis 800 milionojn da jenoj (preskaŭ 400 milionojn da dolaroj).

— Laŭ oficiala statistiko la inunda katastrofo en Francujo, kiu suferigis dekunu departementojn, kaŭzis la mort- on de 206 personoj, detruis 2700 domojn kaj inundis 140 000 hektarojn. La do- maĝon oni taksas je unu miliardo da frankoj.

— Kiel oni nun aŭdas, la konata

„vulpo“ Feng (Fenjusjan) estas liberigita el la „ikaptiteeo“ ĉe Jensiŝan kaj eĉ transprenis la ĉefkomandon super la ri- belula armeo kontraŭ la registaro de Nanking (Cjankajĉek). La nova inter- ĉina milito ŝajnas neevitebla.

— Cento da homoj trovis la morton ĉe brulo de kinematografa teatro en Kirin (Matiĝurio). Krom tio, pli ol cent homoj suferis gravajn brulvundojn.

lslanda Parlamento — de 1000 jaroj.

Nunjare la islanda ,,Althing“, la plej aĝa parlamento de la tnta inoitdo, povas festi tnil- jaran jubileon de ekzistado. Tiu kunveno, kousistanta el 42 nieitibroj, kunsidas en la

bilde inoutrata simpla donio de Rejkjaviko, ĉefurbo de Islando.

Nial leleroj

ella lufa mondo.

Lelero el Japanuio.

Permeso de oreksporto, — La rezultato de la dua universala voĉdono. „Prin- co de Maro”. Japanaj fraŭlinoj al Praha kaj Usono. — La kataklismo de 1923 estas finriparita. Radiodissendo

el Londono kaj Germanujo.

Post 14 jaroj Japatta Registaro per- mesis eksporton dc oro je la 11-a dc januaro 1930. La permeso estis la plej graitda plano de la nuna „Minseito“-reg- istaro, kiu aperis lastan jttlion anstataii

„Seijŭkai“-registaro.

Je la 20-a de januaro oni dissolvis la parlamenton pro malmultmembreco de la registara partio, kaj la 17-a ĝenerala elekto, kiti estas !a dua universala voĉ- dono, okazis je la 20-a de februaro. La rezultato montriĝis tute favore al la reg- istaro, kaj „Minseito“-partio ricevis ccnt novajn deputitojn. l.a nombro estas jena:

Minseito Seijukai Proletaro Neŭtraluloj Aliaj

273 174 5

(+ 100) (— 63) ( - 2) (— 18)

466

Inter 466 parlamentanoj, la nove elektitaj estas 185 kaj la reelektitaj 281.

La plej maljuna estas s-ro Cujoŝi Inukai, prezidanto de la „Seijukai“-partio, kiu estas 76-jara kaj ĉiama membro dc la parlamento.

Princo Nobuhito, ia ..Princo de Maro“, kaj Princino Kikuko de Takamacu, kiuj geedziĝis la 4-an de februaro, forlasos Tokion por vojaĝi al Eŭropo Ia 21-an de aprilo. Ili elŝipiĝos en Marseille la 1-an de junio kaj vizitos Parizon kaj Londonon, poste preskaŭ ĉiuj ceterajn landojn de Eŭropo. Sur revenvojo, ili vizitos Usonon.

F-ino Kinue Hitomi, japatta sportistino mondfama, partoprenos la 3-an Interna- cian Olimpiadon por Virinoj, okazontan en Prago, kim kvar aliaj sportistiiioj.

Kvar japanaj fraŭlinoj, kiuj suferis la grandan- kataklismon je la 1-a de sep- tembro 1923, kaj elektitaj de la Tagĵur- nalo „.)iĵi-Ŝimpp“ vojaĝos al Usono por esprimi koran dankon de la tuta Japan- ujo pro la grandega helpo dotiita je tiu okazo. La rekonstruado de la ruinigita parto jam preskaŭ finiĝis. Je tiu ĉi okazo, ĉiuj japanoj, precipe la suferintoj de la granda mizero, espriinas dankon pro la kortuŝa simpatio montrita al ni en diversaj formoj el ĉiuj landoj de la inondo.

La radio-dissendon, faritan en Lon- dono por japanoj de s-ro Wakacuki, ĉefdelegito al la Londona Konferenco, otii povis aŭskulti tre bone en Japanujo.

Granda sukceso de la radio-disaŭdigo.

Nun estas anoncite, ke iu germana ra- dio-stacio intencas fari interuaciau dis- aiidigon de muziko por eksterlandoj. La anonclingvo de 1a disaŭdigo estu Esper- anto.

Stisumu Aibara, Tokio.

Lelcro ei usono.

Kreskajoj en Mohave-dezerto. Va- riola tero. — Pluvo kaj ncĝo en la de-

zerto. Miraĝoj.

„Kiel aspektas la Usonaj dezertoj?”

Tio estas ofta demando de multaj sant- ideanoj,

Pli ĝenerale oni vidas grandegajn ebenajojn kovritajn de diverskoloraj sablo, ŝtonetoj aŭ eĉ ŝtonoj. Je distancoj de du ĝis tri metroj staras arbetaĵoj 30 ĝis 80 crn altaj. Kelkaj havas sekajn fo- lietojti, aliaj estas kovritaj de dornoj.

Kelkaj aspektas flavaj, aliaj rttĝaj afl brtinaj. Mtiltaj estas grizaj kaj nomiĝas fumaĵarbetaĵoj. Tiuj sekegaj „kresk- aĵoj“, kvankam nnldense starantaj, do- nas al la dezerto ĝian apartan koloron, grizan, bluan, flav.tn, ktp.

Tiel ŝajnas al homo kiu rigardas de

sur la ebena dezerto. Sed kiatn li staras

sur utiu el la multaj rokinontetoj, la tuta

dezerto ŝajnas liavi la variolon. Tiatn

oni pli bone vidas ke la miliono da arb-

etaĵoj staras izolaj. Ciu baraktas por

kapti el la ĉirkaŭa sabla tero kiel eble

plej multaii akvon falintan dum la lasta

pluvo.

(4)

Jes, ankaŭ pluvas en la dezerto; eĉ pluveRas dum la maloftaj uraganoj. Foje eĉ ne&as sur la okcidentaj altaj partoj de la Mohave-dezertego, kie je la alteco de 1500 m ĝi apogas sin kontraŭ la 3000 m alta montegoĉcno, kiu disigas la de- zertegon de la plej fruktodona teritorio de Usono — la ĉirkaŭaĵo de Los Angeles.

Ju pli malalta la dezerto, des malpli ofte pluvas kaj des malpli da kreskaĵoj estas videblaj. Oriente, laŭlonge de la riverego Kolorado, kiu estas preskaŭ marnivela, kaj en la du submarnivelaj valegoj, preskaŭ ncniam pluvas.

En la Morta Valo oni ofte povas vidi kiel la altaj nuboj lasas fali pluvegon, sed la aero super la dezerto estas tiel sekega ke la akvo estas tuj sorbata kaj kaptata de la subaj aerotavoloj, kaj nen- iam ĝi atingas la soifantan teron.

La dezertego Mohavo, 350 km larĝa kaj 700 km longa, estas disigata je mul- taj partoj per longaj altaj sed mallarĝaj montoĉenoj. Inter tiuj troviĝas longegaj ebenaj valoj, 30 ĝis 50 km larĝaj. Car mankas preskaŭ ĉia akvo en la tero, la aero estas sekega kaj mirinde travid- ebla. Ofte rokaj pintoj ŝajnis esti nur kvin km for. Terura trompo! Car nur post veturado de 30 km ni atingis la montarojn. Briletantaj riveroj kaj res- pegulantaj lagoj malaperis antaŭ niaj akuloj kaj montriĝis vidlluzioj.

Tio ne gravis al ni ĉar ni veturis en moderna aŭtomobilo kaj havis sufiĉan akvon. (Ni eĉ ĝojis vidi tiujn vidiluzi- ojn!) Sed imagu kio povis okazi al marŝantaj migrantoj de la pasinta jar- cento! Joseph R. Scherer.

Emmeline PanKhursi - senmortulino.

Antaŭ dudek jaroj Emmeline Pank- hurst vigle estris la anglajn ribelemajn virinojn. Rifuzante obei Ia diktojn de vira registaro, ŝi batalis kontraŭ ĝi per

Monuinento por sinlorlno Pankhurst, estis inaŭgurata en la Victoria-parko de

Londono.

paroladoj, agoj, procesioj. Okaze ŝi troviĝis cn pollca karcero aŭ malliberejo kie ŝi estis torturita per deviga nutrigo.

Cesigante la barakton dum la milito, Ŝi estis inter la virinoj kiuj ricevis voĉdon- rajton cn 1918. En 1927 ŝi mortis.

La 6-an de marto, homamaso kolekt- iĝis ĉirkaŭ la Parlamentejo por vidi la inaŭguron de memorstatuo. Multaj emi- nentuloj kaj kunulinoj ĉeestis la ceremo- nion kiam sinjoro Baldwin, eksĉefmi- nistro, senvualigis la statuon. D-rino Ethel Smythe, bone konata komponist- ino, estris la polican orkestron, kiu ludis Ŝian animincitan ,,MarŜon de la Virinoj"

— tiel ofte ludatan en tre malsimilaj olkazoj — kaj ariojn el verkoj de tri aliaj komponistinoj.

De tie, kie ŝi antaŭe estis forpuŝita kaj arestita, ŝi trankvile rigardas al la Par- lamentejo kies pordo malferiniĝis al vir- inoj pro ŝia kuraĝa persistemo. Apude staras la monumento de la ribelulo Oliver Cromwell, kiu konstraŭstaris ne nur parlamenton sed ankaŭ la reĝon.

Li devis atendi pli ol ducent jarojn por publika rekono sed Ia meritoj de Emme- line Pankhurst ricevis ateston dum la vivo de ŝiaj kunbatalintoj.

Emma L. Osmond.

La l-a Internacia Specimen-Foiro en Afriko

estas inaŭgurita solenmaniere antaŭ nelonge en Tripoliso. La bildo montras la mal- fer.man ceremonion sub la standardoj de la partoprenantaj nacioj.

infeKto, infehtdanĉero Kaj infeKfevito honcerne fuberKuiozon.

De privat-doc. D-ro med. Brinkmann,

direktanta supera kuracisto de la sekcio por internaj malsanoj de la urba mal- sanulejo Glauchau en Saksujo.

(Ci-sekvanta scienca traktaĵo estas prcnata el kajeroj 5-6/1929 de „Mit- teilungen des Vereins zur Bekampfung der Schwindsucht“ — Sciigoj de la unuiĝo por batalo kontraŭ la ftizo — en Chemnitz. Prezidanto: sekr. kon- silanto D-ro D-ro Oertel, Chemnitz, Helenenstr. 26. Jarkotizo 3 rtnk.)

Tial ke kuracistoj eĉ liodiaŭ ankoraŭ demandas okaze de pulmaj malsanoj pri ekzisto de tuberkulozo de gepatroj kaj geavoj, la miskomprena opinio troviĝas inter nefakuloj, kc la tuberkulozo estas heredebla malsano, proksimume tia, kia estas la heredebleco de multfingreco aŭ nokta blindeco (hemeralopio).

Oni povas ne sufiĉe ofte akcenti, ke cn ĉi tiu senco la heredebleco de la tu- hprkulozo ne ekzistas. Oni nur povas konsenti pri h e r e d e b l e c o de certa korpa p r e t e c o (d i s p o n i t e c o) al tuberkulozo.

La tuberkulozo estas t i p e i n f e k t a malsano.

La kaŭzo, ke ĝenerale oni ne sufiĉe scias tion, estas en tio, ke la tuberku- lozo montras sin ne en formo de epide- mioj kaj en akuta formo kun okulfrapaj eksteraj simptomoj kiel 1a ceteraj in- fektaj malsanoj ekz. morbilo, skarlatino aŭ tifo, sed kontraŭe montras sin nur post longdaŭra, sensimptoma antaŭfazo.

La k a ŭ z a n t o n de la tuberkulozo la kuracistoj konas jam de jardekoj. Cii estas la t u b e r k u i b a c i l o , trovita de la granda germana esploristo Robert Koch en la jaro 1882, malgrandega unu- ĉela planta organismo, kiu estas longa I ĝis 3 milionoj da milimetroj. Oni povas vidi ĝin nur per bona mikroskopo post speciala kolorigprocedo.

Kiom stulta kaj malĝentrla do estis tiu viro, pri kiu Sekert antaŭ nelonge ra- kontis, ke tiu viro post averto de la kuracista helpantino kraĉis en la manon kaj diris: „Cu vi vidas en tio bacilojn?

Mi ne!“

Kvankam ĉi tiu plej insida el la mal- amikoj de la lioma sano estas neimag- ebie malgranda, tamen la kuracistoj konas jam kelkajn r a s o j n de ĉi tiu bacilo. Ni konas la mambestan, la bird- aran (ĉe kokoj, papagoj ktp.) kaj la tu- berkulan bacilon de la malvarmsangaj bestoj (ĉe ranoj, testudoj, angvisoj, fiŝ- oj). La lasta raso ne estas danĝera por la liomoj, la birdara bacilo (typus gallinaceus) malmulte danĝera.

NovaJ francaj moneroj de dudek frankoj ef arĝento estas nun stampataj, por baldaŭ eniri la ĝeneralan trafikon.

Rilate al la m a m b e s t a b a c i l o oni diferencigas du s p e c o j n : La unua estas tiu, kiun ni trovas en la homo (typus huinanus). La dua estas tiu, kiu kaŭzas en la bovoj 1a tiom dan- ĝeran tiel nomatan „perlmalsanon“

(typus bovinus). Ambaŭ specoj infektas la hornon. La „typus humanus** estas absoiute infekta, la „typus bovinus** in- fektas speciale la homon en la periodo de suĉinfano.

Do ni povas diri: Ekzistas nur du f o n t o j , kiuj liveras tuberkulajn bacrl- ojn, danĝerajn por la homo: 1. La tuber- kuloza, bacilojn eltusanta horno kaj 2. la

„perlmalsana“ (tuberkuloza) bovo.

Unue la dua fonto devas esti pritrakt- ata, ĉar ĝi estas pli malmulte ampleksa kaj ŝtopebla. La baciloj el la bovrno venas en la homon per la I a k t o . Ko- inence oni troigis iomete — kio okazis ne nur unufoje en la historio de la me- dicino — ĉi tiun danĝeron. Poste dum kelke da tempo oni opiniis ĝin ne sufiĉe grava. Nuntempe oni plimulte pri- atentas ĝin. Usono modele agas per malpedanta batalado kontraŭ la bov- intuberkulozo. En danĝero estas, kiel jam dirite, la suĉinfano. Ce la plen- kreskinto la infekto per la ,typus bov- inus‘ estiĝas nur malofte laŭ niaj ĝis- nunaj konoj.

La p r o f i I a k t a j r i m e d o j kon- traŭ infekto de la suĉinfano estas tre simplaj: Antaŭ ĉio donu ĉiu patrino al sia infano la mamon. En kelkaj kazoj oni devas havi paciencon kaj devas pcni, ĝis la mamnutrado de la infano funkcias. Nur en la plej maloftaj kazoj la patrina manio estas tute senlakta aŭ kuracistaj skrupuloj ne permesas la mamnutradon. Ci-kaze oni provu ansta- taŭon per mamnutristino, sed nur per kuraciste kontrolata. Se la infano povas havi eĉ nur kelkajn monatojn aŭ se- majnojn virinan lakton, tio estas plen- grava por la plua vivado.

Se neniu ebleco pri virina lakto ek- zistas, tiam oni minimume donu t. n.

speciallakton. Tio estas lakto, kiu ja kostas 10—15 pfenigojn pli ol alia, sed kiu estas plejeble steriligita kaj devenas el staloj, veterinare (bestkuraciste) kon- trolataj. Tia „pasteŭrizita“ lakto (varin- egigita dum duona horo ĉe 63 gradoj C) ne plu estu kuirata. Per la kuirado la lakto ja perdas la nepre necesajn kom- plementmateriojn (vitaminojn), kiuj es-

tas ĝuste nemaihaveblaj por la prospero de Ia suĉinfano. Nur tiukaze, ke oni tute ne povas havigi al si tian special- lakton, oni kontentiĝu per alia, sed oni ne forgesu la kuiradon. La vitaminojn, kiuj perdiĝas per tio, oni anstataŭu per aldono de malgranda kulero da spinaca aŭ karota suko al la trinkeble malvarm- igita lakto. Kvankam la danĝero de in- fektiĝinta lakto estas multe pli mal- granda por la plenkreskinta homo, estus riske, ne atenti la menciitajn singardajn antaŭzorgojn. Oni ankaŭ ne forgesu, ke krome ĉiuj produktaĵoj el malsaniga lakto, ekz. blanka fromaĝo, butero ktp.

povas esti infektiĝintaj.

Nekompareble pii granda estas la d a n ĝ e r o de i n f e k t o per tuber- kulaj baciloj de „typus humanus**.

Eĉ tiam, kiam la baciloj estas transig- itaj de la patro aŭ de la patrino per la viraj aŭ virinaj ĝermoĉeioj, temas pri infekto kaj ne — kion la nefakulo eble opinias — pri lieredo (atavismo). Teorie oni povas jesi la eblecon de tia „ĝer- ma heredigo“, sed praktike ĝi ne estas pensebla.

Iomete pli granda estas la ebleco pri transiĝo el tuberkuloza patrino al em- bria infano, nome per trairo de tuber- kulaj baciloj tra la densega angiaro de la placento (placenta infekto). Ni scias, ke Ia baciloj en kelkaj kazoj cirkulas en la sango de malsanulo. Ci tiu eblaĵo ĉiam denove pledata de sciencisto Baumgarten, do ekzistas. Sed praktike ĝi ne havas konsiderindan gravecon. La infekto post la naskiĝo estas sendube pli grava ol tiu en la patrina ventro (intra- utera), kaj oni povas tute preterlasi la lastan.

F o n t o de la i n f e k t o ĉiam estas Ia homo, bacilojn eliganta. Tuberkulajn bacilojn kompreneble povas enliavi ĉiuj korpaj ekskrementoj kiel fekaĵo kaj urino. Senatenta manipulo per ili do estas infektodanĝera. La sama validas kompreneble ankaŭ rilate al la elfluaĵo (sekreciajo) de fistulaj tuberkolozaj

glandoj. (Daŭrigota.)

Lordo Balfour t.

Unu el la plej elstaraj ŝtatviroj, kiujn pro- duktis Britujo en la lasta tempo, Lordo Balfour, mortis la 19-an de marto, havante la aĝon de 81 jaroj. Li estis longjara gvid- anto de Ia konservativa partio, ĉefininistro de 1902—1905, unua lotdo-admiralo de 1915—1916 kaj ministro de 1’ ekstero de

1916—1919.

$ercof.

La aĝo.

„Kiorn da jaroj havas, verdire, Sunjo Saks?“

„Atendu: antaŭ du jaroj ŝi havis trideknaŭ, pasintan jaron ŝi rakontis, ke Ŝi estas tridek- ok-jara, do, supozeble ŝi havas nun tridek- sep.“

La ĵaluzulino.

„Cu vi ne rimarkis, atestanto, ke la sin- jorino sidinta en la koncerna vespero ĉe la apuda tablo, odoris forte laŭ siringo?"

„Ne, mia edzino estis kun mi; tial mi ne kuraĝis ekfJari.**

Postskribajo.

Edzo: „Kion vi legas?“

Edzino: „Leteron de la patrino."

Edzo: „Cu ĝi enhavas ion gravan?"

Edzino: „Mi ne scias, mi ankoraŭ ne legis la postskribaĵon."

Ebrieco.

„Diru, sinjoro kelnero, ĉu mi estis tre ebria hieraŭ?“

„Ho jes, tion oni povas malkaŝe aserti!**

„Cu mi ankaŭ pagis mian fakturon?"

„Ne, tiom ebria vi ne estis!“

(5)

^omcino clc$ri(&ftiCLAwe,ll-ofdadulo e l la a n ^ lo . deltl.jctmpjon

14

La tuta situacio cerbumigis Cara’n. Ŝi nur povis konkludi ke Sophie subite konsciiĝis pri tio kion ŝi faris en la hieraŭa tago, kaj la tiino pri la sekvoj de ŝia ago igis ŝin dumtempe perdi la mensan ekvilibron.

Eble ĝuste nun ŝi mortis de sia propra mano, trov- inte iun ilon por neniigi sian vivon.

Cara sentis la bezonon agi; sed, antaŭ ol ŝipovos klare petisi aŭ agi, ŝi devas manĝi. Ŝi ree estigis fajron en la fajrujo kaj preparis por si tason da ĉoko- lado kun lakto. La varrna trinkaĵo donis al ŝi novan energion. Ŝi povis aŭdi la laboristojn en la ejo. Post unu horo komenciĝos la vendado, kaj ia domo, kiun ŝi nomis »hejmo«, ne plu konos ŝin.

La dubo pri 1a restado de Sophie preskaŭ frenez- igis ŝin. Se ŝi mortis, ne estas necese pruvi alibion.

Cara en sia nuna htimoro ne sciis, ĉu esti kontenta aŭ malkontenta. La deziro vidi Julian’on Firth re- fortiĝis ĉe ŝi; sed ŝi malŝatis la trompon kiu fariĝos necesa. Ŝia hieraŭa ago montriĝis al ŝi kiel komedio aranĝita de la destino, — ŝerco, kiun ŝi povus kon- sideri interludo de rido kaj romatto. Sed ŝerci kun la aŭstraliano, laŭ ŝia propra volo, kaj uzi lin kiel senkulpan perulon, por maiebligi al la leĝo sekvi sian vojon pro la murdo de Peter Mosclta, estis alia afero.

Ekzistis nur unu preteksto, kaj tio estus por ŝirmi la virinon, kiu fidis la kompaton de Cara kaj kies vivon minacis danĝero.

Dum tiuj pensoj turinentis Cara’n, ŝi rapide kun- metis la lastajn malmultajn objektojn, kiujn ŝi deziris preni kun si. Ŝi eltiris la ujon, kiun ŝi trovis sub la kuseno de Sophie, kaj malfermis ĝin. Enestis tre malmulte, kio iom valoris, laŭ ŝia rapida traserĉo, escepte de du oficialaj dokumentoj kiuj, kredeble, estis ŝia edziniĝatesto kaj ŝia pasporto. Ceestis an- kaŭ bileto por la stacidoma deponejo, evidente por la kesto, pri kiu parolis la domestrino de Sophie Ka- renska kaj pri kiu ŝi devos baldaŭ zorgi. Ŝiaj fingroj tuŝis ion, kio divenigis juvelon. Siaj okuloj pleniĝis de larmoj, dum ŝi sentis ke estas la edzina ringo de Sophie. Senpense ŝi metis ĝin sur sian propran fing- ron. Gi restis tie kvazaŭ farita por ŝi.

La pordsonorilo tintis ordone. Ŝi apenaŭ havis 'la tempon por remeti Ia paperaĵojn, kiam alproksimiĝis paŝoj. Si malfermis la pordon, responde al frapo.

Estis la aŭkciisto mem, ruĝvizaĝa kaj ridetanta.

„Mi jus intencis diri al vi, fraŭlino, ke tie ĉi Ja aferoj nun estos por vi ne tre agrablaj. Malsupre du sinjoroj atendas vin kun afltomobilo, do yi ne be- zonas malkvietiĝi. Cu vi havas viajn posedaĵojn?

Bone, kaj dankon, ĉar vi restadis ĉi tie. Permesu ke mi malsuprenportu viajn valizojn, dum vi surmetos la ĉapelon!”

La bonhumora aŭkciisto ne iasis al Cara tenipon fari demandojn pri la vizitantoj. Sendube, li mem ne sciis sed konkludis ke, ĉar ŝi estas preta por for- vojaĝi, ŝiaj amikoj akompanos ŝin. Ŝia koro pli forte batis, dum ŝi malsupreniris 1a ŝtuparon. Cu eble la leĝo jam ekflaris Sophie’on kaj serĉas ŝin ĉe Paking- ton Street?

Sed estis Julian Firth, kiu staris ekster la aŭto- .tnobilo, akompanata de viro, kiu estis al ŝi nekonata sed kiu rigardadis ŝin kun multe da scivoJo kaj inte- reso. Jttlian, ne sciante, ĉu Cara scias pri la murdo de Peter Moscha, hezitis ekparoli a' ŝi, kvankam la

malhelaj rondoj sub ŝiaj okuloj kaj Ja paleco de ŝiaj vangoj pruvis al li ke io okazis depost hieraŭ, kio ŝanĝis ŝin. Sed sinjoro Smith ne havis tiajn skrupul- ojn, kvankam li mallaŭtigis]/,a voĉon, dum li parolis.

Li sin turnis subite al Julian. „Mi petas vin prezenti min al tiu sinjorino.”

Julian, ordinare la plej bonmaniera viro, sentis obstinan emon por rifuzi; sed !i sciis, ke li ne rajtas elekti. Lia voĉo ŝajnis iom maldolĉa kaj abrupta, kiam li diris la konvenajn vortojn. „Sinjoro Smith, mia edzino.” Tiam, sin turnante al Cara: „Sinjoro Smith klarigos, kion Ii deziras diri al vi. Vi kom- prenu ke Ji ne perm esas al mi vidi vin sola.“

„Mi ne komprenas, kion li povas ltavi por diri al mi.“ Cara penis plejeble kontroli sian voĉon.

„Ni eniru la aŭtomobilon, se plaĉas al vi!“ diris la detektivo, kaj senceremonie Ji enirigis Cara’n en la kovritan, bone remburitan veturilon. Li eniris an- taŭ Julian kaj eksidis inter la du, jam instruinte la ŝoforon. Tiam li sin turnis al Cara. „Vi komprenos, sinjorino, ke mi ne povas permesi iun ajn interparol- adon kun via edzo, ĝis oni estos demandinta vin pri via restado kaj farado hieraŭ posttagmeze.”

„Vere,“ diris Cara per indigna voĉo. „Tio certe estas tute nenecesa impertinenteco de via parto, sin- joro Smith. Mi ne scias, kial mi estus respondeca al vi pri miaj agoj. Se sinjoro Firth ne estus atestinta vin, kredu al mi, ke mi akre indignus pri ĉi tio! Hie- raŭ posttagmeze! Sinjoro Firth estus povinta mem diri tion al vi.“

Julian ekridis malgaje. „Sajnas ke mia nepruvita vorto estas senutila. Feliĉe, sinjoro Grant povos atesti la simplan fakton, ke ni pasigis la pridiritan tempon en lia oficejo.**

„Ankaŭ Roberto," diris Cara kun rideto.

Jtilian sin turnis al Smitli. „Kion mi rakontis al v i? “ li diris.

„Tio ne estas plu en miaj manoj,“ diris la sagaca ltomo. „La estro sin okupas nun pri la afero.“

„Mi supozas, ke mi rajtas scii la kialon de tiu iom neatendita agmaniero, sinjoro Smith?" demandis Cara kuri digno, kiun Julian mense aprobis.

„Ne gravas ke mi tion diru al vi; tio rilatas al la niorto de Peter Moscha, pri kitt vi eble jam aŭdis?”

La parolo de Smith estis ege mokema.

Atnbaŭ viroj rigardis ŝian vizaĝon. Smith, eble, atendante tie vidi kulpecon; Julian, se ne kun miro, almenaŭ kun kortuŝa malĝojo. Sed estis nenio tia en la brilaj okuloj, kiuj leviĝis por renkonti la akran ri- gardon de la detektivo. Malĝojo ĉeestis kaj afliktiĝo, sed tio ne estis la rigardo de murdintino nek tiu de korrompita virino. Julian sentis ke lin trapŭsas tre- nto de retrankviliĝo. Li estis timinta la rezulton de la novaĵo ĉe tiu virino, kies destino ŝajnis esti kun- ligita kun la lia.

„Mi ntir povos diri al via estro, sittjoro Smith,” ŝi diris trankvile, „ke la novaĵo pri la morto de Peter Moscha estis tiel granda ŝoko por mi kiel por la resto de la komunumo.”

„Estas via afero nur pruvi tion, sinjorino,” diris sinjoro Smith, „kaj vi forlasos la oficejon kiel libera virino."

XIII.

„Cu vi ltavas la dokumentojn pretaj, W ilkins?“

ordone ekparolis la estro de »Scotland Yard« (detek- tivejo) al sia sekretario. Li estis altkreska, malgrasa, okulvitrumita persono, kun maldika, akcipitra vizaĝo.

„Smith telefonis al mi, kaj mi atendas lin ĉiumomente.**

„ĉio estas orda, sinjoro,” respondis Wilkins. „Mi havigis al mi la priskribon de 1’ sinjorino dc la pas- portoficejo kaj kopiis ĝin. Jen ankaŭ la intervjuo kun la primadono de la opera kompanio, kies atesto pri la okazo en la teatro direktis la suspekton al la rusa virino. Mi ankaŭ havas Ja leterojn de Sophie Karen- ska al Moscha, per kiuj ŝi petas renkonton kaj donas poŝtrestantan adreson. Mi telefonis al sinjoro Grant de la firmo Whitlock, kaj li promesis esti ĉi tie antaŭ Ia horfino, ktin la oficeja knabo.“

„Do, ĉio,“ respondis la estro je tiu pruvo de ag- emo. „Ha, jen la aŭtomobilo! Mi volas paroli sin- jorinon Firth solc. Vi atendigu !a aliajn dum mallonga tempo.“

Kiam oni inforntis Cara’n pri la dectdo de 1’ de- tektivestro, ŝi iom paliĝis kaj ekrigardis Julian’on helpserĉe. Lia rigardo, simpatia kaj komprenplena, kvietigis ŝin strangamaniere. „Estas nenio,” li diris,

„vi nur diru al li la veron.”

Nur la veron! Ne estis tiel simpla afero kiel Ju- lian itnagis. La okazaĵoj tiel rapide unu post alia ĵet- iĝis sur Cara’n dum la lastaj dudek-kvar horoj, ke ŝi preskaŭ ekdubis pri sia propra identeco. Sed la nuna afero urĝis. Si devis koncentriĝi sur la du faktoj: la vivo kaj libereco de alia virino estis niinacataj kaj, hazarde, ŝi povis ltavigi nerefuteblan alibion por So- phie Karenska. La etika flanko de la afero momente tute ne maltrankviligis Cara’n, nek la logikaj konse- kvencoj de ŝia ago, anstataŭi la edzinon de Julian Firtli. Ŝia iiia instinkto de kompato kaj la deziro ŝirtni frathomon subigis momente ĉiujn aliajn konsi- derojn.

La detektivestro observis ŝian eniron per nediven- eblaj okuloj. Ega studanto de homa naturo, li jam lernis multon dedukti el la konduto de tiuj, pri kiuj li ltavis kialon interesiĝi. Ne trompus lin okuloj, kiuj kapablus per rekta rigardo renkontJ la akuzanton. Li formis sian juĝon per pli sagacaj metodoj, laŭ la mov- iĝo de 1’ tnanoj, la rigideco de I’ ttiuskoloj, la nuanc- iĝo de 1’ voĉo. Sed neniam li trorapide faris kon- kludojn. Oni devus pruvi faktojn, antaŭ ol li akceptus ilin. Cara sentis ke ŝi estas ne ĉe nura oficialulo, sed ĉe liomo, kaj atendis la rezulton kun pli da kvieto.

(Daŭrigota.)

Vizlto en Irenezulejo.

„Kial la lioinoj ĉiuj kuŝas sub la litoj?"

„Ili estas riparantaj. Jen, ĉi tie, troviĝas ia aŭtoinobiJ- ntalsanuloj."

LA KISO.

5 Originalo de Kenelin Robinson.

Ciu bonege amuziĝas. Eliras unue viro, poste vir- ino; la junuloj atendas, esperplene, la pli aĝaj bonvole ridetas. Ha, kiam junaj ankaŭ ili . . .

Hodson ĉion rigardis, kvazaŭ el alia mondo, kiel li efektive sentis sin. Kion li havas komune kun tiuj normalecaj gejunuloj, li, librofrenezulo? Subite li ri- markis flustradon de sia amiko al tiu, nun ekster la pordo. Sendube oni trompas, informante pri la nomo donita al iu interna amato.

Oni kriis „naŭ“. Ciu rigardo turniĝis gajmoke al li. Cu, ĉu li ricevis numeron? Supozeble je ĉiu fojo li ricevis, sed ne atentis. Kaj nun ĉiu puŝas, gestas al li. Kvazaŭ en vizio li vidis mokan rigardon de 1’

amiko, aŭdis ties „Bonsorton!“

Ekster la pordo, li serĉis en la mallumo la elkriint- inon. Estis Fraŭlino Hoskins. Hodson hezitis mo- menton, rigardis ŝin scivoleme. ..Kuraĝaĉu provi, kaj . . diris ŝiaj okuloj, fajrerantaj de moketno. Diris tion ŝiaj lipoj, nun. Hodson hezitis momenton plu, aŭdis el tra la pordo la ridon de 1’ amiko, kaj etendis la brakojn kapteme al la virino.

Kontraŭstare ŝi antaŭmetis siajn, la brakoj inter- plektiĝis, lukto komenciĝis. Kun mensa bildo de la konvena, amikina kiso, kiun ricevus iu ajn el la aliaj junuloj, li premis ŝin sovaĝe al si, trovante ŝin forta, tamen sciante sin pli forta; ŝia piedo trafis la vestpend- irlo n , ili falis, siajn lipojn li premegis en la mallumo al ŝia vizaĝo, per sia nazo trafis ŝian, trovis la lipojn, kontuzis siajn kontraŭ ilin . . .

Striis la mallumon la brilo el Ja ĉambro; oni mal-

ferinis la pordon, kaj ŝerckriis: „Hola, ĉu pli multan tempon vi bezonos?

Hodson iĝis konscia, torturate konscia, poste dattke konscia, ke malantaŭ li troviĝas '!a stratpordo. Ne- cesis tuta sekundo por stariĝi, plua por trafi la anson.

En tia kvartalo estas senhomaj la s tratoj post la dekunua de 1’ vespero, kaj kureganta figuro, kiu post turno de unu-du anguloj komencis marŝi kun intenc- ema senĝeno, estis de neniu riinarkata.

III.

Insulis en la bluo de 1’ ĉielo eĉ ne unu nubo. Laca, sed plaĉe tia, la ĉefredaktoro de „La Literatura Re- vuo“ atingis la vilaĝon Sherbourne St. Joltn, en la graflando Hampshire.

Liaj piedoj povus esti pli lacaj, kaj post pripcnso Ji trovis, ke li efektive ne tre laca estas. Malbone.

Tio forprenas ĉian romantikecon. Dum marŝado, tian tipan anglan vilaĝon trafi, sen laceco — estas ia arta malakordo en tio, ofendanta lian sentemon. Tamen, sincere li povas diri, 'ke li soifas. La etan preĝejon, do, li preterlasos — post la tetnanĝo restos ankoraŭ tempo, ĉeesti la vesperan diservon. Bonega artikolo por la gazeto — paca sankta atniosfero, kamparanaj adorantoj, verdega herbo de 1’ tombejo, jen oni sentas la veran apudeston de Dio, arĝenta voĉo de 1’ predik- anto, penso pri multaj generacioj adorintaj en sama loko — oni povus bone rilatigi ĉion en etudo pri iu prikampara poeto.

En nuna momento necesas teo. Dimanĉe posttag- meze estis, kaj la vilaĝo aspektis dormanta, eĉ m orta;

ĝiaj vojetoj estis senvivaj, krom unu hundo, kiu ri- gardis la viron kiel trudeman fremdulon.

Konscia ke tia li estas, Hodson uur kun iometa timo kuraĝis provi la solan eblan lokon; oni ne permesas vendi aJkoholaĵojtt antaŭ la vespero, tamen multaj vilaĝaj bierejoj vendas teon laŭpete al trapasantaj vojaĝantoj. Li eniris, vagis tra la ĉambroj, sed hotnon ne trafis, ĝis per bastonfrapado sur la plankon Ji fine vekis la posedantinon. Teon? Certe, la estrino de

„La Cigno” tre volonte konsentis fari. Eble li bon- volos atendi en la sida ĉatnbro? La redaktoro bon- volis.

Lasite sola en la ĉambro li kontcnte sin streĉis. Nu, estis bone! Dum kelkaj tagoj forlasi Londonon, la polvon kaj la bruon, la tro intimajn hotnrilatojn, kon- takti kun la naturo kaj ĝia sittipla alkora mesaĝo — jen bonega artikolo — sed diablo! Kial li devas ĉiatn iun ajn travivaĵon rigardi kiel verkisto. Li tneinoris, ke eĉ — sed jen la teo, kun afablaj vortoj pri la vetero, kaj dimanĉa gazeto.

Trovante sin sola denove, Hodson tuj prenis la ga- zeton kaj legis, lipojn ĉe la taso. Li ĉiam avidis pri novaĵoj de la mondo, kaj volontc diskutis senprepare jen la ekonomian situacion de Meksiko, jen la mo- dernan literaturan guston de Francujo. Ne legi la jur- nalojn, tio estas al li kiel Ia manko de tabako al futn- anto.

Hodiaŭ li malmulton trovis intercsa inter la novaĵoj.

Torturoj en Palestino, nu, jes, tion oni atendu, proceso en Parizo, ja interese, ke en Francujo la juĝistoj rajtas fari tiajn demandojn, ekz. „Kial vi mortigis ŝin?“. Ar- tikolo pri la kainparaj preĝejoj; emocia rubaĵo, pri verdega herbo de 1’ tombejo, arĝenla voĉo de 1’ pastro, kiel oni sentas vere . . . kun malŝata grimaco li ĉesis legi. Ciam naŭzetis lin la emociesprimoj de aliaj.

(Daŭrigota.)

Cytaty

Powiązane dokumenty

La tempo de feitdalismo en Eŭropo estas pasinta.. Cii komencas unuiĝi por

Kaj tute proksime de tiuj klasikaj atest- aĵoj de multcentjara arta volo ekzistas angula muraraĉo de mezepokaj stratoj, kiu memorigas pri Nurnbergo, kontraŭe

ado. Seppik fariĝis granda suk- ceso. Nun funkcias kvin kursoj kaj hodiaŭ vespere komenciĝos la sesa. estos okupita kaj eĉ ne tia Esperanto-entuziasmulo kiel li

„Cu dua lingvo povas esti farata pli-maltpli universala? Ekzistas la instinkta sentado, ke la latina jam ne povas esti revivigita kiel parolata lingvo. Gi servas

La seninterrompa produktado en Sovet- UnJo diferencas tre konsiderinde de tiuj ri- medoj de laborraciigo, kiuj proksimume sam- cele estas faritaj en aliaj

Li promesis, ke li certe instigos la Vegeteran Mondligon, nepre akcepti Esperanton kiel kongres- lingvon, ĉar li nun estas tute konvinkita, ke nia Esperanto

Kelkaj prezoj atingitaj de afltografaj leteroj estas interesaj. Tre malnovaj latinaj libroj, le- teroj de tnodernaj verkistoj Galsworthy kaj Wells, dokumetitoj

kaieroj ĝis nun nete skribitaj. Kvankam ĝi estas nur ekstrakto el la verko, repre- zentanta eble unu dekduonou de la tuto, ĝi frapas per sia preskaŭ-kompleta