• Nie Znaleziono Wyników

Heroldo de Esperanto : neŭtrale organo la Esperanto-modavo. Jarkolekto 11 (1930), nr 12=560 (21 marto)

N/A
N/A
Protected

Academic year: 2021

Share "Heroldo de Esperanto : neŭtrale organo la Esperanto-modavo. Jarkolekto 11 (1930), nr 12=560 (21 marto)"

Copied!
8
0
0

Pełen tekst

(1)

Sendependa organo de la Esperanlo-movado / Semafna / Inlernacia / Unlversala

Admlnlstraclo: K6In a. Rh. (Kolonjo). BrŭsseJer Strasse 94, Germanujo.

Redakclo: Cefredaiktoro: Teo Jung; resp. redaktoro: Joseph Berger;

anonca redaktoro: Michael Wieland. La redakclo ne resendas manu- akriptojn aŭ fotografajojn; retenu por vl koplonl Telefono: 5 68 93.

SublakoJ: Llbrejo kaj Presejo. Skribante al nl, uzu por ĉiu fako (administracio, redakcio, librejo kaj presejo) apartajn foliojn! — Prezo de Abono (nur antaŭpage): 15 germ. rmk.; mendita per la poŝto aŭ rekte ĉe la eldonejo: 12 germ. rmk. Onl povas pagi kvaronjare.

Dekunua Jarkoleklo

N -rol2 (560)

21 marfo 1930

(8-paĝa)

Prezo de Anoncoj: po unucentimetra kolonero (62 mm larĝa) 1.20 rmk.

Anoncetoj (nur antaŭpage) kostas po vorto aŭ mallongigo 0.05 rmk., minimume 1.— rmk. Rabato: 3X enpreso 10%, 5X 15%, 10X 20%.

Poŝtaj ĉekkontoj: (ĉiuj niaj kontoj funkcias sub la firmo „Heroldo de Esperanto. K61n, Germanlando1*): Bruxelles 204.404; Budapest 59.379;

Kŭbenhavn 49.62; Kŭln 1117.76; Milano 3/954; Praha 781.93; St. Gallen IX/4602; StockJiolm 41.80; Warszawa 191.094; Wien D 62.473;

Zagreb 408.14; Zeist 130.630. Banka konto: Deutsche Bank.

Ni Komencas sukcesf, scd nia laboro krcskegls.

A1 ĉiuj niaj legantoj kaj amikoj, precipe al la Neaktivaj Pirmanoj kaj al la abonintoj de Verda Stelo!

En la lastaj kvar monatoj, sed pre- cipe depost novjaro, nia entrepreno komencas grandetmezure evoluiĝi. La jaro 1928 alportis al ni, kiel multaj el niaj amikoj jam scias, deficiton de ĉ.

4000 rmk„ kaj per simila deficito fin- iĝis ankaŭ la pasinta jaro. Tamen, jam en 1929, ni sŭkcesis plialtigi nian spe- zon je ĉ. 35%, kompare kun Ja spezo de nia Esperanto-Fako en la pasintaj jaroj (en Horrem); la librospezo pli- altiĝis eĉ je pli ol 40% en 1929, kom- pare kun la librospezo en 1928. Sed la e 1 spezoj estis eĉ pli grandaj.

La nuna jaro 1930 komenciĝis por nia entrepreno tre favore. Nia librospezo dum januaro nunjara estis proksimume tiom kiom dum la tri unuaj monatoj de la pasinta jaro kune. Dum februaro nunjara la librospezo estis la triobla de pasintjara februaro. Grandparte tion kaŭzis la bonega vendado de la mond- fama libro deRem arque: „En okcidento nenio nova“ ; sed ankaŭ niaj aliaj el- donaĵoj vendiĝas pli kaj pli bone. Por marto ni atendas same ĝojigan rezult- aton, pro eldono de la libro por la Es- peranto-kurso el Radio Langenberg.

Ankaŭ nia presejo posedas kontentigajn mendojn jam ĝis pasko. Nur Heroldo progresas malrapide; tamen ĝi pro- gresas. Sed precipe pro Ja bona evo- luiĝo de la Libreja kaj Preseja fakoj, la nuna jaro certe ne plti alportos defi- eiton. Alivorte: post dekjara persist- ado tra plej variaj cirkonstancoj kaj malfacilaĵoj ni fine nun komencas suk- cesi ankaŭ finance.

Sed, estas kompreneble, ke samme- zure kun la evoluiĝanta spezo ankaŭ kreskas nia 'laboro. Ni povas diri ke, en la lastaj kvar monatoj, ni ne laboris sed laboregis, precipe en la adminl- strejo-ekspedejo. Kaj se, kio povas facile okazi en la enibaraso de tiom da laboro, unu aŭ alia el niaj klicntoj eble, foje, ne estis tiel rapide kaj tiel atente servata, kiel li kutimis ĉe ni kaj .kiel ni mem deziras, — aŭ se okazis iaspeca eraro niaflanke, bonvolu nin pardoni!

Volonte ni estas pretaj, laŭ nia povo kompensi vin, se — per nia kulpo — vi eble havis malutilon. Sed en la am- pleksa laboro — tiom da laboro kiom vi 'apenaŭ povas imagi por nia mal- granda stabo da Heroldistoj — ni pres- kaŭ ne retrovis nin mem.

P ro tio ni ankaŭ devis prokrasti kel- kajn laborojn kiuj, verdire, jam devus estifaritaj. Ekzemple, Ja bilanco send- ota al niaj Neaktivaj Firmanoj. Tuj, kiam tio estos ebla, ni sendos ĝin kun Ja necesaj klarigoj.

Same ni devis prokrasti la inform- adon de la abonintoj de Verda Stelo.

Eble tio estos favora. Car antaŭ tri- kvar semajnoj ni preskaŭ jam decidis ne plu eldoni tiun revuon esperantistan.

Intertempe alvenis pliaj abonoj kaj, 'kvankam Ja nombro ankoraŭ ne sufiĉas, ni nun liavas la esperon ke finfine ta- men Verda Stelo povos plu aperi. Do, ni petas ankoraŭ kelksemajnan paci- encon.

Pro la sama kaŭzo (troa laboro) ni ankoraŭ ne aJ ĉiuj koncernataj gazetoj esperantistaj povis sendi la recenz- ekzemplerojn de niaj lastatempe eldon- itaj verkoj. Ni esperas fari tion post kelkaj tagoj.

Karaj gesamideanoj! Ne imagu nian entreprenon granda fabriko kun kelk- dekoj aŭ eĉ centoj da lielpantoj! Ni estas nur eta stabo de dek laborantoj, inkluzive la ĉefredaktoro, kaj ni povas nur fari nian devon, ĝis la pJej alta grado de ebleco; sed finfine ni estas nur homoj. Indulgu nin! Pardonu nin!

De nun ni estos tamen iom pli liberaj.

Niaj ĉefaj laboroj estas faritaj. Ankoraŭ

iom da pacienco, ni petas, poste ĉio estos kontentigataj!

Printempo ŝutis sur la montherbejojn la floroju de I’ monta krokuso.

L a v i o l o .

Originale verkis Gala Pctrova.

EI la tero iruprlnteinpc elrigardls ct-folio, pretcrflugis tiutcinpe kaj ĝln kisls sunradio.

Pcnsiga nombro.

En n-ro 7 (555) de 14.2. ni publikigis sub tiu ĉi titolo artikolon de M. Dem- binski. Tiu artikolo elvokis eĥojn de diversaj flankoj. Ĉi-sekvante ni publik- igos tri artikolojn pri la sama teino.

Sed ni ripetas, kion ni jam diris okaze de la publikigo de supre citita artikolo (en n-ro 7) ke, laŭ nia opinio, la nombro kolektita de Prof. Dietterle estas tanien konsiderinde alta. Cio dependas de tio, kion tiu nombro, versence, signifu kaj kion oni celis per la kolektado de la sta- tistiko.

Se la nombro (126 508)) signifu ĉiujn homojn iam okupiĝintajn pri Esperanto, ĝi estas muJte tro malalta, ĉar mini- munie unu miliono da liomoj nun viv- antaj jam okupis sin pri Esperanto, su- pozeble eĉ kelkaj milionoj. Se la nombro signifu nur la organizitajn esperantist- ojn, ĝi estas multe tro alta, — same ĝi estas tro aJta, se ĝi signifu la nombron de tiuj, kiuj sufiĉe posedas la lingvon por bone kompreni kaj libere uzi ĝin buŝe kaj skribe . Do, ekzistas kaŭzo nek por fieri nek por malĝoji pri la nombro de Prof. Dietterle.

Kaj kion oni celis per la kolektado de Ja statistiko? Gni deziris posedi doku- menton, starigitan sur fidinda bazo, — dokumenton,-kiun oni povus montri al

estos en bela ordo, kiel vi kutimas ĉe ni.

Kaj ĉu la ĝojo ne ankaŭ iom valoras ke nun, post muJtaj, inultegaj klopodoj, post dekjara persista laborado, ni venkis la potencojn de 1’ inallumo: in- flacion, deflacion, deficitojn kaj ĉion ceteran, kio kontraŭstaris al niaj alt- celaj aspiroj?! La ĝojo ke nun, post trapaso de J’ mallumo, ekbrilas al ni ra- dianta tago?! Ke nun, post malfacila, senĉesa semado, ni komencas rikolti?

Certe, jes!

Do, karaj niaj gelegantoj kaj amikoj, ankoraŭ iom da pacienco! Poste vi ĉiuj

Kaj pro dolĉa la kiscto la follo tuj eklloris;

ĝla blua violeto por radi’ ekbonodoris.

oficialaj kaj neoficialaj instancoj interes- iĝantaj pri nia afero kaj ĝia disvastiĝo.

Kaj, ŝajnas al ni, ke tiun celon oni atingis ĝis preskaŭ kontentiga grado.

Do, ni ne tro „pensigu“ nin pri Ja nombro de Prof. Dietterle. P er energia agado — kun okuloj, koro kaj pcnsoj di- rektitaj al la Jumanta granda celo — ni zorgu ke tiu ĉi nombro (se post iom da tempo estos aranĝata refoja dcnombr- ado de 1’ esperantistoj) pligrandiĝu, eĉ dek- aŭ centobliĝu, se eble!

Esperanto marŝas. Estas nia afero, plirapidigi ĝian marŝon por ke ĝi plej frue atingu la celon: la pacan konkeron de Ja tuta kulturita mondo. T. J.

La falsa nombro.

Fina rezulto de Ia statistiko organizita de la estiininda s-ano Prof. Dietterlc elvokis sufiĉe grandan bruou, seniiuziiĝon kaj rezig- non en la esperantistaj vicoj. Multaj kun malĝojo, perdinte energion por la plua labor- ado, konstatas la „semojn perditajn". Sed ni ne priploru la „vanajn“ penadojn kaj klo- podojn, ĉar nia movado estas jam bone dis- vastigita tra la mondo; ĝi ĉiutage pli pro- gresas, kaj tiom pruvas la vivo inem. Mi ne parolos ĉi tie pri Ja konataj faktoj, mi ne citos la sukcesojn de Esperanto, mi nur

simple klopodos montri, ke la cifero 126508 ne nur estas nevera, sed eĉ pli, ikc ĝi estas tute falsa. (Kompreneble, ke la cifero tnontr- anta noinbron da societoj, cstas pli proksinia al la vero ol la priparolata.) Estas maleble fiksi eĉ la proksiinuman nombron da esper- antistoj, t. e. da hoitioj pli aŭ malpli bone parolantaj la lingvon internacian Esperanto, Nur en tre tnalgrandaj vilaĝetoj, kie oni re- ciproke bonege sin konas kaj scias, kion ĉiu tagmanĝis kaj kun kiu kie promenas, tie oni povas ankaŭ havi informojn pri ..esperant- isteco" de tiu aŭ alia persono. Sed jatn en lokoj kun pli granda loĝantaro elkalkuli es- perantistojn estas prcskaŭ neplenumcbla afero, Dum sufiĉe longa tempo tni loĝis en ue tro granda urbo kun forte centrigita Es- peranta movado kaj ofte ini povis kun miro konstati ĉiam pli grandiĝantan nombron da antaŭe netrovitaj esperantistoj-izoluloj, En iom plj grandaj urboj, kie oftc oni ne konas eĉ nomojn kaj okupojn de la plej proksimai najbaroj, tie diri certe kiom da personoj lernis aŭ scias Esperanton, estas ne nur maleble, sed eĉ ridinde. Estante en granda urbo kaj vizitante diversajn oficejojn kaj publikajn lokojn mi multfoje renkontiĝis kun esperautistoj, kiui apartenis al neniaj esper- antaj societoj. Ne ĉiuj kursanoj enskribiĝas en la societojn. Ekzemple: Akademia Es- pcrautista Rondo ĉe J. A, H„ unu el la plcj viglaj Esperantaj socictoj en Warszawa, regule aranĝas multain kursojn, kinjn parto- prenas plejparte ne studentoj (al la Rondo rajtas aparteni nur studcntoj). Ne ĉiuj el la kursanoj „ĉesas intcresiĝi pri la movado".

lii prenas librojn el la biblioteko, legas ga- zetojn ktp. nc estantc tamen Rondanoj. La sama situacio estas certe en la aliaj societoj.

Ni devas ankaŭ niemori pri ekzisto de mult- nombraj nicmlernintoj. Konkludc: flksl pre- cizan aŭ eĉ prokslmuman nouibron da es- pcrantlstoj estas maleblcgc! Laŭ la spert- itaj faktoj, rimarkoj kaj obscrvoj la nombro 126508 faras maksimume 10% de Ja tuta csperantistaro, kaj tio estas jam sufiĉe granda „armeo“. Ni dcvas nur klopodi al- tiri ĉiujn izolajn esperantistojn en niajn or- ganizitajn vicojn; ni devas penadi, ke niaj organizaĵoj kaj gazctoj havu inultajn ineinbr- ojn kaj abonantojn; nj paroligu la ..tnutajn sainidcanojn; nj semu konstante, senĉese varbante novajn kaj freŝajn fortojn kaj no tiinante la „nombrojn“ ni iru „nian vojou“.

Tiam ni venkos! I, Dratwer, Warszawa.

La „vunda punkfoM cn kursof.

En n-ro 7 (565) sub la signo ..Pensiga nombro” oni denove lcgas plendojn pri mal- bonaj rezultoj en kursoj. Vere, tio estas malesperiga fakto, ĉiu peno kaj ĉiu admono pri persisto restas vanaj; cn inia kurso eĉ okazis, kc lernantoj vizitantaj la trian le- cionon rigardis ĉirkaŭen kun timesprimo, ĉar ili ne ĉeestis la duan Iccionon ikaj teriir- iĝis pri tio, ke iliai kolegoj jam reagis al ŝercoj kaj respondis mallongajn frazojn per jam konataj vortoj. Helpis nenio, ili for- restis, kvankam ni ripctadas ĉion lernitan.

Do, kiel fari? Se la instruanto prelegas el gratnatiko (kiel ofte okazas), tiam la in- struado fariĝas seka, teda. Se oni (kiel nii) ordigas la gramatikon fiel, ke la lernantoj uuue konatiĝas kun vortoj kaj reguloj plej neeesaj por libera uzado de la lernita vort- nezoro, eĉ tiam kelkaj forkuras.

Laŭ mia opinio la kaŭzo estas duflanka, sed ĉiam uur la facila lcrnebleco de Espcr- anto. Utme inter la lernantaro ĉiatn trov- iĝas personoj, kiuj ccrte ne intencus lerni iun naciaii liiigvon, eĉ personoj, kitij pene skribuzas sian propran gepatran lingvon.

Oni jam dekomence povas diri, ke ili ne fin- lernos. La dua grupo estas pli inteligeiitaj sed iotn maldiligentaj liomoj. Kial lerni?

(2)

La vortoj ja estas lioni facilaj, la reguloj tiel klaraj, malmultaj, 'kaj ueniani plu forig- eblaj cl la ineinoro. Scd post kclkaj pliaj lecionoj montriĝas, ke lingvoscio ne flugas al la eniulo, sed ke oni inem ĝin devas perla- bori. Do ankaŭ tiaj homoj estas perditaj, sed ne tiei pcrditaj, ke ili ne fariĝu domaĝo, eĉ danĝero por informpetantoj pri Esperanto.

Ili estas tiuj, kiuj tutc inalkonfesante sian maldiligenton, fiinformas pri ĉiu demando al ili direktita.

Ekzistas iienia rimedo kontraŭ ili; lielpos nur ia tempo, kiam oni Esperanton ne plu lernos pro ideala cĉlo, sed liberdevige, kiam oni ĝin bezonos por trovi sian voion tra la

vivo. E. Syikora, Wien.

*

Kursoj,

gvidanfo) kaj gvidafoj.

Samideano Dembinski kritikis en sia ar- tikolo ..Pensiga noinbro" statistike elkal- kulitan nombron da esperantistoj. Ne estas mia tasko esplori la ĝustecon dc tiu notn- bro. Oni ne scias, kiel ĝi kreiĝis; i. a. kiu estas konsiderita kiel esperantisto, ĉu tiu kiu scias ikaj uzas Esperanton, ĉu ankaŭ tiu kiu partoprenis kurson kaj malaperis, ne finlerninte ,la lingvon, ĉu eĉ tiu kiu aĉe- tis lingvolibron nur ĵetante rigardon en ĝin. Mia afero estas esplori, ĉu fakte la gvidantoj meritas la riproĉojn, kiujn ili ku- tirne ricevas —• ankaŭ en ia nomita arti- koio — pro nesufiĉa sukceso.

E1 mia propra esperantista iuneco mi memoras, ke mi, leniinte Esperanton, celis aranĝi kurson por hejmigi Esperanton an- kaŭ en mia urbo. Aniika samideano ali- urba, liodiaŭ eminentulo, multe iaŭdis mian intencon. „Sed,“ li diris, „sciu ke laŭ ĝe- nerala sperto. Instruantoj devas esti kon- tentaj, se ili savas unu dekonon de la ko- mencintaro." Tiu averto frapis min tiel, ke tni preskaŭ perdis la emon. Tamen mi realigis mian pianon. Je mia ĝojo mi ha- vis multe pli bonan rezulton. Mi sukcesis fondi grupon kun la gerestintoj.

Sed, kiun konkludon oni faros el la averto? Ke relative malbona sukceso estas regula! Neniu kuraĝos aserti, ke ĉiuj ĝisnuuaj pioniroj estis maltaŭgaj. Koin- preneble, ne ĉiu instruanto povas esti Ce- homo. Cetere, eĉ ties genieco estas trov- ita inaifrue.

Kiaj estas la bariloj malhelpantaj simplan gvidanton? Certa noinbro da interesuloi venas kun la firma decido nur konatiĝi kun la esenco de nia lingvo. Atinginte tiun celon, ili laŭplane reiras al siaj nego- coi. Kclkaj ne trovas dum la lernado ia atenditan ĝojon; tial ili forlasas nin ofte iam dum la kursdaŭro. Aiiaj ekkonas, ke mankas al ili la necesa talento. Aliaj, sam- kvalituloj, ne ckkonas sian mankon, sed serĉas la kulpon ekster si. Multaj el ili sentas sin trompitaj. Tro ofte ili estis aŭd- intaj, ke Esperanto estas ege faciia lingvo lernebla de ĉiu en malmulte da tempo kva- zaŭ iude. Sendire iii forlasas nin mailaŭd- ante, eĉ kalumniante nian tutan movadon.

Aliaj taksas sian personan vaioron tro aita por daŭre estadi inter ordinaraj sam- ideanoj. Akademianoj ne Satas esti kune kun neakademianoj. Subklasuloi ne Ŝatas rondon de supcrfclasuioj. Certaj partianoi maifidas grupon neŭtralan. Oi estas por ili tro burĝa. KelkaJ malriĉuloj ne havas sufiĉe da mono por fari la necviteblajn el- spezojn. Aro da homoj abomenas ĉion, kio havas rilaton al la internacieco. Ili ne estas akireblai por lingvo internacia. Mem- broj de konata politika partio estas anti- semidaj tiomgrade ke la rnira konscio, ke Esjieranto cstas kreita de izraelido, furioz- igas ilin kontraŭ „tia judolingvaĉo“.

La plej obstinajn kontraŭulojn ni trovas ĉe registaroj kaj mez- kaj altlernejoj. Estas profesoroj ne nur ignorantaj sed kontraŭ- batalantaj nin. Bone ml memoras ke antaŭ nelonge en pariatnento de germana liber- ŝtato iu popoldeputito, laŭ profesio gimna- zia profesoro, neĝenate eldiris ke li sentas la devon mairekomendi al ĉiuj lernantoi tian senspiritan lingvaĉon.

Interesos vin eble epizodo el nia grupo- vivado. luvespere aperis en nia Ciusemajna grupkunveno kvin gimnazianoj. Ili havis la ceion sin ekzamenigi pri siaj scioj esper- antlingvaj. Demandite, kio ilin instigis lerni Esperanton, ili respondis: „Tagon post tago nia profesoro furiozas kontraŭ Esperanto; tial ni lernis ĝin!“ Bedaŭrinde ne ĉiu homo havas tian mem- kaj kontraŭ- staremon kian montris ĉi tiuj junuloj. Estas ja pli oportunc naĝi laŭflue. Kaj eĉ ai la plej voiema gvidanto ne estos eble rompi ĉittjn baraĵojn. Ofte ia cirkonstancoj estas p!i potencaj ol la homoj! Rippel.

La kreshado de 511.

Ofte oni aŭdas nuntempe la diradon, ke la Esperanto-movado ne progresas aŭ eĉ returne paŝas. Ni povus facile konvinkiĝi ke la faktoj pruvas la malon.

Jes, 'la neŭtrala movado, de kelkaj jaroj, ŝ a j n e stagnas, aŭ nur malrapide progresas; sed kreiĝis, apud 1a neŭtrala movado, tuta vico da „fak"-asocioj, kies plej forta sendube estas Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), asocio esence proietara.

En la februara numero de „La Nova Epoko“ ni trovas interesan statistikon, kiu okulfrape montras la konstantan kreskadon de tiu asocio. Jen la ciferoj:

membroj Jaro landoj lokoj

1921 21 75 390

1922 34 228 1064

1923 33 449 2328

1924 36 676 2404

1925 40 769 2705

1926 35 872 2960

1927 35 1059 4530

1928 37 1222 5332

1929/30 42 1579 6524

Estas komprenebie per si inem ke.

per la kolektiviĝo de la proletaj esper- antistoj, kaj same de la katoiikoj, PTT- istoj, pedagogoj ktp., en apartaj orga- nizoj, la neŭtrala movado pli kaj pli lim- iĝas je certaj rondoj de la „mezaj klas- oj“, de la t. n. „burĝaro“. Tamen estas neĝuste, pro tio nomi ĝin „burĝa” mov- ado, ĉar la neŭtrala Esperanto-movado ne zorgas esence pri la interesoj de la burĝaro; cetere, Ia laboristoj unuiĝintaj

Esperanlo-kongreso) Kai ttunvcno).

Jarkunveno de Revelo en Bonn.

Preskaŭ, Ia jarkunveno de Rejnlanda Vestfalia Esperanto-Ligo (Rcvelo) je 16.3- en Bonn estus fariĝinta vera printempa kon- greseto kun printempaj sunbrilo kaj varmo, ĉar dtim ia Jastaj semajnoj preskaŭ senin- terrompc briladis la suno de sur lazura ĉielo.

Bedaŭrinde kelkajn tagojn antaŭ nia kun- veno ŝanĝiĝis la vctero, kaj pro tib la di- manĉo montris al ni grizan firmamenton, kaj piuvoguloj malsekigis niajn ombrelojn kaj surtutojn. Tamen tio ne detimigis niajn Re- velanojn, grandare veni al la bela rejnlanda ĝardenurbo Bonn, en kies parkoj la antaŭa sunbrilado jam ellogis la unuajn verdfoliet- ojn kaj burĝonojn.

La kunveno komenciĝis per filmprezent- ado en Ja moderna „Mctropol"-teatro, kie nia jam sufiĉe konata samideano Adalberto Smit prezentis tre interesan filmon „Per Esperanto tra beia Holando" — Ja unuan fil- mon pri Nederlando kun Esperanto-teksto.

La tekstojn interpretis s-ro Dormanns, la Esp.-lektoro Ĉe Okcidentgermana Radio (KSln-Langenberg). Bedaŭrinde la pli granda parto de 1’ ĉeestintoj estis esperantistoj, tiel ke Ja propaganda valoro de la prezentado estis ne tre granda; tamen dudeko da vizit- intoj enskribis sin por kurso. Post la filmo, amerika artisto H. Dalton prezentis virtu- ozan ludon je memfaritaj „violonoj“ unu- kordaj kaj je ..kantanta segilo". La prezent- adojn enkadrigis iudo je la „Christie“-orgeno (Esp.-vaiso kaj Esp.-himno).

Komunan tagmanĝon en ia kunvenejo de la grupo Bonn sekvis laborkunsido en sa- iono de „Stadtgarten“ (Urba ŭardeno), kiun partoprenis Ĉ. 90 gesamideanoj el diversaj lokoj de Ia Revelo-teritorio.

Post la kutimaj salutoj kaj raportoj pri novaj grupoj (en Aachen, Dortmund kaj Emmerich), nova kurso ĉe Radio-Langen- berg, korespondado, enkaso ktp., s-ano Noever el M.-Gladbach faris paroladeton pri la estonta organizo de Esp.-kunvenoj kaj pri fondo de iaborkomunumo por seri- oza pritraktado de lingvaj demandoj; s-ro Haberle el la sama urbo prezentis projek- ton pri utila disvastigo de gvidfolioj. Ambaŭ paroladetoj sekvigis viglan diskutadon. La kunsidon ĉeestis kiel gasto s-ano Ernest Maguire el Perth (Aŭstralio), kiu estas far- anta „promenadon“ tra la mondo kun la celo kolekti materialon por verkistaj la- horoj kaj propagandi Esperanton. Ceestis ankaŭ la veterano de la Esperanto-movado en Rejnlando, la 80-jara rektoro Trarbach, kiun oni pro Jiaj meritoj elektis honor- membro de Revelo. La oferemon de Ia Revelanoj evidentigis kolekto ,por tuj for- igi la deficiton estiĝintan pro la financa malsukceso de la raatena filmprezentado;

la kolekto rezultigis preskaŭ 100 rmk.

Post ia laborkunsido estis gvidado tra ia urbo (mallonga pro !a piuvo).

La kunveno finiĝis per propaganda ves- pero en „Stadtgarten“. S-ro Dormanns paroladis pri ..Esperanto, la pastulo de 1’

nuntempo", s-ro T. Jung pri „Esperanto

cn apartaj proietaj organizoj mem kulp- as, se la neŭtrala tnovado, laŭ sia kon- sisteco, pli kaj pli „burĝiĝas“. La neŭtrala niovado havas kiel celon: la propagandon de Esperanto kiel interna- cia heiplingvo kaj tiu celo estas, per si inem, tiom grandioza, tiom aspirinda kaj akcelinda, ke ĝi povas nepre sufiĉi per si mem, sen aldono de iu speciala ideo, kvankam tia ideo (ekzemple ho- maranisma aŭ pacifisma aŭ simila) eventuale povas pligrandigi la entuzias- mon kaj fervoron de certa aro da homoj por la internacia lingvo.

Ĉu do malbeni la disfakiĝon de la Esperanto-movado, ĉu saluti ĝin? Ni ne volas nun respondi tiun demamdon. La tendenco, konstateble, iras en ia di- rekto de malkoncentriĝo kaj disfakiĝo.

Heroldo staras super la partioj kaj opinioj kaj ĝojas pri ĉia sukceso, kiu alproksimigas nin al nia kotnuna celo:

la ĝenerala enkonduko de lingvo inter- nacia, — do ni ĝojas ankaŭ tutkore pri la bonega progreso de SAT. Ni rifuzas imiti la nebeian agmanieron de la redak- cio de „Sennaciulo“, kiu (eble konsider- ante la unufianke nutrotajn mensojn de siaj legantoj) ne povas ne doni „piket- ojn“ kaj „elflankajn batetojn“ al la neŭ- trala movado (precipe ankaŭ al He- roido) kaj publikigi mensogetojn pri ni.

Ni, kontraŭe, tutkore gratulas niajn pro- letajn gesamideanojn pro ilia meritita sukceso kaj esperas ke ĝi daŭradu est- onte almenaŭ en sama mezuro.

T. J.

kaj gazetaro", kaj redaktoro Peters (de ia plej disvastigita Bonrfa gazeto ..General- Anzeiger") pri la temo „Per Esperanto tra Ceĥoslovakujo“ kun granda aro da tre be- laj lumbildoj. (Tiun aranĝon ĉeestis i. a.

ses ĉeĥoj.) S-ro Smit gajigis la ĉeestant- aron per Esp.-ŝercoj, kaj s-ro Dalton re- foje ludis je sia unukorda „Stradivari“- violono.

Poste publiko kaj samideanaro kvazaŭ disfolietiĝis. Preskaŭ uerimar.kite, unu post alia foriris, kaj fine la raportinto restis en la salono preskaŭ soia. Jen konsilo: post similaj kunvenoj estonte ne forgesu aranĝi senceremonian ĉeeston en atnika rondo ĉirkaŭ tablo en iu kafejo aŭ restoracio por

„indc“ fini Ia kongreseton, por ankoraŭ iom interbabili en kaj pri nia lingvo kaj por ankoraŭ ioin, netrude, propagandi nian aferon.

Cetere, la grupo de Bonn meritas sin- ccran dankon pro la bona aranĝo de Ja Revelo-tago. Ke ia vetero ne estis pli fa- vora, estis ne ĝia kulpo. Ni voionte re- venos alian fojon, kiam brilos ia suno kaj kiatn la bela urbo prezentiĝos en la tuta ĉarmo de siaj parkoj kaj promenejoj.

Ceestinto.

IX-a Aŭstria Esperanto-Kongreso.

Linz a. D., 28.—29. junio 1930.

Bulteno I kaj II.

Protektoroj: Ministro D-ro Slama, Landes- hauptmann D-ro J. Schlegel, landestro de Supra-Aŭstrio, urbestro E. Euller de Linz a. D.

Honora Komitato. Eniris ĝis nun jenaj eminentuloj: Landestra anstataŭanto Franz Langoth; landa oficeja dir. Graf Attems;

dir. de Ja fervoja direkcio ministeria konsil- anto inĝ. Friedrich Hohenbŭhel; prez. de la poŝt- kaj telegrafdirekcio por Supra-Aŭstrio kaj Salzburg, Josef AJmosIechner; Brigada Generalmajoro Oskar v. Englisch-Poppa- rich; polica dir. kortega konsilanto D-ro Scholz; Kortega konsilanto Osikar Meiss- Teuffen; Landa lerneja insp. kortega 'kon- silanto D-ro Franz Berger; distrikta lerneja itisp. Josef Molterer por urba lerneja kon- silantaro; landa registara konsilanto Emst Kollert, referento por mctilernejo). — Aliaj sekvos.

Loka Kongresa Komitato. Prez. Direktoro Karl P. Wanneck, sekr.: Rud. Ulbrich, kas- isto: Josef Mraz; por specialaj aferoj: di- striktinsp. Markus Meisleder. Adreso: Linz a. Donau, Weissenwolfstrasse 31.

Provizora programo: Sabate, 28. junio:

Ptgm. laborkunsidoj kaj gvidadoj. Vespere je la 20-a h. solena malfermo en Landschaftl.

Redoutensaal. — Dimanĉe, 29. junio: Atgm.

laborkunsido, gvidadoj, promenadoj, ev. Di- servo. Ptgm. ekskurso al P6stlingl>erg, la- borkunsido. Vespere adiaŭa festo. — Post la kongreso ekskursoj ĉien.

Partopreno. LKK invitas ne nur ĉiuin aŭstriajn esperantistojn, sed apkaŭ ĉiujit aJi- ajn, precipe tiujn, kiuj veturos al la Oxford’a

Speclala Konsilo:

Dezirante ke en Heroldo aperu bildo de via grupo aŭ kurso, atentu la jenon:

La fabrikigo de kliŝoj estas ioin multekosta afero. Pro tio ni, je niaj propraj kostoj, povas fabrikigi nur speciale interesajn kliŝ- ojn cl diversaj partoj de la mondo. Aliajn biidojn, precipe la kutimajn kaj ioin tedajn grupbildojn, ni povas publikigi nur, kaj cetere volonte publiklgas, se la koncernuloj mem pagas la kostojn de la kliŝigo, kiel okazis jam kelkfojc. Sed vere interesajn, nekutimajn, neordinarajn bildojn pri Es- perantaj aferoj ni volonte publikigas je niaj propraj kostoj.

Kongreso ikaj tiujn, kiuj partoprenos la ika- tollkan kongreson en Budapest. LKK spe- ciaJe invitas la gesamideanojn en la najbarai Jandoj, en orienta Germanujo, en suda Ĉeĥo- slovakujo kaj en Hungarujo. Duni la solena malfermo de la kongreso eksterlandanoj sa- lutu la kongresanaron oficiale en nomo de siaj patrujoj. Antaŭa mformado neprc dezir- ata.

Kotizo. AliĝiJoj ne estos eldonataj. Ko- tizo: Ŝ. 2.— aŭ RM 2.— aŭ Kĉ. 10.—. Uz- ante poŝtmandaton aldonu 20% pro perdo.

Demandantoj nepre aldonu respondkuponon.

Gazeta servo. LKK transprenas la an- taŭan informadon de la aŭstria gazetaro pri la kongrespreparoj, se ĝi ricevos afrankitajn kovertojn kun Ja adreso de la koncernaj ga- zetoj.

Fervoja rabato. Loĝado. Manĝado. Aranĝu ikaravanojn, ĉar grugo de pli ol 12 personoj havas sur fervojo 25%-an rabaton. Prezo de unulita ĉambro ŝ. 3.50 ĝis ŝ. 6.—, tag- nianĝo ŝ. 1.— ĝis 3.—. — Rezervigu la ĉambrojn nepre unu motiaton antaŭ la kon- greso, sendonte la resp. monsumon al LKK.

Pliaj detaloj sekvos.

Unua flandra kongreso de Esperanto.

Antverpeno, 7-an, 8-an kaj 9-an de junio 1930 Honora Prezidanto: S-ro Frans Van

Cauwelaert, urbestro.

Provizora Programo de la kongreso:

Sabate: Malfermo de la akceptejo. —>

Kabaredvespero, agrabligota i. a. de nia Ŝa- tata esperantista kantisto H. Moy Thomas, ĉefdclegito de UEA en Londono; simpati- inda germana migrulo Martin Fehr, k. a.

Dimanĉe: Kunveno de la kongresanoj en la akceptejo. — Ev. Esperanta diservo. — Ev. Oficiala akcepto. — Inaŭguro de nova flago de „FJandrema grupo esperantista". — Kunveno de la kongresanoj, dum kiu, i. a.

estos starigata Ja Flandra Ligo Esperantista.

— Fotografado de la kongresanoj. — Fes- teno; prezo: 25 frankoj (5 belgoj). — Pro- menado tra la urbo. — Arta koncerto kaj reprezentado de „Bietje“.

Lunde: Vizito de la ekspozicio. — Ev.

sonorilarkoncerto. — Adiaŭa vespero.

Pli ol verŝajne filmo estos farata de la 1-a Flandra Kongreso de Esperanto.

La kongreskarto kostas 10.— frankojn (2 belgojn).

Esperantistoj-ideabstoj, dutn Pentekosto vi troviĝos en la flandra urbo Autverpeno.

Ni memorigas ke la partoprenantoj de nia kongreso ĝuos fervojan rabaton de 35%.

Uzu niajn propagandajn glumarkojn!

Aliĝu kiel eble plej baldaŭ por plifaciligi la laboron de la kongresoficejo.

Por Ciuj infonmoj, skribu al la sekretari- ino de la LKK, f-ino Martha Vervloet, Gravinstraat 32, Borgerhout-Antwerpen.

Franca nacia Esperanto-Kongreso en Le Havre, pasko 1930.

La kongresa komitato fiksis elektitan programon. Tial estas necese ke la aliĝoj venu frue kaj graudnombre je ĉies kon- tentiĝo. Jen la programo:

Vendredo, 18. 4. Matene akcepto de la angla karavano kaj de la francaj kongres- anoj. — 17 h. Oficiala akcepto flanke de la Komerca Cambro. — 21 h. Oficiala mai- fermo. Parolado por industriaj kaj komer- caj rondoj.

Sabato, 19. 4. 9 h. Fakkunveno. — 10 h.

Unua ekzamena kunsido. — 14 h. Dua ek- zamena kunsido. Vizito al ja haveno. —.

15.30 h. Kunveno de la Univ. Federacio E&perantista. — 17 h. Oficiala akcepto do la kongresanaro flanke de la urbestraro do Le Havre.

Dlmanĉo, 20. 4. 9 h. Kunveno de la Normanda Federado. —• 10 h. Akcepto flanke de 1’ Komitato de la KomercaFoiro de Le Havre. — 10.45 h. Oeneralkunveno de la SFPE. — 14 h. Daŭrigo. — 15 h. Por neinteresatoj pri Ia kunveno vizito al la urbo kaj ekskurso al Nice-havrais. — 19 h.

Granda ferma bankedo. — 23 h. Balo.

(3)

Tra la mondo.

— La germana parlamento (Reichs- tag), post grava kontraŭstaro de la radikalaj partioj, akceptis la Novan Planon (Young-planon) per 270 kon- traŭ 192 voĉoj, same la germanan- polan likvidan kontrakton.

— La hispana eksdiktatoro Primo de Rivera ne longtempe transvivis sian eksiĝon. Li mortis la 16. 3., 60- jara, en Paris. La kariero de 1’ eks- diktatoro estis brila. Nur 30-jara, li jam estis generalo. Laŭ la ekzemplo de Mussolini li, en 1923, starigis milit- istan diktaturon. Li eksiĝis la 13. 1.

1930.

— La pola kabineto Bartel demisiis, sekve de malfiddeklaro de 1’ parla- mento (Sejmo).

— Post la grandaj inundoj en Suda Francujo superbordiĝis la riveroj ven- antaj de la Pireneoj. Tamen la novaj inundoj ne estis tiel katastrofaj kiel la antaŭaj.

— Ghandi komencis kun libervofuloj la marŝon al Jalapur kaj, per tio, sian pacan militiron (malobeante la regist- aron). Antaŭ 'la ekmarŝo okazis granda manifestacio en Ahmadabad. Laŭdire, riĉa komercisto el Calcutta disponigis al Ghandi 50 000 sterl. funtojn por la finkonduko de lia militiro.

— En Cinujo minacas nova milito inter la registaro (Cjankajĉek) kaj Jen- siŝan.

— La Liga Rezerva Banko en New York malaltigis la diskonton de 4 al 3,5%.

— La Cunard-ŝiplinio intencas kon- struigi gigantan ŝipon, kiu ampleksu 75 000 tunojn kaj havu rapidecon de minimume 28 marmejloj. Gis nun ne ekzistas tia ŝipego.

— La astronomo Lampland, membro de la Lowell-observejo en Usono, tro- vis novan planedon transe de Nep- tuno. La nova planedo troviĝas en distanco de 3720 milionoj da mejloj de la Tero.

— La Popolekonomia Komitato de 1’

germana parlamento decidis pliseverigi la leĝon pri gastejoj. Oni intencas mal- permesi la vendadon de brando je du semajntagoj. La Laborkomunumo de socialistaj kontraŭalkoholuloj akceptis rezolucion por atingi pli efikajn rimed- ojn kontraŭ la misuzo de alkoholo.

Nial leleroj el Tnlmondo.

Lefero ei |}$ono.

La Mohave-dezertego kaj la „Morta Valo".

Denove mi sidas sur sablomonteto kaj rigardas trans la ŝajne senliman sablomaron. Cifoje estas la famega, antaŭe timata M o r ta V a lo de Kali- fornio, kiu allogis min. Cefe, ĉar mi vidis ke la legantoj de Heroldo montris grandan intereson je miaj lastjaraj leteroj el la ruĝhaŭtula dezerta Ari- zono (mi ricevis multajn leterojn pos- tiriantaj pluajn, similajn artikolojn, kaj alvenis aro da diverslingvaj gazetoj kun tradukoj de miaj leteroj), mi elek- tis denove dezerton por libertempi.

Samtempe tio donis al mi la ŝancon

l.a movado por sendependeco de Hindujo

atingis akutan stadion per la demonstracia ekmarŝo de Ghandi kun siaj anoj de Ahmedabad al Jalapur, En la lokoj, kie la dcmonstraciantoj ripozaS, Ghandi predikas en kunvenoj — kiel montras nia bildo — la pasivan reziston kontraŭ la brita regist- aro. Gis la unua stacio lin akompanis lia angla disĉiplino, la 36-jara fraŭlino Made- leine Slade (supre maldckstre), filino de admiralo, kiu iain komandis la hindan ŝiparon de Granda Britujo, Fraŭlino Slade konvertiĝis al la hinda kredo, portantc nun la nornon Mira Bei, kaj vivas de jaroj asketan vivon en la ĉirkaŭaĵo de I’ adorata majstro.

La plej alta religia soleno de Hlndujo,

la festo Kumhh-Mela, kiu okazas nur ĉiun dekduan jaron, alkondnkis nunjare kvar mili- onojn da pilgrimantoj el ĉiuj partoj de la lando en AHahabad, kie ili senpekiĝas en Ia

sanktaj akvoj dc 1’ riverego Gango,

kompletigi mian kolekton de pli ol 10 000 kaliforniaj lumbildoj.

Neniam mi kredis ke, kiel „svisa alpo-rato" mi povus fariĝi tipa „de- zerto-rato“. Du ekstreme kontraŭaj landtipoj: montegaro kun eterna neĝo kaj aero plena de kantoj kaj sonorila melodio — dezertego, sekega, kovrita de flava sablo, kaj aero plenega de romantiko sed malplena de iu ajn sono.

Mi preskaŭ hezitas uzi la skrib- maŝinon. Ŝajnas blasfema insulto, mal- trankviligi per tia ordinara maŝino la dian trankvilecon de la Morta Valo.

Sed jen mia senkulpigo: tni ja deziras skribi pri kelkaj el la mil mirindaĵoj de tiu ĉi romantika valego al la leg-

antoj de Heroldo kaj pleuumi iliajn urĝajn postulojn. Apud ini kuŝas la lastricevita numero de tiu gazeto, kiu estas la konstanta kuraĝigilo kaj in- formilo de ĉiu vigla esperantisto.

Ŝtelante unu semajnon for de la Es- peranto-propagando en Los Angeles, inter malnova kaj nova kursoj, mi aŭ- tomobile forflugis el la metropolo, 500 kilometrojn, por trovi trankvilon en la inistera, silentega Mohave-dezertego.

„Kiel aspektas la usonaj dezertoj?"

demandis min deko da skribintoj. „Cu hornoj povas vivi tie?“ demandis aliaj.

— „Legu la venontajn numerojn de Heroldo!" estis mia respondo, ĉar mi ne povas skribi detale al ĉiuj.

Certe, homoj povas vivi eu la Mo- have-dezertego, sed pro la varmego en la somero nur malmultaj hornoj —

„dezerto-ratoj“ —■ povas ekzisti sur tiu sekega lando dum la tuta jaro. Sed

la vintra klimato sur «la dezertoj estas agrabla por libertempuloj kaj semajn- finaj vojaĝantoj.

La Morta Valo, estante la plej terura, plej dezerta parto de la Mohave-dezer- tego (350 kni. larĝa, 700 :km. longa), estas nomata la „Blanka Koro“ kaj troviĝas ĉ. 100 m. sub la marnivelo.

Jes, plej terura estas tiu ĉi mondfama valego (200 km. longa, 10—40 km.

larĝa), sed ĝi ankaŭ estas la plej bela parto de la dezerto. Plej terura, ĉar homoj tie ĉi mortas, dmn la somero, jam post tri horoj, se ili ne povas trinki akvon konstante. Tuta armeo da orserĉantoj kaj pioniroj, ne konante la danĝeron, mortis tie ĉi en la lasta jarcento. Nun la modernaj lioinoj ve- turantaj en aŭtomobiloj povas vidi, krom naturaj belaĵoj kaj strangaĵoj, ankaŭ blankigitajn ostojn de homoj kaj bovoj, radojn kaj aliajn partojn de ve- turiloj el la pionira teinpo.

Sed ankaŭ plej bela estas la valo, ahnenaŭ dmn vintro, kiam 2—3000 turistoj vizitas la lokon kaj ekmiras pro la senkomparaj dezertaj miraĝoj (trompbildoj), sunsubiroj, dezertaj nok- toj kaj sunleviĝoj. Estas skribataj aroj dŭ libroj pri tiu stranga loko, sed mi klopodos en la venontaj leteroj tuŝi nur la plej interesajn sciindaĵojn pri la valo kaj pri la indiana gento vlvanta ĉirkaŭ la Morta Valo.

Joseph R. Scherer.

Lelero el Hungarlando.

Ce la jublleo de dekjara regado de Horthy iinuanime festis la tuta lando. — Protesto pro nesufiĉa ainnestio?

Laŭdoj en nialdekstra juroalo. Ainas- ego ĉe cnterigo de clgan-reganto-muzlk- isto. — Malsukceso de Ia plej fama operkantlsthio de la mondo. — Ne tro multon parolu la parolantai filmoj — angle! — La plej sukeesa hungara te- atraĵo. — Dlstingajoj el eksterlando por

hungaroj — kaj por ĉlu liomo.

La jubileo de la regnestro, gubernato- ro Nikolao Horthy, estis la ĉefa okaz- intaĵo de la lasta tempo. Por la festo fariĝis paeo inter la politikaj partioj, kiuj kim esccpto dc la soclcvlistoj, - ĉiuj kune festis, kvankam laŭ plej alta de- ziro nur en malvastaj rondoj. La par- lamento liavis festkunsidon; oni ak- ceptis leĝon, kiu memorc de tiu jubileo kreas diversajn bonfarajn instituciojn;

kolonion por malriĉuloj, malsanulejojn, ktp., ankaŭ novan grandau ponton ĉe la suda parto de Budapest; ĉiuj portos la nonion de la gubernatoro. Aperis ankau ordono pri aumcstio al diversaj punitoj.

Kontraŭ tiu ordono — farita de la reg- istaro — protestis en la jubilea kunveno de la urbaj deputitaj la socialistoj, kiuj cetere ne partoprenis la festkuuvenon, mir venis laŭtlegi deklaracion —, ĉar ili atendis pli vastan amnestion, i. a. ankaŭ por multaj, kiuj pro revoluciaj teinpoj vivas en eksterlando kaj ne povas an- koran veni hejinen. La regnestron salutis diversaj korporacioj, socictoj, ankaii la eksterlandaj diplomatoj, kiuj vivas en Budapest. En la teatroj estis festprezentadoj, en la reĝa operdomo aparte festa, kiun ankaŭ li niem ĉeestis kaj kiu estis disaŭdigata per Radio. En la preĝejoj kaj temploj estis diservoj.

La dekjara regado — por kiu laŭ la konstitucia leĝaro estas respondcca sole la registaro (ministraro!) uc estis fa- cila. Hungarujo estis ĉe la rando de

La atako kontraŭ la rekordo de rapideco,

kiun la rapidaŭtomobilisto Kay Don intencas fari pt-r sia 4000-CP-aŭtoiriobiles:o „Silver Bullet" (Arĝenta kuglo), okazos sur la marbordo de Daj tona Beach en Florido, Usono.

Oni atendas, ke „Arĝenta kuglo" funikcios per rapideco de 400 horkiloinetroj kaj tial rnulte superos la mondrekordon de 371 kilometroj _ s e ĉio okazos en bona ordo!

i

I a glacia tonibo de nordpolusa aviadlsto Eielscn.

Eielson, siatempe transveturinta kun Wilkins la nordan poluson, perd.ĝis ĉe provo alporti provizaĵojn al ŝipo de peltoĉasistoj retenita de la glacio en nordsiberia maro. Pluraj aviadiloj (dekstre) entreprenis lin serĉi, kaj efektive ili trovis lian maŝinon (maldekstre) detruita ĉe la norda marbordo de Siberio, kaj poste ankaŭ lian kadavron kaj tiun de lia

liiekanikisto Borland.

Cytaty

Powiązane dokumenty

La tempo de feitdalismo en Eŭropo estas pasinta.. Cii komencas unuiĝi por

Kaj tute proksime de tiuj klasikaj atest- aĵoj de multcentjara arta volo ekzistas angula muraraĉo de mezepokaj stratoj, kiu memorigas pri Nurnbergo, kontraŭe

ado. Seppik fariĝis granda suk- ceso. Nun funkcias kvin kursoj kaj hodiaŭ vespere komenciĝos la sesa. estos okupita kaj eĉ ne tia Esperanto-entuziasmulo kiel li

„Cu dua lingvo povas esti farata pli-maltpli universala? Ekzistas la instinkta sentado, ke la latina jam ne povas esti revivigita kiel parolata lingvo. Gi servas

La seninterrompa produktado en Sovet- UnJo diferencas tre konsiderinde de tiuj ri- medoj de laborraciigo, kiuj proksimume sam- cele estas faritaj en aliaj

Li promesis, ke li certe instigos la Vegeteran Mondligon, nepre akcepti Esperanton kiel kongres- lingvon, ĉar li nun estas tute konvinkita, ke nia Esperanto

Kelkaj prezoj atingitaj de afltografaj leteroj estas interesaj. Tre malnovaj latinaj libroj, le- teroj de tnodernaj verkistoj Galsworthy kaj Wells, dokumetitoj

kaieroj ĝis nun nete skribitaj. Kvankam ĝi estas nur ekstrakto el la verko, repre- zentanta eble unu dekduonou de la tuto, ĝi frapas per sia preskaŭ-kompleta