• Nie Znaleziono Wyników

Heroldo de Esperanto : neŭtrale organo la Esperanto-modavo. Jarkolekto 11 (1930), nr 9=557 (28 februaro)

N/A
N/A
Protected

Academic year: 2021

Share "Heroldo de Esperanto : neŭtrale organo la Esperanto-modavo. Jarkolekto 11 (1930), nr 9=557 (28 februaro)"

Copied!
10
0
0

Pełen tekst

(1)

Sendependa organo de la Esperanfo-movado / Semajna / Inlernaeia / Universala

Administracio: Koln a. Rh. (Kolonio). Brŭsseler Strasse 94, Germanujo.

Redakcio: Cefredaktoro: Teo Jun«; resp. redaktoro: Joseph Berger;

anonca redaktoro: Michael Wieland. La redakcio ne resendas rnanu- skripioin aŭ fotojtrafaJojn; retenu por vi kopion! Teleiono: 5 68 93.

Sublakoj: Librejo kaj Presejo. Skribante a) ni, uzu por ĉiu fako (administracio, redakcio, libreio kaj preseio) apartajn foliojn! — Prezo de Abono (nur antaŭpacei: 15 germ. rrnk.; mendita per la poŝto aŭ rekte fie la eldonejo: 12 germ. rmk. Oni povas pagi kvaronjare.

Dettunua jarttolettlo

N-ro 9 (552)

28 lebruaro 1930

(8-paĝa)

Prezo de Anoncoj: po unucentimetra kolonero (62 mnt larĝa) 1.20 rmk.

Anoncetoj (nur antaŭpage) kostas po vorto aŭ mallongigo 0.05 rmk., rninimume 1.— rmk. Rabato: 3X enpreso 10%, 5X 15%. 10X 20%.

Poŝtaj ĉekkontoj: (ĉiuj niaj kontoj funkcias sub la firmo ..Heroldo de Esperanto. Koln, Germanlando"): Bruxelles 204.404; Budapest 59.379;

Kŭbenhavn 49.62; K6In 1117.76; Milano 3/954; Praha 781.93; St. Gallen IX/4602; Stockholm 41.80; W arszawa 191.094; Wien D 62.473;

Zagreb 408.14; Zeist 130.630. Banka konto: Deutsche Bank.

Ĉu la nordo Iro rapldas ?

La brilaj suhcesoj en Svedlanflo daŭras. / Triumfas la Ĉe-mclodo. / Aŭsfrio scndas peresperanfan propagandislon.

Alenlu Radlo-paroladon el Oslo la 2-an de marfo. / Ankaŭ en Esfonujo bona progreso.

E1 Svedlando, el Estonujo, ankaŭ el Norvegujo atingas nin raportoj, kiuj ne povas ne ĝojigi la koron de ĉiu mond- lingvano. Precipe el Svedlando. Tie ankoraŭ sentiĝas la efiko de la bonega laboro de pastro Ce; tie eĉ nun labor- egas liaj kapablaj disciploj: la rumano Tiberio Morariu, la estono Henriko Seppik, la bindo Lakshmiswar Sinha, la norvego R. Bugge-Paulsen, lastatempe s-ino Pahn, kiel Seppik veninta el Es- tonujo. Kaj ilian laboron saĝe kaj lerte subtenas la gvidantoj de Sveda Esper- anto-Federacio.

ŝajnas efektive, ke pravas s-ro Mo-

• rariu, parolante (en Heroldo n-ro 6 de 7-a de februaro nunjara) pri „la Rene- sanco de Esperanto", kiun estigis la metodo de pastro Ce kaj ĝiaj kapablaj aplikantoj; eĉ oni jam timetas tro ra- pidan antaŭenmarŝon de nia afero en la nordo. Pri ĉiam pli brilaj srikcesoj sciigas la raportoj el la nordaj landoj.

Lastatempe ili estis tiel oftaj kaj tiel ampleksaj, ke la loko en Heroldo ne sufiĉis por ĉiam tuj publikigi ilin. Ni do kolektis la plej ampleksajn el tiuj raportoj, esperante ke iam tti trovos lokon por kune publikigi ilin en pli mal- pli speciala „nordlanda nurnero", eĉ timante ke ili parte perdos sian aktu- alecon.

Cefloke estu publikigata tre atentinda artikolo de s-ro Malmgren, sub la titolo, kiun ni prenis kiel ĉefan superskribon por nia hodiaŭa numero. Tiu ĉi arti- kolo estas tre, tre optimista. Tute tiel

Ĉu la Nordo fro rapidas?

Propagando.

Tiu opinio estas tre disvastigita, ke oni bezonas multan moncn por rezulto- dona propagando. Kvankam ĝi parte estas vero, ĝi tamen ankaŭ parte estas eraro. Unu spesmilo en la mario de unu persono estas egalvalora al mil en la mano de alia persono. Kaj tio estas vero ankaŭ kiam temas pri Esperanto.

Diversaj estas la celoj, kiujn ni starigis antaŭ ni. Ce ni en Svedlando kaj Eston- ujo ni celkonscie laboras por t u j a venko de Esperanto. Kaj tiu konvinko donis al ni bonan superrigardon super la tutan problemon. Ni havas malmuttan tempon por d i s k u t i organizajn pro- blemojn. Ni unue a g a s, kaj poste la cirkonstancoj ofte donas al ni senpage la plej bonan solvon de organizota afero.

Tempo de finvenko.

Ni, kiuj s c i a s , ke Esperanto post kelkaj monatoj aŭ jaroj havos milionojn kaj milionojn da adeptoj, ni a g a s. La personoj, kiuj kr e d a s , ke Esperanto venkos post cent jaroj aŭ neniam, ili d i s k u t u pri la organiza problemo;

ĉar kelkajn milojn da personoj oni povas kunigi en unu organizaĵon, sed kunigi milionojn estas neeble.

Instruada kaj prelega propagando.

Antaŭ ĉ. du jaroj, kuraĝa horno ebligis al Sveda Esperanto-Federacio la inviton de pa.stro Andreo Ce al Svedlando. La sumo garantiita ne estis granda. Sed la bazo estis donita. Pastro Ce venis, kaj lian laborkapablecon ni preskaŭ ĝis

optimistaj ni ne estas; sed ni plene konsentas ke sen optimismo nenia eĉ bonega ideo progresos.

Kiel dua sekvu raporto (kun ilustraĵo) pri la sukcesoj de leŭtenanto Bugge- Paulsen en Dalekarlio — raporto kiu atingis nin jam en januaro sed por kiu ni ankoraŭ ne trovis kottvenan lokon.

Tria artikolo sciigas pri la novdataj sukcesoj de lektoro Seppik.

En kvara artikolo vi trovos tre ĝoj- igajn informojn pri sendo de s-ro Frey el Vieno al la nordaj landoj, por tie (en Svedujo, Norvegujo kaj Danujo) — per Esperanto — propagandi por sia ltejtn- lando Aŭstrio. Li venos tien laŭ invito de la svedaj Esperanto-orgatiizaĵoj kaj de la urbestro de Stokholmo, kun fi- nanca aŭ morala helpo de diversaj mi- nisterioj, de gravaj oficejoj kaj de la urbo Vieno (Wien).

Finfine vi legos ankoraŭ arttkolot’

pri la Esperanto-movado en Estonujo.

Ankaŭ tiu artikolo atingis nin jam an- taŭlonge; sed ĝi bone taŭgas por kom- pletigi la bildon pri la progresoj de nia afero en Ja nordaj landoj.

Do, la Nordo rapidas venkigi Esper- anton. Cu la aliaj landoj sekvos? Nia Ce nun laboras en Nederlando. Ankaŭ tie li havas belajti sukcesojn. Cu pcste li kaj haj disciploj iros tra la tuta mondo por .infekti* ĉiujn landojn per la ideo de 1’ mondhelplingvo kaj por, finfitte, dev- igi ĝin — la malsaĝan mondon — ak- cepti tion, kio por ĝi estos unu el la plej bendonaj valoraĵoj de ĉiuj tempoj?

troigo eluzis. La sukcesoj atingitaj in- stigis nin inviti aliajn fremdlandajn in- struistojn. Venis redaktoro Morariu, lektoro Seppik, leŭtenanto Bugge-Paul- sen kaj instruistino Palin. Por ili ni or-<

gattizis konstantan instruadon, kiu donis bonegajn rezultojn. En tiu ĉi moinento ili ĉiuj gvidas kursojn — preskaŭ sam- brile kiel la majstro. La metodo mem tnetas la prosperon en la manon de la instruisto!

Por disvastigi la konon pri Esperanto, ni organizis al nia hinda samideano, Lakŝmisvar Sinha, tutjaran preleg- vojaĝon tra Svedlando. ŭis nun li pre- legis antaŭ 25 000 personoj, kaj li daŭr- igos sian vojaĝon ĝis la fino de majo. — En Svedilando estis entute en la pasinta jaro ĉ. 50 000 aŭskultantoj en prelegoj esperantlingvaj. Kaj ĉ. 15 000 personoj komencis studi Esperanton. — Miloj da artikoloj aperis pri Esperanto en la sveda gazetaro.

Sveda instruistaro.

Antaŭ nur du jaroj la sveda instruist- aro tre indiferentc rigardis la esperant- lingvan problemon. Post persona pro- pagando 20 geinstruistoj partoprenis la unuajn Ce-kursojn en Stookholm. Per la alvoko de ili (kaj artikoloj en instru- istaj gazetoj) ni poste instigis la tut- landajn instruist-federaciojn „Sveriges Folkskollararforbund“ kaj ..Sveriges Folkskotlararinneforbund** inviti al la unuaj instruistkursoj somere 1928, en kiuj kursoj partoprenis 40 geinstruistoj.

Sur tiu akirita bazo ni kuraĝis fari pro-

ponon al la sveda parlamento. Rezulto:

50 geinstruistoj je la kosto de la ŝtato estis instruataj ett ŝtataj Esperanto- kursoj. Kaj, bazinte sur la dankskribaĵo de la partoprenintoj, nun estas proponite en la parlamento pri novaj kursoj.

krome estas proponita ŝtatigo de la novorganizita Sveda Esperanto-Insti- tuto.

Esperanta Turista Komisiono.

Car multaj persot(pj lernis Esper- pnton, ni volis en la pasinta somero ia- tnaniere utiligi la sciojn. Ni do prove aranĝis turistvojaĝojn el Svedlando al Estonujo. La celo estis, ke la turistof ĝuu la libertempon — per Esperanto.

Rezulto neantaŭvideble bonega. Ni ioin post iom pli firme organizis la vojaĝojn, kiuj fine okazis sub la notno de Esper- anta Turista Komisiono. Rigardu: ni ne uaue organizis ETK’n, sed unue ni kreis

La ekzamena festo eu Borliingc, Svedlamlo

De m aldekstre al d ekstre: S -ro E ^ t r o i n , prezidanto de Klubo E sperantista de Falun, del. de UEA (stara n ta); sidantaj: S-ino S tfŭin, s-ro M. Jansson, del. de UEA en Bor- lange (tradukinto), f-ino E. Bodĉn, vicdel. de UEA satnloke, (tradukintino), s-ro R.

Eugge-Paulsen, prezidanto de Norvega E sp eran tista Ligo Xkursgvidinto), s-ro Paul Nylĉn, prezidanto de Sveda E speranto-E ederaeio (ekzam eninto), s-ro E. Anselius, se-

k retario de Klubo E sperantista de Falun (tradukinto).

la bezonon, kaj poste la havigo de nonto kaj statuto al la entrepreno estis multj pli faeila. — La bona rezulto de la pa- sintsomeraj vojaĝoj instigis la estraron de la granda „ S t o k h o l m a E k s - P o z i c i o 1930“ t r a n s d o n i 1 a t u t a n r e k 1 a m o n f a r o t a n e n E s t o n u j o a 1 E s p e r a n t a T u - r i s t a K o m i s i o n o Laj n e al alia turista aŭ trafilka organizaĵo. Plue: estas fakto, ke n e n i e la reklamo por la eks- pozicio estas tiel cele far.ita kiel en Estonujo (dank’ al la kunlaboro inter la sveda kaj estona sekeioj de ETK).

Oficialaj kursoj por tramistoj kaj telefonistinoj en Stoekholm.

En la venonta soinero ETK aranĝos maikarajn vojaĝojn al Stockholm, Kaj ni kalkulas je tio, ke niiloj da personoj Esperanto-parolantaj volas viziti la eks- pozicion. Pro tio ETK sendis ofieialan rekomendon al ŝtataj kaj aliaj gravaj institucioj aranĝi Esperanto-kursojn por sia oficistaro. Kaŭze de tiu rekomendo nun estas aranĝitaj grandaj Esperanto- kursoj por la tramistaro (6 kursoj) laii

deeido de la Stokholma tramista direk- cio. Krome la ŝtata telegrafa superestr.

aro aranĝis kursojti por sia ofieistaro.

En Stockholm oni do povos somere telc- fonvoki en Esperanta 'lingvo! Aliaj kursoj en preparo. La nomitajn kursojn Ce-metodajn gvidas lerte unu svedo, s-ro Gosta Ahlstrand, novelekt- ita sindiko de Sveda Esperanto-Federa- cio.

Cu tro raplde?

Entiite ni dum niaj prosperoj kaj pro- gresoj en Svedlando (kaj Estonujo) estas tute certaj pri la baldaŭa venko de Esperanto en niaj landoj. Nia sola titno estas, ke ni iras tro rapide, kaj ke aliaj landoj ne tuj sekvos. — Kaj se ni lialtus eĉ momente, ni certe devus rekomenei nian batalon.

Cu ni tro rapidas?

Ernfrid Malmgren.

Sukceslnlai Ĉe-KursoJ en Dalettarlio, Svedlando.

La plej bona pruvo por la intereso por Esperanto en Svedlando estas ke lastsomere Sveda Esperanto-lnstituto devis anonci en Heroldo por akiri pliajn Ce-instruistojn. Anoncis sin la norvega propagandisto, leŭtenanto Rolf Bugge- Paulsen, en la konvinko ke, ju pli pro- gresas la movado en Svedlando, des pli benaj estos poste la ŝancoj por progreso en Norveglando, ĉar al la norvegoj Svedlando estas „la granda frato“.

Komence de oktobro li ekgvidis kurs- ojn en Dalekarlio, en la urbo Falun kaj la urbetoj Borlange-Domnarvet, post publikaj provlecionoj kaj post Radio- parolado de la stacio Falun, kies gvid- antoj tre favoras Esperanton. En Falun la kursoj.estis organizitaj de Klubo Es- perantista, kies prezidauto estas s-ro E.

Strdm, kune kun la urba sekcio de ABF (Laborista Kleriga Asocio), eu Bor- lauge-Domnarvet de la tiea ABF kuu liclpo de kelkaj geinstruistoj, antau ĉiuj, de f-ino E. Boden. Okazis kurso en Falun ĉiun duan tagon kun 20 partoprcn-

(2)

antoj, en Borl&nge-D. du kursoj, unu or- dinara (konsistanta plejparte el labor- istoj) kun 17 pers., kaj unu porinstruista kun 13 pers. Krom tio estis organizitai dimanĉa kurso por junaj bontemplanoj de loĝiaro „Heimdal“ kun 15 pers., do, entute 4 kursoj kun 65 partoprenantoj.

Tradukanto-helpanto en Falun estis s-ro E. Anselius, en Borliinge-D. f-ino E. Bo- den (instruista kurso) kaj s-ro M. Jans- son (ordinara kaj bontemplana kursoj).

La loka gazetaro helpis al la organizo de la kursoj akceptante varbajn artikolojn kaj notojn ltaj, post la alveno de la kurs- gvidanto, intervjuojn. Specialan dankon meritas la redaktoroj de „Dala-Demo- kraten“.

La 14-an kaj 15-an de decembro okazis la ekzamenoj por la diplomo de Sveda Esp.-lnstituto. La prezidanto de Sveda Esp.-Federacio, s-ro P. Nylen, venis de Stokholmo por gvidi la ekza- menojn. Ciuj ekzamenitoj estis aprob- ataj.

Ce la publika komuna buŝa ekzameno en Borlange-Domnarvet la 15-an je la 7-a, ĉeestata ankaŭ de ĵurnalistoj, bon- venigis la ĉeestantojn f-ino Boden en la nomo de la organizintoj de la kursoj.

Poste s-ro Nylen, kiel reprezentanto de Sveda Esp.-Instituto, alparolis la adept- ojn pri la Esp.-inovado, la internacia kaj la sveda, pri UEA, ĝia jarlibro kaj ĝiaj delegitoj, li akcentis ke oni jam nun po- vas havi multan utilon de Esperanto per korespondado kaj dum vojaĝoj en fremdaj landoj. Kaj dank’ al la genia in- ŝtrumetodo de pastro Ce, la lernintoj fakte sentas ke ili lernis lingvon kaj povas ĝin praktike utiligi. Li ankaŭ menciis la monsubtenon flanke de la ŝveda parlamento kaj esprimis la es- peron ke la Sveda Esp.-Instituto baldaŭ estos metita sub la kontrolon de la ŝtato, same kiel la germ ana k. a.

Fine la kursgvidanto, s-ro Bugge- Paulsen, ekzamenis pri la ĉambro, la vojaĝo, la tempo, kaj donis la lastan le- eionon de la Ce-kurso: pri la lioma korpo, kaj regis lastfoje la bonhumora harmonio.

Poste oni iris rekte al la bela kuk- vendejo kaj dancejo en Borlange, kie okazis la postekzamena festo. De Falun jam alvcnis per omnibuso 30 personoj, entute la feston partoprenis 60—70 ge- esperantistoj, inter kiuj la plimulto de la kursanoj. Car estis la vespero antaŭ la Zamenhofa tago, en unu ĉambro estis dismetita Esperanta literaturo. Je tiu vespero kaj en la „librovendejaj leci- onoj“ entute vendiĝis libroj por 200 sv.

kronoj. — La festvespero pasis tre agrable kaj bonsukcese, regis bona kon- kordo kaj entuziasmo por Esperanto.

Oni komencis per teo kaj finis per kafo.

Oni konversaciis Esperante kaj svede, oni dancis kaj ĝojis, faris multajn parol- adojn — solenajn kaj ŝercajn, kantis Es- perantajn kantojn kaj kriis huraojn por ĉiu kaj ĉio, transdonis memorajn kaj dankajn donacojn kaj florojn, kaj fine fotografiĝis (vidu la ilustraĵon).

Speciale atentindaj estis la paroladoj de s-ro Nylen kaj de la kursgvidinto.

S-ro Nylen esprimis sian ĝojon pro la forta esperantista vivo kiu nun ekfloris en Dalekarlio. Kun granda kontento li denove vizitas Dalekarlion, >li diris, ĉar en Falun li esperantiĝis, tie li aĉetis en 1892 sian unuan lernolibron. Tiutempe ekzistis neniu Ce-kurso, estis maifacile studi la lingvon, ĉar ĉiu devis studi tute sola.

S-ino Strom el Falun en la nomo de 1’ kursanoj transdonis al la kursgvidinto, s-ro Bugge-Paulsen, memoran donacon:

stanan cigaredan kesteton, 'kun engra- vurita teksto kaj kun ses oraj moneroj.

Bugge-Paulsen kortuŝite dankis kaj faris paroladeton Esperantan uzante nur Ce-kursajn vortojn por certigi ĝeneralan komprenon. Li petis pardonon ke li elektis ĝuste Falun kaj Borlange kiel

„pruvan tu>kon“ por sia unua laŭregula Ce-kurso. Li tamen estis feliĉa reiri al Norveglando por festi Kristnaskon kun la impreso ke la kursoj sukcesis, ĉar la lernantoj fidele vizitadis ilin ĝis la lasta leciono. Ili havis la firman volon lerni Esperanton ne kiel ian ludilon, sed kiel la mondlingvon. Se v i volas ke Esper- anto vere estu la mondlingvo, ĝi estos la mondlingvo.

Bo>ne parolis ankaŭ la plej juna parto- preninto en la kursoj, la 11-jara knabino Astrid Zethelius, en Esperanto dankante f-inon Boden pro la organizo de la kurs- oj kaj pro la fidela traduka servado.

P er komuna kantado de la Himno kaj:

„Vivu, vivu Esperanto!" oni finis la ne- forgeseblan feston. La lokaj gazetoj

bone kaj detale raportis kaj pri la ekza- meno kaj pri la festo.

La postan tagon, dimanĉon matene, la prezidantoj de la sveda kaj de la nor- vega Esperanto-asocioj, s-ro Nylen kaj Bugge-Paulsen, faris po 10-minutan ra- dioparoladon de la stacio Falun okaze de la 70-jara datreveno de la naskiĝtago de D-ro Zamenhof. Post tio okazis la ekzameno ĉe la Faluna kurso, kiel jam raportite.

Depost Novjaro la porinstruistan kurson gvidas instr. f-ino Boden, la bon- templanan kurson s-ro M. Jansspn. La ceteraj kursoj kaj en Borlange kaj en Falun fondis studrondojn.

Antaŭ ol veturi hejmen al Norveg- lando por „festeni“ Kristnaskon, leŭt. R.

Bugge-Paulsen laŭ invito de samideanoj en Hudiksvall (urbo ĉe la Botna golfo) vizitis tiun urbon kaj faris paroladon pri Esperanto, kiel enkondukon al la Ce- kursoj starigotaj en Hudiksvall kaj Igge- sund (sude de H.) de la 15-a de januaro (gvid. s-ro Bugge-Paulsen). La iniciat- into de la kursoj estas s-ro W erner Ode- gard, la redaktoro de la plej granda taggazeto. Ankaŭ alia redaktoro parto- prenas la preparojn. Cu oni bezonas diri ke la gazetoj favore raportis? — Jam enskribiĝis tiam (la 17-an de dec.) 40 partoprenontoj.

En konekto kun sia agado poresper- anta en Dalekarlio, s-ro Bugge-Paulsen, faris kvar publikajn paroladojn kun bel- egaj lumbildoj pri „Sankt’ Olav, la nor- vega reĝo-sanktulo, kaj la 900-jara me- morfesto en Trondhjem 1930“, nome en la haloj de „Arbetarforcningen“ (Falun) kaj de „F6reningshuset“ (Domnarvet), en la Meza Lernejo (Boriange) kaj en la Popolaltlernejo (Fornby). Cie li faris enkondukan paroladeton pri Esperanto.

La lokaj gazetoj raportis. — Li ankaŭ faris paroladon nur pri Esperanto en la virina seminario de Falun. 100 lernant- inoj kaj la rektoro ĉeestis. Granda in- tereso. La tuta provizo da ŝlosiloj el-

ĉerpiĝis. (Mallongigite.)

Nova venKo

de Ĉe-melodo en sveduio.

Rekordkurso en Eskilstuna de lektoro Seppik.

Venis ĉi tien lektoro Henrik Seppik por fari Esp.-Iecionojn laŭ la jam fame konata Ce-metodo. La tre grava kul- turorganizo ABF (Arbetarnas Bildnings

Enigmo-KonKiirso.

Amkaŭ en ĉi tiu jaro ni publikigas enigmo- koukurson, kiu daŭros ĝis la fino de la nuna jaro kaj aperos proksimume ĉiusesseinajne.

La ses abonantoj, kiuj solvos ckde la ho- diaŭa nurnero ĝis la fino de 1’ konkurso la plej multajn enigmojn, rajtos elektis librojn el la propra eldonejo de Heroldo de Esper- anto je valoro de 5 SM. Se estos tre multaj solvintoj, ni donos pliajn premiojn, kiel ni faris ankaŭ pasintjare.

Atentigoj.

1. Rajtas partopreni nur abonantoj de Hen roldo.

2. La solvoj devas esti tre klare skribitaj sur aparta paperfolio aŭ poŝtkarto, sen iu ajn alia sciigo.

3. Ciu solvo devas porti la daton de 1’ for- sendo, kaj ekzaktajn nomon kaj adreson de 1’ solvinto.

4. Skriberaroj en !a solvoj estas rigardatai kiel malĝustaj solvoj.

5. Ciu solvinto retenu ekzaktan kopion de ĉiu forsendita solvo.

6. Ciuj solvoj, kiuj malatentas tiujn kon- diĉojn, estas malvalidaj.

La solvoj de la enigmoj en la hodiaŭa nu- mero devos alveni ĝis 28.3.1930, el trans- oceanoj landoj ĝis 28.5.1930.

*

1. Krucvort-enigmo.

H o r i z o n t a l e : 1. Pompa sinmontro, 2. rumana urbo, 3. sufikso, 4. ne makulita, 5. konjunkcio, 7. rapidkura remaĉbesto, 10.

Forbund = Kleriga Asocio Laborista) aranĝis la aferon. 350 personoj el ĉiu aĝo kaj sekso nun fervore studas Es- peranton sub gvidado de lektoro Henrik Seppik. Jam de la komenco la bona lek- toro sukcesis akiri al si kaj sia instruado la plej bonan atenton kaj simpation, eĉ flanke de skeptikuloj kaj antaŭaj kon- traŭuloj.

La 350 kursanoj dividiĝas en ses grupoj: du por 135 geinfanoj el la plej altaj klasoj de la popollernejo, unu por ĉ. 40 geinstruistoj kaj tri grupoj ĝene- ralaj.

Notinde estas, ke la infanoj tre bone kaj facile lernas sub la gvidado de Sep- pik. La granda intereso de la infanoj evidente manifestiĝas per tio, ke ili ne nur vizitas la lecionojn de sia propra grupo, sed venas spontanee, preskaŭ ĉiuj, ankaŭ al la lecionoj de la alia grupo.

Do, dum ĉiu porinfana leciono la salono estas plenplena de viglaj kaj lernemaj infanoj.

Por doni bildon pri la opinioj „de ekstere" pri la Esp.-lecionoj de lektoro Seppik, ni donas ĉi-sube tradukojn el artikoloj en la gazetaro de Eskilstuna.

La opinioj estas tre favoraj kaj unu- animaj de la ĉeestantaj ĵurnalistoj:

Esperanto-sukceso en Eskilstuna.

(E1 „Es>kilstuna Nya Tidning", 24. 1. 1930.)

La estona lektoro Henrik Seppik, kiu de post kelka tempo troviĝas en Sved- lando, alvenis nun kun sia Esperanto- instruado al Eskilstuna, farinte antaŭe bonsukcesajn kursojn en multaj aliaj lo- koj. Marde vespere li prezentis sin kaj la internacian helplingvon al la Eskil- stuna-publiko, kiu multnombre kolekt- iĝis en la aŭlo de 1’ gimnazio.

S-ro Seppik montriĝis ekstreme sprita instruanto, kaj lia instru-sistemo plej bone povas esti karakterizata kiel genia.

Nomi lian instruadon leciono estas tute erare, konversacio estas la ĝusta vorto.

Car Esperanto estas tiel simpla en sia strukturo, ke kiu ajn post nur kelkmi- nuta instruado povas Esperante respon- di — plej ofte korekte — al la demandoj de s-ro Seppik.

Nature s-ro Seppik ne povis tuj ek- paroli Esperanton kun sia publiko. Li devis havi unu „aparaton“ por helpo, en kiu la Esperantaj vortoj transform- iĝas je la svedaj identaĵoj. Tiun taskon plenumis unu el la Esperanto-entuziasm-

dombesto, 12. maljes, 13. kion multaj homoj ne volonte konfesas, 15. amatino de Nerono.

16. danĝera marvirino.

V e r t i k a l e : Troviĝas ĉe la fino, 2.

ofte uzata kun „scienco“, 3. sudfranca urbo, 4. arbo-ĝardeno, 5. ampleksa konaro, 6. su- fikso, 7. kurbitajo, 8. sufikso, 9. membro, 11. tre agrabla en la dezerto, 14. prefikso.

La vortoj estas sen gramatikaj finajoj.

2. Kom bil-enigmo.

o, o, o, o, o, o, p, r, r, r, r, r, r, r, s, t, t, t, u, v.

Ci-suprajn literojn oni metu en la mal- plenajn kvadratetojn tiel, ke la horizontala vico rezultigas verkiston kaj titolon de ofte legata verko en Esperanto. La vertikalaj vicoj signifas: 1. armilo, 2. forta ventego, 3.

danĝeraĵo en la altmontaro, 4. ofte videbla en parkoj, 5. varbmaniero, 6. paroladisto, 7.

monato.

La vertikalaj vortoj ne havas gramatikajn finaĵojn.

3. Vizitkart-enigrmo.

Teodoro Flngat

Parls.

Kiun profesion havas s-ro Fingat?

uloj de nia urbo, s-ro Arvid Agren, en tre kontentiga maniero. Inter la popoloj estas muro, diris s-ro Seppik, larĝa, alta kaĵ dika muro, kiu malhelpas la reci- prokan interkomprenon. Sed nun ni de- truu tiun muron kaj anstataŭe konstruu ponton inter la popoloj. Jam hodiaŭ vespere ni faros per Esperanto multajn truojn en tiu muro.

Tiel do komenciĝis la konversacio, unue kun ĝenerala prezento: „Mi estas Henriko Seppik, kiu estas v i? “ ktp.

en la instruado laŭ la rekta metodo, kiun s-ro Seppik ĉie uzis kun tia sulkceso.

Tiel iom post iom li aperigis tutan ko- lekton da diversaj objektoj, el kiuj parto estis vere surpriza, kaj en lude facila maniero la bona lektoro komprenigis al siaj aŭskultantoj la diversajn nomojn, kvalitojn ktp. de la objektoj. Kaj kiam la leciono estis finita, oni ne povis ne konstati, ke s-ro Seppik estis prava en sia aserto, ke la lingva muro komencas fali.

90 personoj registris sin por la parto- preno en la kursoj. Pli frue pli ol 100 personoj registris sin — kaj kun 100 po- pollernejaj infanoj*) funkcias unu kurso.

En !a provleciono por la popol-instru- istoj partoprenis 65 geinstruistoj, kaj la ordinara kurso por la infanpedagogoj su- pozeble ne estis malpli granda . . .

*

(E1 „Eskilstuna-Kuriren“, 22.1.1930:) En la aŭlo de 1’ gimnazio demonstris marde vespere lektoro Henrik Seppik, kiel facile estas lerni Esperanton. La multnombra publiko fariĝis ĉiam pli en- tuziasmita kaj facile gvidebla, ju pli longe lektoro Seppik ĝin direktis, kaj kiam ĝi forlasis la provlecionon, ĝi sciis proksimume same multe da Esperanto kiom la lernanto scias la germanan lingvon post unujara fervora stud-

ado . . . Al.

(E1 „Folket“, 28.1.1930:)

La Esperanto-kursoj de ABF (Labor- ista Kleriga Asocio) sub la gvidado de lektoro H. Seppik fariĝis granda suk- ceso. Nun funkcias kvin kursoj kaj hodiaŭ vespere komenciĝos la sesa.

Gi estos la lasta, post kio la programo de lektoro S. estos okupita kaj eĉ ne tia Esperanto-entuziasmulo kiel li povos ion fari por ili, kiuj poste registros sin . . .

Jam nun la kursoj havas pli ol 300 partoprenantojn. La du kursoj de la lernejanoj havas entute 120 infanojn, la kurso de 1’ geinstruistoj 40-on. Unu el la kursoj por la ordinaraj „plenkresk- uloj“ ampleksas proksimume centon da partoprenantoj kaj la alia pli ol 50. En ĉiuj kursoj montriĝas grandioza inte- reso, komprenebla kun tia instruanto kiel lektoro Seppik kaj kun tiel facila lingvo kiel Esperanto. La progresoj en ĉiu leciono spronas la kursanojn. Oni ne liavas la senkuraĝecon, ordinaran en la lingvostudoj. Jain post la tria le- ciono la instruisto kaj la lernantoj kom- prenas unu la alian sufiĉe bone. La gra- matiko lude kompreniĝas kaj la vortoj skribiĝas elegante en la konscio de la lernantoj, sen ke ili bezonas apliki kian ajn parkeradon. Librojn oni tute ne rajtas kunporti al la kursoj. La rekta metodo de Esperanto estas bazita sur la moderna psikologia pedagogio, kiu faras superflua la malnovan parkerigan sistemon.

*) La aliaj 35 venis poste. — Rim. de 1’ trad.

Slafa propagandlsfo.

„Ni nur povos venki, se ni povos montri a! la mondo la p r a k t i k a n taŭgecon de Esperanto."

Tute prave tiel parohs s-ro Rudolf Michael Frey, kalkulkonsilisto cl Wien, kiu jus entreprenis vojaĝon al nordaj landoj por tie, kun financa kaj morala subteno de la aŭstria ŝtato kaj urba komunumo Wien, p e r E s p e r a n t o fari propagandon por belega Aŭstrio kaj ĝia krono, la brila ĉefurbo Wien.

Invitis s-ron Frey la svedaj Esper- anto-organizaĵoj kaj la urbestro de Stockholm s-ro Lindhagen, kiu persone estas fervora esperantisto kaj konata al multaj eksterlandaj gesamideanoj, ĉar li eĉ jam partoprenis universalan kon- greson de Esperanto.

S-ro Frey faros lumbildajn paroiad- ojn en dekdu svedaj urboj kaj en Oslo (ĉefurbo de Norvegujo), krome en Dan- ujo, Germanujo (Berlin, Dresden) kaj Ceĥoslovakujo (Praha) — en la laste

(3)

N-ro 9 (557) Heroldo de Esperanto Paĝo 3 nomitaj du landoj, por montri, kiaj es-

tas la sukcesoj en Svedujo.

TTro Frey vojaĝas kun helpo (parte financa, parte morala) de:

Ministerio por Komerco kaj Trafiko;

Ministerio por Instruo;

Bundeskanzleramt = Liglanda Kan- celaria Oficejo (oficejo de kanceli- ero Schober kaj de lia 1-a sekci- estro D-ro Uebelhor);

Bundespressedienst (Liglanda Gazet- servo, ministro Ludwig);

Ministro por Socia Administrado, pro- rektoro de la universitato, D-ro Innitzer, kaj lia 1-a min. konsilanto D-ro Hell;

Urbo \Vien (Komisiono por fremdul- frekvento de la liglandoj Wien kaj Malsupra Aŭstrio);

Landa registaro de Malsupra Aŭstrio;

Aŭstria Vojaĝoficejo kaj Trafikvarba Societo de la Fervojoj;

Ambasadorejoj de Svedujo, Danujo kaĵ Norvegujo.

S-ro Frey parolados entute 22-foje, disponante pri pli ol 100 lumbildoj kaj du filmoj: en Stockholm en la Nova Koncertdomo (4. 3.), en Oslo en la festsalono de la universitato (6. 3.), en Praha en eleganta salono de la magi- strato — ĉie kun muziko.

La tasko estas propagandi per Fspe- ranto por la fremdultrafiko. Pro tio estas aranĝotaj specialaj vojaĝoj el la nordaj landoj al Aŭstrio kaj Wien okaze de la „Vienaj Festsemajnoj", kaj s-ro Frey disdonos ĉ. 30 000 prospektojn en Esperanto kaj aliaj lingvoj.

Kompreneble, dum siaj paroladoj s-ro Frey ankaŭ mencios la sŭkcesojn de Esperanto en Aŭstrio kaj pledos por enkonduko de Esperanto en la lernej- ojn. Speciale atentinde estas, ke lia parolado estas ŝtate kontrolita kaj apro- bita; li eĉ faris provparoladon (kun lumbildoj) eti ĉeesto de la respondaj oficialaj eminentuloj.

Oni ankaŭ bone notu la Radio-parol- adon, kiun s-ro Frey faros la 7. 3. el Oslo, je 22.10- 22.40 li. MET. „Ravag“

en Wicn transprenos la paroladon rekte el Oslo kaj transigos ĝin al ĉiuj aŭstriaj aŭskultantoj. La parolado es- tos per „Bundespressedienst“ anoncata en la aŭstria gazetaro. La grandstacio Oslo (60 kv.) estas nun bone aŭdebla, de Svalbardo (Spitsbergen) ĝis Egipt- ujo. Esperantistoj post aŭskulto de la parolado skribu al s-ro Sektionsrat In- genieur Erwin Deinlein, Bundesminis- terium fŭr Handel und Verkehr, Wien I, Stubenring 1. Unue estos enkonduko (norveglingva), poste s-ro Frey parolos Esperante, fine germane al Aŭstrio.

Tiun paroladon instigis la aŭstria ĝen.

konsulo en Oslo kaj la tieaj UEA-dele- gitoj s-anoj Arnessen kaj Schjerve.

La Lsperanfo-movado en Esfonlo

dum la pasiniai monafoj.

En N a r v a (25 000 loĝ.), kie la Esp,- movado iom malviviĝis dumtempe, nun ĝi ree plivigliĝis. Jnform oj de EAE“

raportas pri multaj kursoj. Ciujn gvidas estrarano de EAE M. Grigorjev, kiu estas ankaŭ komisiita organizi tie la movadon. En Narva Esp.-unuiĝo aperas nun laŭ ekzemplo de Tallinn’a „Espero“

Viva Gazeto, por doni celon al la vizit- ado. Kunvenoj kaj Viva Gazeto ĉiudi- manĉe.

En seminario de R a k v e r e (10 000 loĝ.) kurso por 24 partoprenantoj. Lern- ante oni konatiĝas kun la literaturo.

En V o r u (4000 loĝ.) komenciĝis en lasta oktobro nova kurso. Interese estas noti, ke por la nuna kurso la instruista unuiĝo donis apenaŭ sian nomon kiel aranĝanto, sed la duan ĝi aranĝis mem kaj invitis por gvidado s-inon E. Piihn.

La 15-an de decembro okazis tie mal- ferm a kunsido de societo „Torento“, la 21-an kristnask-arba festo kun adiaŭo al s-ino E. Pahn.

En P a r n u (20 000 loĝ.), kie antaŭ kvin jaroj ne sukcesis la vivigo de la movado, nun la intereso al — kaj la forteco de — la movado preskaŭ estas superonta Tallinn’on, la ĉefurbon kaj ĉiaman centron de Esperanto en Eston- io. La grandan intereson sendube kreis gimnaziano de la lasta klaso N. Ruus, kiu estis ĉefaranĝanto por akcepti so- mere svedajn gastojn. Car lokaj gazetoj rilatas favore al Esperanto, N. Ruus ne laciĝas doni multajn artikolojn kaj arti- koletojn pri la movado. Eks-Tallinn’ano E. Malson multe helpis al la afero. Fin- iĝis de li gvidit^ kurso, kiun en la fino

Alfred Dorniauns,

gvidanto de la Esperanto-kursoj en „Westdeutsclier Rundfunk" (okcidentserniana radio- stacioj) antaŭ la mikrofono.

Esperanfo haj Radio.

Esperanto-Radio-Prograino.

La plenan iprogramon vidu Herofclo n-ro 5.

ŝanĝiĝis jenaj dissendoj:

Dimanĉo, 2. Marto.

08,30 Langenberg, 473 m — Aachen, Koln, Mŭnster — Par: A. Dormaniis: Ko- menciĝas nova Esperanlo-Kurso — 30 min.

Lundo, 3. Marto.

20.40 Odessa, 411 kaj 450 m — Par: N.

flolm: K — 20 min.

Mardo, 4. Marto.

18.15 Nŭrnberg, 239 m — Mŭnchen, Augs- burg, Kaiserslautern — Par: A. Starke:

La benkoj de la promenejo, burleskaĵo el la franca lingvo — Sekvos du kantoj kun liuto: „Kisu min ankoraŭfoje" de Raymond Schwartz kaj „Kiam tra urbo marŝas la soldatoi“, germana po- polkanto — 30 min.

vizitis 120—130 personoj. La Esp.-In- stituto aranĝis ekzamenon pri elementa scipovo, sed kuraĝis ekzameniĝi nur 25 gekursanoj; el ili sukcesis laŭdinde ses, bone dek, kontentige ses. Nun funkcias tie tri kursoj por komencantoj, unu por daŭrigantoj. Du kursojn gvidas la svedo A. Strandmark. Partoprenas po 10—40 personoj. A. Strandm ark faris prov- lecionon kaj propagandparoladon antaŭ 250 homoj. La gvidantoj de la Urba Bi- blioteko laŭ koncerna propono de Lab.

Esp.-Klubo promesis ree aboni Esp.-ga- zetojn kaj mendi Esp.-librojn. EAE de- cidis aranĝi sian jarkunvenon ĉi-jare en Parnu.

En T a 11 i n n post la fino de la Ce- kurso multaj daŭrigis la lernadon en studrondoj; nun finiĝis la kurso por daŭrigantoj, gvidita de Helmi Dresen.

Vizitis ĝin regule 30—40 personoj. Same okazis kelkaj — kompare kun tiuj de A.

Ce — kursetoj diversloke; en unu el ili partoprenis ankaŭ la estro de Tallinn’a ĉefpoŝtejo M. Ruuhel.

En novembro edziniĝis la konata al multaj eksterlandaj gesamideanoj Agnes Dresen (kasistino de „Espero“) je D-ro A. Nŭ.

Aŭtune decidis „Espero“ dediĉi siajn grandajn festojn al diversaj nacioj. Tiel la 17-an de novembro okazis Hungara Vespero. Paroladis pri hungara historio la prezidanto de EAE V. Vaher, lum- bildojn klarigis s-ino E. Viidas, kaj aliaj gesamideanoj deklamis, muzikis kaj kantis. La gazetaro favore menciis la feston. Okaze de la 70-jara naskiĝtago de nia Majstro, „Espero“ aranĝis hejman feston, kiu samtempe estu konatiĝves- pero por novuloj. La kristnaskokun- venon ĉeestis pli ol 120 personoj, inter ili gaste s-ino A. Bassel el Latvio.

Antaŭ novjaro la Instituto okazigis en Tallinn ekzamenojn trispecajn; ekza- meniĝis nur ses personoj.

Jaŭdo, 6. Marto.

'21.40 Kaunas-Kowno, 1935 tn — Par: J.

Kutra: Socia vivo en Litovuio — 20 uiin.

Vendredo, 7. Marto.

18.05 Leipzig, 259 m — Drcsden — Par:

Prof. D-ro Dietterle: E1 literaturo kai movado — 15 min.

20.25 Minsk, 700 tti — Par: D. Snejko: Int.

tago dc laboristoj — 30 min.

22.10 Oslo, 493,4 m — Par.: R. M. Frey.

Sabato, 8. Marto.

18.00 Breslau, 325 nt — Gleiwitz, 253 m — Par: E. Sttchan: Esperanto-literaturo:

Paska-sceno el „Faust“ de Goethe — 10 ttiin.

18.00 Ljubljana-Laibach, 572 tn — Bv. in- formi inin, ĉu la Esp.-kurso ankoraŭ estas dissendata.

20.40 Odessa, 411 kaj 450 m — Par: N. floltn

— K — 20 min.

La 12-an de januaro okazis jarkun- veno de „Espero“. La anaro pligrand- iĝis post multaj jaroj ree ĝis 220. La financa stato estis bona, la societo povis eĉ donaci al la asocio 50 kronojn. La societo nun havas multe pli da aktivuloj ol antaŭ ok jaroj, kiam ĝi havis 307 an- ojn. Oni severe atentis ne elekti la sam-

■ajn personojn por multaj taskoj. Oni reelektis la antaflan estraron kaj redak- cion de Viva Gazeto. La tri ekzistantaj bibliotekistoj montriĝis tro malmultaj, kaj oni elektis kvin; la biblioteko bal- daŭ ampleksos 1500 volumojn. Oni star- igis preskaŭ memstaran festan komisi- onon. Dank’ al ĝia energia funkciado okazis jam la 18-an de januaro Ceĥa Vespero. Oni iniciatis la demandon dis- kutotan en la asocia jarkunveno (en Piirnu, 20./21. 4. 1930) pri aranĝo de postkongreso en Tallinn, se la 23-a okazos en Stockholm. La Sporta Rondo de la societo havis apartan jarkunvenon.

La supre menciitan Cefian Vesperon partoprenis 250—300 personoj. Pri ĉefia kaj slovaka historio paroladis la vic- prezidanto H. Rikaud. La lumbildojn lerte klarigis ĉeĥino s-ino A. Reim-Ku- bikova. Tradukis ŝia edzo. Multa ma- terialo estis sendita el la koncernaj landoj. Ceestis reprezentantoj de 1’

ĉeĥa konsulejo kaj kelkaj ĉeĥaj familioj, al kiuj la vespero tre imponis. La kon- suleja sekretario enskribiĝis por kurso.

Esperantistoj el Praha salutis telegrame.

„Espero“ havas nun novan ejon pli vastan meze en la urbo.

La I i b r o t a g o en 1930 estis multe pli sukcesa ol la pasinta, kiam oni vendis librojn nur en Tallinn. Ci-foje tio okazis en kvar urboj en valoro de ĉ. 520 sv. frankoj.

En r a d i o - s e n d s t a c i o de Tal- linn (kaj Tartu) s-ro V. Vaher parolas regule ĉiusabate je 20.00 aŭ 20.5 laŭ MET dum 10 minutoj.

En la k a m p a r o klerinstruktoro J.

Adamtaŭ fervorc propagandas, okazig- ante en la tuta lando paroladojn kaj provlecionojn. En 1928 li partoprenis kurson de A. Ce (por instruistoj) en Tar- tu. Li eldonis ankaŭ propagandan bro- ŝuron. Same eldonis je sia risko instru- isto P. Ernits en Valk 30-paĝan eston- lingvan broŝuron dialogforman „Por kaj kontraŭ Esperanto**.

La Esperanto-Instituto de Estonio post mallonga tempo. aperigos k o r e s - p o n d a n k u r s o n .

EAE baldafl finaranĝos m i g r a n t a n b i b l i o t e k o n , sendotan al dezir- antaj societoj kaj kluboj.

Esperantan broŝuron p r i E s t o n i o eldonos la Ministerio por Eksterlandaj Aferoj.

En la Tailinn’a dua elepienta lernejo, kie instruas Esperanton s-ino E. Lŭbek (lernado nedeviga), estis unuafoje sur ĝenerala lerneja atesto takso pri sci- povo de Esperanto.

Lerneja konsilanto J. Kŭvet, neesper- antisto, partopreninte la kongreson de pedagogiaj asocioj en ŭenevo (1929), skribis en pedagogia revuo ankaŭ pri la tieaj lingvaj malfacilajoj, i. a. jenon: „La lingva demando estos .faletiga ŝtono* an- kaŭ estontece. Plej simple estus, se jatn jaron antaŭe oni scius, kiun oni delegos al la kongreso, kiuokaze komuna, dev- ige ellernenda lingvo povus esti Esper- anto . . .**

La 17-an de januaro alvenis en Tal- linn sveda instruisto A. Strandm ark por gvidi Esp.-kursojn. Do Estonio kaj Svedlando jam plenumas la ideon, ke Esperanton instruu fremdlandaj instru- istoj. Tiucele forveturis Svedlandon jam dua instruisto laŭ sveda invito:

S-ino E. Palin. ŝ i neniam intencis lerni Esperanton, sed pro invitego de amikino ŝi partoprenis Ce-kursou, sontere 1928, por instruistoj en Tartu, nur pro la nte- todo. Tie ŝi fariĝis konscia esperantist- ino. Sŭkcese ŝi gvidis kursojn en Voru;

kiel ŝi sukcesas en Svedlando, pri tio raporti estas jam tasko de svedoj.

A. Siitam, Tallinn.

Aŭsfrla Itancellero Johann Sdiober.

inetnbro dc ..Internacia Honora Komltato*' de ..Jnternacia Esp.-Muzeo en Wivn“, kiu inter alia) favorigoj al Esperauto enkondukis Esperanton ĉe la Wien’a polico kaj ordonis kiel tiiiua en la niondo la portadon dc Esp.- insigiio duiii deĵoro Ce la polico, pro siaj grandaj meritoj por sia patrujo estis honor- igata per „Honordoktoreco“ de la Universi- tatoj Wien kaj Graz.

Ni elkore gratulas nian etninentan favor- anton!

Konhurso.

„Das kleine Volksblatt", Wicn VII, Batid- gasse 28, anoncis premion da 100 aŭstraj Ŝilingoĵ eti oro por la plej bona traduko de la teksto de la aŭstria ligohimno. Cti publik- igis en sia ti-ro dc 1’ 16-a Febr. la kondiĉojn.

Denovc ĉi tiu gazeto montras sian emon al Esperanto. lnŭtu la aliaj!

Aldono.

Al parto de nia hodiaŭa numero (por germanlingvaj abonantoj) estas aldonita germanlingva prospekto pri la jant anoncita tnanlibro de Esperanto, verkita de Alfred Dormanns.

Ldcrhcsfo.

N. Mj. en O. BedaŬrinde ni ne povas ak- cepti la proponitan interŝanĝan sendon.

B. Kr. en W. Dankon pro karto! Be- daŭrittde tti ne povas akcepti vian afablan proponon, ĉar en via urbo ni jattt havas ko- respondanton.

H. H. en M.-GI. Car via propono Tealigi

!a projekton direktiĝas precipc al UEA; Car ni dronas en manuskriptoj; kaj atikaŭ, ĉar, kiel vi tnem rimarkis, via manuskripto estas skribita tie tre konfortne al la bezono de la linotipisto, ni sendis ĝin al UEA pro pri- studo. Saluton!

V. Stf. en Kl. Pro manko de loko ni re- zigtias la publikigon de via artikoleto. Ni ankaŭ opinias ke estas ne konsilinde petl gvidfoliojn kaj prospektojn per hektografita aŭ presita karto kun presaĵa afranko; trafik- oficejoj kaj komercistoj nepre ŝatas indivi- duajn domandojn de tiuj personoj aŭ societoj, kiuj montras efektivan intereson por viziti koncernajn lokojn aŭ por aĉeti varojn reko- menditajn en la petita prospekto.

A. H. cn N., E. Kr. en St.-G. kaj Esp.-grupo ..Gajeco" en O. Dankon pro sendaĵoj. Ni intencas publikigi viajn fotojn, sed ni povos tion fari nur post unu aŭ du monatoj. Sa- lutojti!

K. L. en F. Dankon pro karnavalaj fotoj!

Ni enmetos ilin en ttian redakcian albunton.

Saluton al via tuta grupo!

Cytaty

Powiązane dokumenty

A, H„ unu el la plcj viglaj Esperantaj socictoj en Warszawa, regule aranĝas multain kursojn, kinjn parto- prenas plejparte ne studentoj (al la Rondo rajtas

La tempo de feitdalismo en Eŭropo estas pasinta.. Cii komencas unuiĝi por

Kaj tute proksime de tiuj klasikaj atest- aĵoj de multcentjara arta volo ekzistas angula muraraĉo de mezepokaj stratoj, kiu memorigas pri Nurnbergo, kontraŭe

„Cu dua lingvo povas esti farata pli-maltpli universala? Ekzistas la instinkta sentado, ke la latina jam ne povas esti revivigita kiel parolata lingvo. Gi servas

La seninterrompa produktado en Sovet- UnJo diferencas tre konsiderinde de tiuj ri- medoj de laborraciigo, kiuj proksimume sam- cele estas faritaj en aliaj

Li promesis, ke li certe instigos la Vegeteran Mondligon, nepre akcepti Esperanton kiel kongres- lingvon, ĉar li nun estas tute konvinkita, ke nia Esperanto

Kelkaj prezoj atingitaj de afltografaj leteroj estas interesaj. Tre malnovaj latinaj libroj, le- teroj de tnodernaj verkistoj Galsworthy kaj Wells, dokumetitoj

kaieroj ĝis nun nete skribitaj. Kvankam ĝi estas nur ekstrakto el la verko, repre- zentanta eble unu dekduonou de la tuto, ĝi frapas per sia preskaŭ-kompleta