• Nie Znaleziono Wyników

Heroldo de Esperanto : neŭtrale organo la Esperanto-modavo. Jarkolekto 11 (1930), nr 16=564 (18 aprilo)

N/A
N/A
Protected

Academic year: 2021

Share "Heroldo de Esperanto : neŭtrale organo la Esperanto-modavo. Jarkolekto 11 (1930), nr 16=564 (18 aprilo)"

Copied!
6
0
0

Pełen tekst

(1)

Sendcpenda organo de la Esperanlo-movado / Semafna / Inlernacia / Universala

Admlnistraclo: K81n a. Rh. (Kolonjo). Brflsseler Strasse 94, Germanujo.

Redakcio: Cefredaktoro: Teo Jung; resp. redaktoro: Joseph Berger;

anonca redaktoro: Mlchael Wieland. La redakclo ne resendas manu- skriptojn aŭ fotografajojn; retenu por vi koplonl Telefono: 5 68 93.

SnbfakoJ: Llbreio kaj Presejo. Skribante al nl, uzu por Ciu fako (administracio, redakcio, librejo kaj presejo) apartajn foliojn! — Prezo de Abono (nur antaŭpage): 15 germ. rmk.; mendita per la poSto aŭ rekte ĉe la eldonejo: 12 germ. rmk. Onl povas pagi kvaronjare.

DeKumia Jarkolekfo

N ro 16 (564)

18 aprllo 1930

(6-paĝa)

Prezo de Anoncoj: po unucentimetra kolonero (62 mm larfea) 1.20 rmk.

Anoncetoj (nur antaŭpage) kostas po vorto aŭ mallongigo 0.05 rmk„

minimume 1.— rmk. Rabato: 3X enpreso 10%, 5X 15%, 10X 20%.

Poŝtaj ĉekkontoj: (ĉiuj niaj kontoj funkcias sub la firmo ..Heroldo de Esperanio. Koln, Germanlando1*): Bruxelles 204.404; Budapest 59.379;

Kobenhavn 49.62; Koln 1117.76; Milano 3/954; Praha 781.93; St. Gailen IX/4602; Stockholm 41.80; Warszawa 191.094; Wien D 62.473;

Zagreb 408.14; Zeist 130.630. Banka konto: Deutsche Bank.

Priniempo - Pasko - Reviviĝo.

La apllkado de Esperanfo ĉe parfia)

ka) faka) organizajo).

La plej pra'kti/ka aplikado kaj disvastigado de Esperanto estas tiu de partiaj kaj fakaj organizaĵoj en iliaj oficialaj fakaj gazetoj.

Praktike kaj tre imitinde agas ĉi-rilate la

„Internacia Transportlaborista Federacio"

Vondelstraat 61, Amsterdam, Nedertando La nomita organizaĵo ne nur propagandas Esperanton sed praktike kaj oficiale aplikas ĝin. Jen konciza eltiraĵo mallongigita e\

hektografita oficiala eldonaĵo kvinfolia en Esperanto, kun kroma alvoko al la ITF- anoj parolantaj Esperanton; ĝi tekstas jene:

Disvastiĝo de 1’ Int. Transportlaborista Fe- deracio (1TF).

„Dum la jaro 1929 la nombro da orga- nizaĵoj aliĝintaj al ITF plimultiĝis per 4 al 85. Entute 32 nacioj nun estas repre- zentataj. Kelkajn tagojn antaŭ la fino de la jaro 1929 atingis nin ankoraŭ petoj pri aliĝo, nomc de la lokomotivista unu- iĝo el Polujo, de la personaro de la ĝe- nerala ŝipservo el Svedujo, kaj laŭ tele- gramo, kiun ni ricevis, ankaŭ la ligo de indiĝenaj fervojistoj en Nederlanda Hin- dujo baldaŭ aliĝos. Krom tio, ni ricevis Ikomunikon el Kubo, ke la tiea ligo de havenlaboristoj priparolos la proponon pri eventuala aiiĝo dum ĝia ĉi tiun jaron okazigota kongreso.”

Mi povas sciigi al Ja gelegairtaro de Hc- roldo, ke ITF estas tre grava orgartizaĵo disvastigita en 52 landoj kaj eĉ intencas, estonte establi filiojn en Oriento kaj Suda Ameriko. Gia oficiala organo estas presata en la lingvoj angla, germana, franca, his- pana kaj sveda, krom tio ĝi eldonas ofici- alajir cirkulerojn kaj hektografitajn irtforrn- ojn ‘kaj korespondas esperantlingve. Lasta- tempe oni aplikis, per ĝiaj nacilingvaj ofi- cialaj komunikoj, la internacian lingvon kai instiigis la anaron (ĉ. du milionoj da inem- brof) lerni Esperanton. La adininistracio eĉ menciis, ke estas intencate eldoni ofici- alan gazeton tute en Esperanto, se oni sukcesus havigi . almenaŭ 1500 abonantojn por tiu gazeto; bedaŭrinde aliĝis ĝis antaŭ nelonge nur 146. Pr.o tio la rcdakcio de 1TF nur eldonas provizoran hektografitan komuniikaĵon kelkpaĝan, duonmonate dis- sendatan. Kian efikon tio havas, montras ke de nun en la gazeto „Der Eisenbahner"

(La Fervojisto), oficiala organo de „Ver- band der Eisenbahner" (Unuiĝo de 1’ Fer- vojistoj), kiu esfas faksekcio de ITF kaĵ organizaĵoj de 1’ germanaj fervojistoj en Cefioslovakujo, troviĝas artikoletoj, kiuj informas en Esperanto pri gravaj fakaj kaj organizaj aferoj. La menciita unuiĝo havas ĉ. 18 (XX) membrojn. Kroni tio la fer- vojista kalendaro por 1930 (eldonita en ĉ.

12 000 ekz.) emhavas 8-paĝan klarigou pri Esperanto kaj ilustraĵon de SAT-kongreso pasintjara. La rezulto de ĉi ĉio estas ko la fervojistaro en Cefioslovakujo multe in- teresiĝas pri Esperanto. Adreso: Verband der Eisenbahner, Langegasse 38, Aussig a. E., Csl. (Esperanto korespondata.)

Nun iorn pri la ĝencrala intereso ĉe la- boristaj organizaĵoj por Esperanto.

La tri krucoj. Unu ol la plej ŝatataj gravurajoj de Rembrandt.

K

un profunda sopiro, preskaŭ ne povan- te ĝlsatendl la slgnojn de reveklĝanta vl- voenla naturo, la hoino, kiim ĉlrkaŭas ankoraŭ interne kaj ekstere malvarino, rigidiĝo, zorgoĵ kaj mizeroj, vidas renkonte al la prln- tempo kaj ĝlaj ĉarmaj ĝuoj: la iiiiuaj timct- antaj fioretoj, la burĝonoj ĉe la branĉoj de arboj kaj arbustoj, la printcnipaj kantoj jn- bilaj, ĉielen leviĝantaj, kiujn nialavare pre- zcntas nierloj kaj sturnoj kaj alaŭdoj. Kaj nova espero, nova memtido, nova euergio moviĝas en la lionia brusto: finc ja nepre estos printempo!

La nuna tempo estas malinola, senkoinp- ata. Kaj ĝia kreaĵo, la liomo de la glorata dudeka jarcento, en klu triumfas tekniko.

atutas sclenco, brilas arto: estaĵo premata, elsuĉata de la senindulgaj postuloj de I’ est- anteco, forŝirita plejgrandpartc de sia alta patrino, la naturo, la tcro, perdinta sub si la firman fundon, kiu rezultas el la konseio pri ia koinuncco dc ĉio lioiua: ankaŭ tiu honio sopire eteudas la brakojn al pasko, al rcviv- iĝo. Li forlasas la ŝtondezertojn de la grand- urboj, li migras for al la liberaj kainpoj kaj arbaroj kaj vidas ĉie la novan vivon, la jun- an ridantan ĝojantan kreaĵaron. Li scntas ree sian parencecon al ia tero, li sentas la bcnon dc la tero, kaj strange, sed tioni bon- larel, liberiĝas pensoj el lia cerbo, peusoj

„Arbeiter-Turn- und Sport-Verband“ (La- borista Gimnasttka kaj Sporta Unuiĝo), en Aussig, Bahnbofsplatz 1, II., korespondas en Esperanto. Oni intencas diskonigi ĝian sportfeston, okazontan en venonta julio, per Esperanto. — La „Sport-Internacio“ dis- sendas siajn hektografitajn oficialaĵojn en Esperanto.

En Ja kadro de la socialdemokrata par- tio, Ia gejunularo „Die roten Faiken" (La ruĝaj falikoj) lernas Esperanton.

subkonsciaj, kiuj dorinis en la nialtrankvlla vivo de I’ grandurbo.

Ni espcrantistoj vivas ankoraŭ cn la prin- tenipo dc nia niovado, en la cpoko de sein- ado. Kun plena espcro ni dlsjetas la sem- ojn, kaj nia kampo cstas la tuta terglobo.

Kiel vasta estas nla pcrspcktivo, kaj kiul bela estas la tenipo de 1’ semado! Prhitempo de nia inovado! Vcrdiĝanta naturo, verdiĝanta mondo! Vere, ni adcptoj de Espcranto en la iru-cpoko de ĝia disvastiĝo povas scntl unikan ĝojon: vivi kaj labori, havante antaŭ ni la cclon; ĉu ĝi estas pli-malpli nialprok- sinia, tio verc nc gravas. „Ni setnas kaj semas, nenlain laelĝas." Estas dubindc, ĉu iam poste, kiani Esperanto jani estos plene disvastigita tra la tuta mondo, kiam ĝi plene plenumos ĉiajn taskojn, kiam ĝl cstos kaj tio tute nc inirigu niu! — afero ĉiutaga, ne speciale atentata ĉar iiieiukoiiiprenebla, ostas dubindc ĉu tiani ĝiaj uzantoj aukoraŭ sentos en si tiun altan cntuziasinoii, tiun senton por la Idealo, kiuj vlvas en niaj brustoj, cn la brustoj de tiuj, kiuj estas do- nacataj per la difavoro, jes, per la dlfavoro, esti vojfarantoj, pioniroj dc nobla, popoloin liganta ideo.

Pasko estas revlviĝo. Rcviviĝu ankaŭ en ni printcmpa impulso kaj forto por nia granda tasko!

Preskaŭ ĉiuj laboristaj partioj favoras Esperanton.

Kaj, se ni rigardas la parlamentojn en la diversaj ŝtatoj, ĉu ne estas la laboristaj partioj, kiuj estas plejmultnombre repre- zehtitaj? (? Red.) Do, ni uzu la favoron de la laboristaj partioj kaj instign, per iii, iliajn parlamentanojn, ke ili postulu iom pdst iom la ertkondinkon de Esperanto en la lernejojn. Tio certe estas la plej bona kaj sekura vojo irota de ni. Do, nt ek-

laboru! Franz Tischer.

iniernacla

12'laga Esp.-somerkurso de Tiberlo Norartu en Danulo.

Tre interesa entrcpreno. — La kurso oka- zos cn Odeuse tuj post la grandaj festoj okazc dc la 125-jara datreveno de la faina fabelverklsto Andersen. — VI povos paslgl malkaran kaj intcresan soineran libertein-

pon kunc kun Tlberio Morariu.

La movado en Danujo ne estas forta, — pri la kaŭzoj ni nedisikutu, estas nurfakto.

Sed dum ia lastaj jaroj Ja intereso iom post iom pligrandiĝas. Per sistenia laboro ni varbis aimenaŭ parton de la provinca ga- zetaro. Nia koresponda kurso vekis gran- dan atenton, preeipe intcr la instruistaro.

Nun ni intencas fari novan gravan an- taŭenpiiŝon. Estas tre interesa entrepreno:

internaeia 12-taga Ce-kurso de s-roTIberio Morariu kaj sanitempe instrukcia kurso pri la Ce-metodo. Ŭi okazos en Odense dum la tagoj 14-a ĝis 26-a de julio 1930.

Vi ja certc scias, ke Ja plej mondfania filo de Panujo, la fabelverkisto Andersen, naskiĝis en Odense (en 1805). Sekve, de tiu jaro forpasis 125 jaroj, kaj tial la nrbo Odense duin la venonta somero estos la fokuso de la pJej granda atento de 1’ tuta nacio kaj de 1’ eksterlando.

Dtmi la tagoj 11, — 13. 7. oni aranĝos graudiozajn festojn, kaj oni atendas tre grandnombran turistan viziton, ne imr de danoj, sed ankaŭ de eksterlandaiioj. Por profiti tiun okazon, ni aranĝos la kurson tuj post la grandaj festoj. Se vi parto- prenos, vi povos utiue ĉeesti la inoudpri- parolotajn festojn, la interesan kurson de s-ro Morariu, kai ’— sc vi deziras parto- preni la Oxford’an Univ. Kongreson — vi povos vojaĝi sufiĉe frue de Odense al Es- bjerg (Jutlando) dimi tri Jmroj kaj poste per ŝipo (Ĉiutage) dum 24 Iioroj al Harwich (Londono).

Por fari la restadon malkara por lakurs- anoj, ni prizorgos laŭ deziro bonan loĝadon kaj lnanĝon en pensionoj aŭ ĉe privatuloj por 20—25 danaj kronoj posemajne por tioin da tempo, kiom vi inteucas resti en Odense, kaj sinsekve ni helpos viu alima- niere perkonsiloj kajklarigoj, se videziras viziti aliajn lokojn en Danuĵo.

Venu grandainase al la lando de la helaf fagarbaroj kaj de la limiaj noktoj kaj knn- venigu amjkojn neesperantistajn! Dimi la kurso s-ro Morariu csperantistigos ilin, kaj ili tuj povos profiti Ja konon de la litigvo per partopreno en la XXII-a.

Sed aliĝu baldaŭ, ĉar eerte niultaj fremd- uloĵ venos ai la urbo durn tinj tagoj! La kotizo por la kurso estas 10 krouoj.

Se vi deziras pluajn inforinojn, skribŭ al:

Centra Dana Esperantista Ligo, Odense,

Danujo. Alfr. Cliristensen.

H e ro ld o d e z ir a s al ĉiuj s ia j a b o n a n to j, le g a n to j kaj a m ik o j ĝ o jig a n P a s k o - F e s to n !

(2)

Paĝo 2 Heroldo de Esperanto N-ro 16 (564)

Esperanfo Kal vlvo.

Esperanto, oficiala lingvo de la bulgara poŝto.

La ĝenerala Direkcio de Poŝto, Telegrafio kaj Telefonio favore rekomendis Esperanton al la poŝtoficistaro; lastatempe ĝi denove per cinkulero n-ro 47/2251 de 19.2. 1930 ko- munikis la oficialigon de Esperanto en la bulgara telegrafio, invitante la ofieistaron al partoprenado de kursoj. Tion publikigis la poŝtfaka organo „Telegrafopoŝtenski iz- vestia", n-ro 8 de 10.3.30. La Direkcio jam subvencias kurson de Esperanto en Sofia.

D. Ivanov, Ruse.

*

ŝtata oficejo aranĝas gravan enketon per Esperanto.

La stenografoficejo de la hungara parla- mento decidis organizi enketon pere de Es- peranto. Tiu ĉi Ŝtata oficejo dissendos la detalan demandaron (pri organizo, salajro, sistemo, tokniko de la laboro, rilatoj al jur- nalistno ktp.) por ĉiuj parlamentaj steno- grafoficejoj de Ja tuta inondo post kelkaj semajnoj. La interesan enketon iniciatis Lud. Kokĉny, parl. stenografo, redaktoro de ..Hungara Heroldo"; subtenantoj estas la ĉefoj de la oficejo, D-ro Deziderio Gyarmati, D-ro Ladislao Sikl6ssy kaj la registara ko- misario por stenografaferoj, D-ro Ernesto Traeger. La plej granda hungara stenograf- asocio eldonos la prilaborotan materialon en hungara kaj Esperanta lingvoj. La verkon ricevos donace ĉiuj helpantoj. La ĉefaj prin- pipoj de tiu ĉi serioza laboro estas fidind- eco kaj prccizeco. La enketo alportos la merititan respekton por Esperanto ĉe ĉiuj parlamentaj stenografoj, ĉar neniu alia Jingvo estus konvena fari mondenketon kun tninimumaj monelspezo kaj administrado. La oficejo havas kunlaborantojn en multaj ĉef- urboj. Stenografoj, kiuj deziras ikunlabori, skribu tuj al la adreso: Stenografoficejo, s-ro Kokeny, Budapest V, Parlamento.

Gazetara raporto de 1TF en Esperanto.

La Int. TransportlaboristaFederacio (ITF), sidejo Amsterdamo, kiu eldonas krom sia ĉiumonata revuo „gazetar-raporton“ duon- inonatau kun komunikoj pri la plej novaj okazoj en Ia transporta kaj trafika profe- sioj, pubJikigas nun atnkaŭ gazetaran ra- portoii en Esperanto krom la angla, ger- mana, franca, hispama kaj sveda eldonoj.

Ci tiu publikigo servu samteinpe kiel ko- lektejo por la esperantistoj inter la trans- portlaboristaro, kies nombro konstante kaj forte pliiĝas, precipe inter Ja fervojistoj di- verslandaj. La gazetar-raportojn povas aboni ankaŭ personoj kaj organizaĵoj ne ri- latigitaj kun ITF.

Provnumeroj kaj pli detaJaj inforinoj es- las riceveblaj de la sekretariejo de 1TF, Vondelstraat 61, Amsterdam, Nederlando.

#

Skolta Esp. Ligo starigos kapitalon.

Ce la Int. Skolta Jamboreo en Birkenhead (aŭg. 1929) evidentiĝis la neccso de help- lingvo. Skolta Esp. Ligo okazigis tendaron en Arrowe Park kaj disdonis prcskaŭ 20 000 flugfoJietojn kaj centojn da ekzempleroj de

„Skolta Heroldo". La ligo havas nun 600 mernbrojn el 30 nacioj. Por povi labori pli larĝmezure, la Centra Komitato de la Jigc decidis starigi kapitalon de 400 sterl. funtoj, kies rentumoj kune kun la membrokotizoi sufiĉos por la propagandlaboroj de la ligo.

Kiu volas partopreni en la starigo de la ka- pitalo, per egale kiu sumo, sin turnu al la ikasisto, s-ro D. H. Davis, 23 East Dulwich

Grove, London SE 22, Anglujo.

Barono F. de Menil t-

La 29. 3. mortis subite en Neuilly-sur- Seine (Francujo), je la aĝo de 67 jaroj, Ba- rono Fĉlicien Menu de Mĉnil, la kompon- into de „La Espero“.

Konata muzika koinponisto, s-ro de Mĉnil estis esperantisto de pli ol 25 jaroj. Koin-

Esperanftbhongresoj Kaj Kunvenoj.

19-a Germana Espcranto-Kongreso en Dresden je Pentekosto (7.—10. 6. 1930).

ll-a Bulteno.

Gesamideanoj! Dresden atendas vin kaj preparas ĉion por bela kaj sukcesplena kon- greso. Niaj laboroj ne povas havi efiikon.

se vi ne subtenas nin per t u j a aliĝo kaj mendo de loĝejo ktp. — do ne pli longe he- zitu, sed tuj sendu la plenigitan aliĝilon- mendilon al ni, samtempe pagante la kon- cernajn sumojn al-nia bank- aŭ poŝtĉeka konto. Atentu ke ekde inajo la kotizo altiĝas je RM 7.50.

Festparoladon en la solena malferma kun- sido faros la Prezidanto de GEA, s-ro Behrendt, pri la teino; Vorto kaj bildo en harmonio kondukas en la vivou, raportas pri

La procesio de 1’ S-ta Vendredo en Seviljo (Sevilla),

en kiu la kongregacioj, portantaj la strangajii sanktsemajnajn vestojn religiajn, trairadas la urbon, oktipas la uinian lokon inter la multnombraj proccsioj diversurbaj en His- panujo, kie la solenaĵoj de la Sankta Semajno apartenas al la plej grandaj ekleziaj

festoj.

poninto de „La Espero", por kiu li trovis muzikon kiu eksonas en ĉiuj iiiaj kongresoj kaj festoj, li fariĝis ankaŭ direktoro de „La Revuo“ post la morto de s-ro Carlo Bour- let kaj gvidis ĝin ĝis la komenco de la mi- lito.

Post la milito, en tre malfavora epoko, li estis administranto de Ia Centra Oficejo Esperantista ĝis ĝia likvido kaj laboris tie kun granda sindonemo, plenumante ofte malfacilajn taskojn. Dum la jaroj 1923 kaj 1924, kiam mairkis esperantista gazeto en Francujo, li publikigis „France-Espĉranto“.

La 1. 4. okazis la enterigo de nia bedaŭ- rata samideano. Gin ĉeestis ketkaj sam- celanoj.

La nomo de s-ro de Mĉnil restos nefor- gesebla en nia movado. Ciam, ĉe la kant- ado de „La Espero", ni rememoros ĝian komponinton.

AI Ia filino de la mortinto ni prezentas niajti plej sincerajn kondolencojn.

Alo, Paris.

Ia mondo! (Wort und Bild innig gesellt, fŭhren itis Leben, kŭnden die Welt!)

Fakkunsido de Internacia Pacifista Ligo okazos dimanĉon (8.6.) je la 18-a, post la fino de la unua laborkunsido, en la ekspozi- cia palaco.

Ce-kurso. La prcparoj de rapidkurso de s-ro pastro Ce progresas bone. La kurso daŭros de la 1-a ĝis la 15-a de juiiio, la par- toprenantoj pagos po 10 RM; por tiuj esper- antistaj partoprenantoj — speciale instruistoj

— kiuj ne povos liberigi sin de sia servo duni la antaŭpentckosta semajno, estos ebl- eco, profiti la kurson en ĝia dua parto de- post Pentekosto, Ni urĝe petas, ke ĉiu inte- resuJo siu tuj anoncu al ni, por ke ni povu prijuĝi la necesajn aranĝojn.

Honora Komitato de la kongreso. Kroin

la Esperantista Honora Komitato jam kon- igita nun kreiĝas Honora Komitato de Dres- denaj eminentuloj. Kiel unu el la unuaj ak- ceptis la membrecon la ĉefurbestro de Dresden D-ro Blŭher, krom li reprezentantoj de la diploinatio, scienco, komerce kaj in- dustrio.

Denove ni voikas al vi:

Venu Drosdenon, koran bonvenon!

Loka Kongresa Komitato Johannes Karsch Walter Ranft.

Balkana konferenco de la Esp.-organizoj.

Laŭ la iniciato de Bulgara Esperantista Asocio estas kunvokota konferenco en Sofia duin la 7-a Bulgara Esp.-Kongreso (12.—14.

7.1930), kies tasko estas diskuti kaj solvi gravajn problemojn.

*

23-a jarkongreso de Esp.-Asocio de Finnlando.

okazas samtempe kun la jarkunvenoj de la fervojista kaj instruista societoj la 20-an de aprilo je la 12-a en salono „Laulumiehet“, Norda Esplanada strato 27, Helsinki. Ves- perfesto en la sama loko je la 19.30 h.

Eksterlandanoj, bombardu la kongresojn per entuziasmaj leteroj kaj poŝtkartoj! En- landanoj, sukcesigu ilin! — Fervoja rabato 25%-a por la anoj de la asocio. H. S.

#

Provlnca kunveno de Gelderlandaj espcrant- istoj.

La 27. 4. oikazos en Apeldoorn, Nederlando, provinca kunveno, pli ĝuste promenado en la Reĝa Parko, dum kiu oni povos interko- natiĝi kaj paroli kun samcelanoj.

Ni invitis s-rojn Ce kaj Bujwid, sed la unua ne povos veni, ĉar tiudimanĉe li faros radio-paroladon el Huizen. Ni Iuis salonon kaj laŭtparolilon por la 12-a horo, kaj tia- maniere ni aŭdos almenaŭ lian voĉon. La salono troviĝas en kafejo Kunst en Genot, Kauaalstraat 24, Apeldoorn. Ni ĝojos vidi tie ĉiujn gelegantojn de ĉi tiu komuniko, spe- ciale el la proksima Germanuj-o.

M. G. Kramers, GeJderlanda Rondo.

Jubileo de „VolK$zeiiung“.

Estas por ni kordeziro antaŭ la tuta es- perantistaro gratuli al „Volikszeitung“

(Wien) okaze de ĝia 75-jara eikzisto.

„Volkszeitung“ estis la unua granda ga- zeto' en Aŭstrio, kiu favoris nian lingvon kaj publikigis en sia dimanĉa numero de „Volks- zeitung" kaj „Kleine Volkszeitung** kun el- donkvanto de 360000 ekzempleroj, kiel unua, Esperanto-kurson, farante per tio grandan propagandon por Esperanto en Ia plej mal- grandaj kaj plcj malproksimaj lokoj de nia Iando, ĉar „Volkszeitung“ estas ĉie legata.

Nun post finiĝo de la kurso Ja redakcio pu- blikigas en ĝia dimanĉa numero en granda aparta Esperanto-angulo interesan materi- alon pri kaj en Es.peranto, per tio daŭrigante la propagandon por nia Iingvo. Nia s-ano Siedl venkas la rubrikon.

Ni elkore publike dankas al Volkszeitung kaj deziras, ke ĝi ĝis sia 100-jara datreveno daŭrigu sian laboron por Esperanto.

Steiner.

Revivigo.

La suno sukcese varmigis. Per sia veturseĝo la militinvalido estis ŝovita en la ĝardenon. Li estis en malagordita animstato. La longa vintro estis multe turmentinta lin. Por 'kio li vivas? Li nur malutilas en 'la mondo. Tamen li sentis agrable la moviĝon cn la aero kaj la varmigantajn sunradiojn. Jen estas nuboj, jen blua ĉielo kaj burĝon- antaj arboj — ĉi tie oni ne daŭre devas pensi pri si mem. Li rigardis ĉirkaŭen.

Florinfanoj estis forskuintaj la katen- ojn de longa vintra mallibereco. „Tio estis malfacila ekzamentempo!“ diris, sin rektigante, malgranda primolo. „Sed nun ĝi ja pasis, kaj ni bone sukcesis.“

„Jes, ni sukcesis!" aprobis la aliaj.

„Por kio,“ demandis la paliso, je kiu pendis la ĝardena pordeto kaj kiu gardis la eJiron en la vivon, „por kio vin rajt- igas la sukcesa ekzameno?"

„Nu,“ diris Ia floranta groso, „nj obeis dum jaro al devo. Nun ni ekfioris, kaj la polvo de 1’ ekkono falis sur nin, tial ni estas maturaj por patriniĝo!"

„Mi ne scias mian celon en la mon- do!“ plendis trikolora violo. Malhelblua estis ĝia jupo, kaj helviolete la subjupo vidiĝis el sub ĝi.

„Vi estas tiel bela kaj kaŭzas tiom da ĝojo,“ diris malnova rastilo, kiu

pendis je la muro, „ĉu ekzistas pli granda bonaĵo?“

„()ni plenumas sian devon kaj donas tiamaniere spicon al la vivo!“ grumblis la bulbo. „I)evo? Oni estas kutiminta al mi kaj bezonas min,“ diris rezigneme la rastilo. „Kiam mi estis bela kaj nov- aspekta, min prenis la ĝardenistino kun rido kaj amo!"

„Oni vivas pli trankvile sen amo. Oni ŝparas multajn emociojn!" diris la vitra globo, kiu brilegis de sur alta bastono en la ĝardeno. „A1 mi sufiĉas, enpreni la impresojn de ekstere kaj projekcii la diversajn malebenaĵojn sur mian glatan konveksan ebenon!“ Kaj ĝi pen- tris spegule la ĝardenon en sia volbaĵo kaj ne ĉagreniĝis pro tio, ke ĉiu prok- simaĵo bezonis multe tro grandan spa- con en tiu bildo.

„Mia klara spegulo estas direktata a!

la ĉielo!" fiere diris la akvo de la pluvo- barelo, sed kulolarvoj fendis Ia glatan ebenon.“

Kun „Gluk-gluk“ sciigis kokino sian vivpercepton. „Zorgi pri manĝaĵoj, varmigi, gardi, tio plenigas vivon!" sed ŝiaj kokidoj jam provis eskapi.

Papilio ŝanceliĝis super floroj. „Zorgoj pro manĝaĵoj? Guo estas la vivo, sun- brilo kaj florbelo, balanciĝi kaj trinki nektaron!"

..Zorgojn kaj devojn---“. Kun ĉi tin

voko kiel kompoton ĝin glutis flugpas- anta pasero.

La paliso grumblis: „Jen kion mi di- ris: Estas vivotasko de maturuloj, gardi kaj ŝlosi!"

Opozicieme knaris la pordeto, mal- fermante sin: „Montru vojojn! Montru vojojn!“

„Vi estas prava,“ diris preterrapidanta kurskarabo, „sed ekzistas multe da voj- oj. Kuradi estas la ĉefaĵo!"

Abelo admonis: „Sed per via daŭra kurado vi neniarn akiros provizojn!"

„Pro kio provizoj!" zumis la burdo.

„Kvazaŭ ili estus la ĉefaĵo! Oni devas zumi!“ Kaj ŝi zumis: „Nek naskado kaj manĝado, nek devoj kaj zorgoj, nek bel- eco aŭ ĝuo, nek sopiro aŭ sufiĉo, ankaŭ ne protekto aŭ libero plenokupas la viv- on: La vivo estas sono!“

Kvazaŭ urĝus konfesi, kion instruis al ili la vivo! Kaj la invalido kuŝis sur la malsanulseĝo, plenmire konstatante, ke la sama vivo estas vivata laŭ tiom diversaj perceptoj kaj tamen estas ĝusta por ĉiu. Senmedite ĉiu plenumis la taskon, kiu kreskis el ĝia dependeco in- ter la objektoj. Do ĉiu objekto kundes- tinis la okazojn kaj tiel fariĝis necesaĵo por ĉies evoluo. Do, ankaŭ li estas ne- cesa kaj bezonata parto en iu ajn tutaĵo.

Certe, unu vivocelo estis disbatita ail li, sed pro tio li tamen ne estas sen tasko!

Ankaŭ li havas destinon en la mondo kaj, per ĝi, vivrajton. Eĉ aktivajn tasket- ojn li trovos, kaj se li nur zumos kiel Ia burdo.

Li streĉis la korpon.

Eksonis la paskaj sonoriloj.

Geo Schmidt.

Prinfempo kaj homo.

Inter la vekiĝanta printempo kaj la homa interno estas pli intima rilato ol ni -pensas.

Gojega kanto de birdaro, kaŝita beleco dc burĝonoj estas neklara antaŭsento de oka- zintaĵoj, kiujn ni ankaŭ iam partoprenis.

En ni naskiĝas nova homo, kiu retnemoras kaj kun adtniro konfesas.

Cio ĉi iam esti ĉi tie. Senfortiĝo, nees- primebla streĉiteco transiranta -en gajecon.

diras multon. Sekreta farado nin ekokupis, komenciĝas pli viglakresko de novajĉeloj.

Ni ricevas novajn fortojn, kiuj diras: Ni ja estas junaj kaj tiom multe ni povos an- koraŭ fari! Ni naskiĝis por io pli alta ol por la sola zorgado pri niaj vivrimedoj.

Kaj ĉi tiu nova reaJeco plenigas nin per nekonata feliĉo, kiun ni pretervole disvast- igas al la tuta ĉirkaŭaĵo.

Tial ni ĉiuj kun tiom gratida ĝojo bon- venigas la printempon, aŭ pli vere nin mem en la nova kaj pli bona homo.

E1 ĉeĥa Jingvo trad. Anĉi Nyvltov4.

(3)

N-ro 16 (564) Heroldo do Esperanto Paĝo 5

Lefero el SudameriKo.

Disputdeiuandoj pri liinoj kaj terenoj.

Centjarfesto de Urugvaja sendepend- eco.

En Sudameriko ne finiĝos la milita minaco, ĝis (kiaim estos tute aranĝitaj diversaj Jandlimoj. Finiĝis, feliĉe kaj post preskaŭ duonjarcento, la tre dan- ĝera disputo inter Cilio kaj Peruo, kvan- kam Bolivio postulas — kaj submetas sian peton al la opinio de la tuta mondo

— liberan eliron al la Pacifika oceano, ĉar ai ĝi apartenis provinco kiu atingis tiun maron. Cilio kaj Peruo ŝajnas ne atenti tiun reklamacion. Nenian valor- on, ankaŭ ne historian, liavas por ili la plendoj de BoJivio.

Nun estas en plena aktiveco la konata kaj tre malnova lima afero inter Pa- ragvajo kaj Boiivio kiu, bedaŭrinde, jam liavis dolorajn konsekvencojn dum ba- taletoj okazintaj en decembro 1928. La neŭtralaj landoj laboradis entuziasme de pli ol unu jaro por restarigi fratan rilaton inter ambaŭ nacioj. Tiu bela ideo prosperas, sed tre malrapide. Ciuj deziras la feliĉan finiĝon de tiu mal- agrablajo.

Nun estas Ekvadoro kiu postulas por si, de Peruo, rajton je propreco de 400 000 (!) kilometroj el ĝia teritorio.

Laŭ protokolo subskribita en la urbo Guayaquil en septembro 1829, la limoj de Ekvadoro, Peruo, Brazilo kaj Ko- lumbio estiis la riveroj Maranon, Huan- cabamba kaj Marana. Laŭ tiu protokolo Ja dekstra flanko de la rivero Maranon apartenus al Peruo, la maldekstra al Ekvadoro. Sed laŭ la oficiala karto pu- blikigita en liispana revuo, al Peruo apartenas ambaŭ flankoj, kio signifas 400 000 km2. Ankaŭ antaŭ cent jaroj okazis grava milito inter ambaŭ landoj.

Tempoj kaj aferoj ripetiĝas. Pedro Casas, Montevideo.

infeKfo, infeKfdangero Ka) infeKfevifo Koncerne fuberKufozon.

De privat-doc. D-ro med. Brinkinann.

direktanta supera kuracisto de la sekcio por internaj malsanoj de la urba mal- sanulejo Glauchau en Saksujo.

(Fino.)

Kontraŭe, la feliĉe venkita ekinfekto donas por la plua vivo sufiĉan ŝirmon kontraŭ reinfekto. Jen la t. n. „puriga infekto".

Gi estiĝas tiamaniere: La tuberkulaj baciloj ie en la pulmoj enradikiĝas kaj tiel formas unuan centron (p r i m a r i - a n efekton). El ĝi la baciloj estas for- fluigataj en la Jimfvojon kaj estas kapt- ataj en filtrilo de la t. n. regionaj glandoj, do en la pulmradikaj glandoj. Unua centro kaj tuberkulozaj pulmradikaj glandoj kune estas nomataj „primaria komplekso".

La korpo tuj provas fermrigli la unu- an kaj glandan centrojn per remparo de defendoĉeloj (limfoticoj). Se tio suk- cesas, ĉi tiuj estas pli malfrue anstataŭ- ataj per cikatra histaro (ĉelaro), kiu fine estas provizata per kalko. La unua centro kaj tuberkulozaj pulmradikaj iĝas. Okaze de Roentgen-radioskopio tio montriĝas centoble ĉe tute sanaj ho- moj.

Sed en la kalkiĝintaj pulmradikaj glandoj opaj baciloj dumvive restas in- fektkapablaj. ŭ uste de ilia ekzistado dependas la rezistkapablo kontraŭ re- infekto ( i m u n e c o ). La kontraŭtu- berkuloza imuneco estas tute alia oJ tiu de aliaj infektmalsanoj, ekz. difterito.

Gi estas ĉiam nur relativa kaj facile rompebla kaŭze de plimalfortigo de la ĝeneraJa rezistkapablo sekve de nesu-

Kiel nicmorajo pri la finita rekonslrtio de la ĉefurbo Tokio,

kiu en 1923 estas detruita je 7/10 de tertremo kaj rekonstruita je kosto de ĉ. 400 mili- onoj da dotaroj, estas eldonita inedalo, kies antaŭa flanko montras biidon de la granda Yaesubashi-ponto. La dorsa flanko vidigas horloĝon, kies montriloj haltas je 11.58 h„

do je ia tempo, kiam la tertremo malfunkciigis ĉiujn horloĝojn en Tokio.

„Teinplo de la Paco“ en Lokarno.

La kapelo „Casa di Ferro“ en Lokarno estas aĉetita de pacaniantoj kaj post detala riparado donacita kiel „Templo de la Paco“ al la urbo por rememorigi la tie okazintan Konferencon, kiu formis ia komencon por la pacigo de Eŭropo. La kapelo, antaŭe

konata pilgrimloko, estis vizitata ankaŭ de Briand, Chamberlain kaj Stresemann.

Urugvajo eniris en sian jaron de la plej granda festo nacia: la festo de la sendependeco. Cent jaroj jam pasis post la krio: „Sendependecon!“ En tiu tempo la i»diĝenoj estis ankoraŭ la plimulto en la amerikana loĝantaro.

La tuta lando faras grandan laboron por prepari sian centjar-feston. Vizit- antoj el Ja tuta mondo alvenos, kaj por la universaJaj piedpilko-ludoj nun estas konstruata la plej granda stadiono en Sudameriko.

fiĉa nutrado (oni memoru pri la sen- nombraj viktimoj de la dummilita blok- ado), sekve de 'korpaj kaj animaj tro- streĉoj, sekve de aliaj infektmalsanoj, ekz. morbilo kaj gripo, aŭ sekve de ra- pide sinsekvanta gravedeco. La imun- eco ankaŭ diversas ĉe la transirsojJoj de unu al alia vivperiodo: dum la pu- berecaj, klimakteriaj aŭ malevoluaj jaroj.

La procedo estas la sekvanta: Aŭ la tuberkulozaj baciloj, enfermitaj en la kalkiĝintaj glandoj, reviviĝas kaj estas denove fluigataj en la korpon post tra- rompo de la ĉirkaŭferrnanta remparo (t. n. endogena reinfekto) aŭ pro la mal- bonstata rezistkapablo ree enradikiĝas tuberkulaj baciloj, de ekstere enpenetr- intaj (t. n. eksogena reinfekto).

La unua verŝajne estas multe pJi ofta.

Gi estas la kaŭzo de la diversaj tuber- kulozformoj, kiujn ni nomas sekundara tuberkulozo, do de tuberkuloza mening- ito, de osto-, artiko-, reno-, sed ankaŭ de la sekundara pulmtuberkulozo.

Ke ankaŭ eksogena reinfekto de la plenkreskinto estas nepre ebla, tion pru- vas tragikaj malsaniĝoj de kuracistoj kaj flegistinoj.

E1 ĉio ĝis ĉi tie dirita rezultas la jena:

Speciale endanĝerigata estas unualoke la suĉinfano kaj la rnalgranda infano. Ili estu ŝirmataj ĉiurimede kontraŭ infekto.

Sed oni terure m alatentas ĉi tiun instru- on, parte pro loĝeja aŭ socia mizeroj,

parte pro nescio, sed parte ankaŭ pro malbona volo. Ekz. mi povas rakonti pri mortmaJsana tuberkuloza patrino, kiu spite al kuracistaj avertoj venigis en la hospitalon sian filineton, ĝis tiam restinta ĉe la geavoj. Ŝi karesis kaj kisis ŝrn tiom, ke la malgrandulino plej grave estis infektata (surprizataka in- fekto) kaj mortis.

Plej simpJa principo de la kontraŭ- malsana sinŝirmo (p r o f il a k t o) estas ŝtopado de la infektfontoj. Antaŭkondiĉo estas plej detala ekzameno per ĉiuj hav- eblaj sciencaj rimedoj kaj perioda kon- trolo de ĉiuj personoj, kiuj oktipas sin per infanedukado, ekz. servistinoj, ĉam-

La fabelfiguroj de Andcrsen vivlĝis.

Cc la soleno de 1’ 125-a naskiĝotago dc I’ dana fabeJpoeto Andersen en Kopenhago estis prezentataj en la festproeesio figuroj el la senmortaj fabeloj de 1’ mortinta poeto, i. a. — ikiel montras nia bildo — el la fabelo „La novaj vestoj de la reĝo", (Telegrafita

bildo.) bristinoj, submastrinoj, vartistinoj, gu- vernistinoj ktp.

Infanoj de tuberkulozaj gepatroj nepre povus restis sanaj, se ili liur estus eduk- ataj sufiĉe longe en sentuberkuloza me- dio. lnstrua ekzemplo estas la sanaj, t. n. posthumaj (postmortaj) infanoj, kiuj estis naskataj nur post la morto de la tuberkuloza patro.

Pro la densa kunvivado de nia multe- nombra malnova kulturpopolo ne povas esti evitafa ĉiu infektebleco. Sed prin- cipe devas esti gardata la treege infekt- ebla suĉinfano. Ju pli aĝa fariĝas la in- fano, des pli facile ĝi subigos infekton.

Pro sia kontraŭinfekta rezistkapablo la plenkreskinto estas multe pli mal- multe endanĝerigata ol la infano. Do ĝenerale Ja multkaze ekzistanta i n - f e k t o t i m o de plenkreskintoj pre- cipe ankaŭ kontraŭ iamaj malsanulej- anoj — estas s e n k a ŭ z a , vere ankaŭ pro tio, ke — dank’ al Dio — ne ĉiu tuberkulozulo estas ftizulo laŭ la rekta senco de la vorto aŭ baciltusanto. Ta- men ankaŭ Ja plenkreskinto estu sin- garda, antaŭ ĉio en tempoj, kiam la kor- pa rezistkapablo estas Jaŭsperte plimal- fortigata (vidu supre!).

Sinofera kaj amplena flegado al pul- momalsanulo ne estas identa kun sen- cela endanĝeriĝo al infekto. Neniu fleg-

anto devas lasi, ke oni tusu rekte en lian vizaĝon. Sen neceso oni ne sidn dum lioroj stir la litorando de ftizulo. Ju pli granda estas la distanco, des pli mal- granda fariĝas la efikradiuso de la gut- etinfekto, kiu etendiĝas ne pli ol unu inetron kaj duonan.

La baciltusanto mem ekzercti plej se- veran tus- kaj kraĉdisciplinon. Vera krimulo estis tiu viro, kiu post riproĉoj pro sia senzorga ĉirkaŭkraĉado respon- dis cinike: „Tial ke mi estas malsana, ankaŭ aliaj povas malsaniĝi!" (Ickert, epizodo 16.)

Do t u s u a ŭ t e r n u k o n t r a ŭ n e n iu ! Ciu malsanulo tenu ektusante antaii la buŝo poŝtukon, t. n. „tustukon“

laŭ D-ro Sell, kiu estu speciale signata kaj kiu ĉiam denove estu zorge desin- fektata.

N e ii i u iel ajn inalgraiida s p u t a j - e r o estu t e r e n k r a ĉ a t a ! Ankaŭ ne pro malatento! Malgraŭ ĉiu hontemo porsputaĵa glaseto ĉiam estu je dispono.

La pormaJsanulaj oficejoj senpage donas tiajn kaj desinfektilojn (klorauininon).

La t u b e r k u l o z o estas i n f e k t - m a 1 s a n o , sed nepre e v i t e b 1 a . Se ĉiu havus nur iomete da bona volo, estus eble, maJoftigi ankaŭ Ĉi tiun po- polpereigan, plej danĝeran epidemion, kiu endanĝerigas nin ĉitijn.

Sed antaŭe ankoraŭ kelkiu devas ler- ni, ke en intereso de celkonscia kontraŭ- epidemia batalado ne povas esti atent- ata la intereso de opa perŝono, kaj ke ĉiu devas volonte subigi siajn proprajn interesojn al la komuna, bone kompren- ata popolbonfarto.

Multe antaŭen helpus nin la enaziligo de la plej danĝeraj kaj ne instrueblaj bacilfusantoj. Jen treege malfacila pro- blemo, kiu eble estas plej ideale solv- ebla — laŭ angla-amerika modelo — per specialaj tuberkulozaj domaroj, kiujn en Germanujo oni jam ekkonstruis en Herrenprotsch. Esp. J. Schrbder,

Dlvcrsalo).

Sango-transigo en ŭenevo.

Aivoko aJ internacia solidareco fariĝis

„sanga“ vero en la sekretariejo de Ligo de Nacioj. Moksiko, kiu ne estas mem- bro de la Ligo, sendis antaŭ kelka tenrpo konstantan observanton, s-ron Castro Leal, kiu maJsaniĝis tioni grave, ke oni tiinis pri lia vivo. La kuraci-stoj kon- statis, ke li estas savebla nur per sango- transigo. Tial ke la diplomato ne havas parencojn aŭ konatojn en Genevo, ŝajuis neeble trovi liomon pretan por sango-tramsigo. Fine oni ekhavis la ideon pendigi afiŝon en la lig-nacia se- kretariejo, per kiu estis serĉata sana kaj oferema homo por la operacio. Jam en la unua autaŭtagmezo anoncis siri 12 reprezentantoj kaj oficistoj, El inter ili la kuracistoj elektis la plej taŭgan vtron, por fari la sango-transigon.

Tro da salo nialutilas!

Novaj sciencaj espJoroj konstatis, ke la moderna lioino ĝenerale konsumas pli da salo ol taŭgas por lia sano. Troa konsumo de salo povas facile sekvigi perturbojn en la histaro.

(4)

Paĝo 6 Heroldo de Esperanto

z

N-ro 16 (564)

\yncino dc&iQciftia*we,ll'cJrctduto e t l a a n ^ t a dcttidam pjon

17

K

o n sid eran telaokazajojndela lastaj kelkaf horoj li se n tisk e e sta s lia devo priparolila aferon, kiu en- volvis ilin amhaŭ, sed sendube la momento estis maloportuna por tio. Estas ĉiatn malfacile malsupren- iĝi al banaleco, kiam la vivo dum iom da tempo mov- iĝis sur neordinara vojo, kaj kiatn kia ajn interparol- ado povas ŝajni banala. Sed kiam Julian estis risk- onta rimarkigon, li sentis la korpon de Cara apogiĝi kontraŭ li, kaj se li ne estus antaŭmetinta la brakon por teni ŝin, ŝi estus falinta sur la plankon de Ia ve- turilo. Kun peno Julian tenis ŝin kontraŭ si, kvankam Ja niovado de 1’ aiitomobilo tion malfaciligis. Lia koro emociiĝis de kompato por tiu virino, kiu suferis tian kvazaŭ-dijuĝon en la pasinta mateno. Certe ankatt la murdo de Peter Moscha multe suferigis ŝin. Kvankam ŝi eksciis, kia kanajlo envere li estis, kaj kvankam estonte ŝi estus dankema pro sia libereco, tamen la ekscio pri 'lia morto certe estis por ŝi granda skuo.

Estis nature ke ŝi svenis.

Julian ne kutimis sin okupi pri tiaj situacioj en la reala vivo. Li sciis ke la lieroo de liaj romanoj ĉiant portus kun si poŝbotelon da brando. Tia urĝbezono ne timigus lin. Sed estis por Julian malfacile agi kun tiu mola pakaĵo da peltoj kaj ineco en siaj brakoj, tiu kapo balanciĝanta sur Jia ŝultro, la velura ĉapelo tuŝanta lian vangon; sed li sukcesis malfermi la fe- nestron kaj envenigi freŝan aeron. Li malkunigis la pelton ĉe ŝia kolo, kaj la blanka kurbiĝo de ŝia gorĝo plaĉis al lia sento por beieco. Kion ajn destinis la di- inoj de I’ fato por li kaj por tiu virino, kiu tiel neordi- nare refoje eniris lian vivon, la »tri fratinoj« estis ĝentilaj je li tiumaniere. Juliait sciis ke beleco de vizaĝo kaj korpo ne ĉiam signifas bonan karakteron, sed eble, ĉar li deziris tion, Ii kredis ke tiun ĉi fojon tio estas fakto.

XV.

„Matinka!“ La nomo kvazaŭ falis petege de la lipoj de Cara, kiam ekleviĝis la dolĉa rnallumeco vu- alinta ŝian konscion. Eble la ĝentila tuŝo de la brakoj, kiuj ĉirkaŭis ŝin, meinorigis ŝin pri la solaj karesoj, kinjn Cara iam konis, aŭ — povis esti ke la „patrin- eto“, kiu dum tioin da jaroj estis ŝia intima kaj amata amikino, estis tre apude al ŝi, dunr ŝi perdiĝis el la videbla mondo.

Kio ajn inspiris Cara’n flustri tiun nonron, Julian sin sentis kortuŝita pro kompato al ŝi. En tiu mo- mento ŝi aspektis tiel malkapabla batali kontraŭ la mondo, tiel malfortika kaj tuŝanta, ke ĉiuj kavalirecaj sentoj vekiĝis en li.

„Cu pli bone nun?“ li demandis, kianr Cara ek- sidis rekte, kun rniro rigardante ĉirkaŭ sin. Julian

— dum la aŭtomobilo rapide veturis sur la vojo — ŝajnis simila al objektoj unuafoje vidataj, konfuzaj kaj nerealaj.

..Ho, ĉu mi svenis?“ ŝi demandis, malrapide re- gajnante sian normalan ekvilibron. „Kiel malsaĝe de mi! Mi ne mernoras, esti sveninta iam en estinteco.**

Laŭ ina maniero ŝi reordigis la lrararon kaj peltojn, rapide, manlerte, dum ŝi parolis.

„Ne estis mirige, post viaj hodiaŭaj travivaĵoj,**

li diris.

Cara ridetis iomete. „Ŝajnas ke ekzistas pli proza kialo ol tiu,“ ŝi deklaris. „Estas fakto, ke rni nenion rnauĝis hodiaŭ rnatene, mi nur trinkis tason da ĉoko- lado.“

„Cu eble tio povas okazi en civilizita lando?“ ek- kriis Julian. „Cu vi povas atendi, ĝis ni alvenos ĉe

»Surrey«?“

„Sen sveni refoje?" diris Cara. „Ho, rni esperas

L a L o t u s f l o r o .

De H. Heine.

La lotusfloro timas La grandiozan stinon, Kaj kun pendanta kapo Atendas sonĝantc la lunon.

Amanto ŝia, la luno, ŝin vekas per lumo sia, Al li amike sin montras La flora vizaĝo pia.

Ŝi floras, brilas, Iuinas, Rigardas ĉielen la flor’;

Odoras ŝi, ploras kaj tremas Pro ain’ kaj amdolor’.

Tradukis L. E. Thomas.

tion, por vi meni. Vi certe pensis ke estas malĝentile de mia parto, ke ini ne pli baldaŭ respondis al via invito; sed, por diri la veron, mi ne fidis mian voĉon.

Mi tiain sentis miti iom malbonfarta; sed mi esperis elteni, ĝis la manĝaĵoj starus antaŭ mi. Kiom enuiga kaj avida vi devas opinii min!“

Ŝiaj okuloj rigardis en la liajn iom petoleme. Ju- lian tutkore respondis al ŝia humoro.

„Male, rni estas kontentega, trovi vin tiel homa,“

li diris. „Nu, mi ne permesos al vi, uzi viajn mal- grandigitajn fortojn parolante. Ni preskaŭ atingis nian haltlokon. Mi ne scias, ĉu vi promesis obei al mi ĉe tiu neordinara ceremonio en Moskvo; sed la unua, kion mi de vi postulas, estas silento."

Eĉ pli ol lia ordono, la cito de la geedziĝa ligilo, kiu laŭ la imago de Julian ekzistis inter ili, silentigis Cara’n. Ciu vorto parolata inter li memorigis ŝin pri la riskeeo de ŝia entreprcno, sed ĝis nun ŝia cerbo ne estis sufiĉe klara por ebligi al ŝi decidi pri sia est- onta konduto. Ŝi permesos al si cerbvagadi dum kelkaj Iroroj. Provizore sufiĉis al ŝi ke Julian prenis snr sin ŝiajn aferojn, kaj ke Sophie Karenska ŝuldis

sian liberecon al la impulso, kiu igis Cara’n utiligi la vizitkarton.

La aŭtomobilo haltis apud la granda hotelo, kie Jttlian loĝis. »Surrey« ne estis plejmoderna, sed oni estis tie certa havi komforton kaj bonan servon.

Multaj transmaruloj tie loĝis, kaj Julian jam renkontis tie unu aŭ du aŭstraliajn amikojn.

Dum Julian ŝin helpis eltaksiiĝi, Cara rtmarkrs ke li portas ŝian valizon. La aspekto de bone edukita edzo, kiun donis al Julian tiu ago, amuzis Cara’n, kies humorsento neniam longe forrestis, sed tio an- kaŭ memorigis ŝin, kiom ŝi estas tute forigita el sia estinta vivo. Ciuj ŝiaj propraj posedaĵoj kaj kelkaj, apartenantaj al Sophie Karenska, estis tie, kaj en sia monsaketo ŝi portis ĉion, kio estus necesa por inter- ligi ŝin kun la rusa virino, kiu estis la vera edzino de Jtilian Firth. Ŝi ankoraŭ sentis sin kvazaŭ en letar- gio, kiam ŝi aŭdis la ordonon de Juilan al la pordisto.

„Metu la pakaĵojn de sinjorino Firth en la pakaĵ- ejon! Mi aranĝos poste pri ĉambro por ŝi.“

Dummomente Cara sentis emon forkuregi, forlasi la hotelon, perdi sin sur la Londonaj stratoj, neniam plu revidi tiun viron, meti sin ekster la atingon de ĉiuj aktoroj en tiu stranga dramo, en kiun ŝi per- mesis al si esti tiruta. Teruro pri la okazontaĵoj ck- kaptis ŝin. Ĉiuj avertoj, kiujn ŝi iam aŭdis, etendis sin nigre antaŭ ŝi, plitim gaj, ĉar nur duone kompren- itaj. La altrdo de Julian pri Ia geedziĝa ligo estis trm- iginta ŝin, sed nur nun ŝi ekkonis, kion tio povus sig- nifi por ŝi. Cion, kion li postulus, estus tute natura en liaj okuloj, pro lia konvinko ke ŝi estas lia edzino.

Ŝi ja devas forkuri.

Cara ĉirkaŭrigardis kvazaŭ freneza. Tie ĉi, ai- menaŭ dum ĉeestas homoj, ŝi estas sekura; sed jam sola kun tiu viro, kiu sin kredas ŝia edzo, io ajn po- vus okazi.

La mano de Julian sur ŝia brako vekis ŝin al la fakto ke janr estas tro malfrue. Lia voĉo estis zorgo- plena, kiam li parolis:

„Vi sentas vin denove malsaneta, mi vidas tion.

Kuraĝiĝu, mi ordonis ke oni tuj alportu teon en mian manĝoĉambron, kaj mrilte da buterpano. Poste ni trankvile tagmanĝos kune.“

Cara ridetis dankeme. Ŝia estinta timo ŝajnis tro- igita kaj sensenca post tiu interparolo pri manĝaĵoj.

„ŭuste tion mi emas,“ ŝi diris. „Estis ĝentile de vi pripensi ĝin.“

La servistino ne prokrastis, kaj baldaŭ post kiarn Julian sidigis Cara’n apud la fajron, pleto troviĝis sur la tablo. Ŝi permesis al li depreni ŝiajn jakon kaj ĉapelon kaj sidigis sin komforte, dum li enverŝis la teon kaj zorgis pri ŝi lertamane.

„Vi estas tute sperta je tiaj aferoj," ŝi rimarkis, dum li tranĉis plian panon.

„Mi estas kontenta, ke vi tion opinias," li respon- dis. „EbIe tio estas, ĉar mi ĉianr estis »knabo de panjo«. Vi fartas nun pli bone, ĉu n e ? “

„Ho, multe,“ respondis Cara, refoje ruĝiĝante kaj sin sentante pli kuraĝa. „Mi sentas nrin kvazaŭ alia estaĵo. Kiom ni kompatindaj homoj dependas de la nutraĵo!”

„Bone por la komercistoj,“ diris Julian, elpoŝigiante la cigaredujon. „Cti vi permesas ke mi fumu? Cu vi mem fumas?“

„Jes, kaj ne, al viaj demandoj," respondis Cara.

„Mi konsiderus kiel pekon, forigi la guston de tiu

bona teo.“ fj

„Do,“ diris Julian, „mi metos la sofon apud la fajron, kaj vi povos dormi, dum mi korektos kelkajn paĝojn de mia manuskripto. Vi bezonas ripozon post tiu sveno."

(Daŭrigota.)

Gcmo de nia liferaluro.

Kun granda ĝojo ini Iegis Ia vannajn re- cenzojn de s-ro Butin (en „Heroldo“) kaj de s-ro Behrendt (en ..Gerrnana Esperant- isto") pri la antaŭ ueionge aperinta volumo en serio Mosse, „La Gjikoni-Kalifo" de Mi- ĥaelo Babits, majstre tradukita de s-ro Karlo Bod6 el la hungara lingvo. Kiam rni Iegis en sama serio la noveiojn dc Karinthy, mi rimarkis ilian stmilecon al tiuj de nuntempaj anglaj novelistoj, kaj nun mi konstatas, ke Babits, kiu estas pure hungara laŭ sango, estas aŭtoro de bela kaj poeziplena romano, kiu perfekte akordiĝas kun la nuna sentem- eco de la rnoderna angia gusto.

La maniero, laŭ kiu la aŭtoro prisikribas la emociojn de gimnaziano deksesjara, al kiu ta vivo estas plaĉa kaj komforta, estas tre trafa, kaj forte inemorigas pri romano tre fama de Compton Mackenzie, „Sinister Street", en kiu, cetere, troviĝas detaia kaj fidinda priskribo de la studenta vivo ĉe la universitato Oxford.

En la inalhela vivo de la bubo en la la- borejo kaj sur la stratoj estas ankaŭ trov- ebla ĝuste tiu sentemo pri emocioj, pri ka- raktero, pri stratoj kaj odoroj, kaj ĝenerale tiu psikologia priskribado de 1’ rnenso, kiui distingas multajn el la plej ŝatataj verkistoi en Britujo nuntempe.

La traduko — sed jam miaj recenzistaj kolegoj aludis ĝian superan bonecon. Mi volas nur akcenti, kioin entuziasma estus la ĝenerala literaturema publiko en mia lando,

se ĝi povus legi tian irezoron el lando imag- ata ĉe ni tro ofte kiel sovaĝa (instruita vir- ino al kiu mi diris, ke mi ĉeestos kongreson en Budapest, diris maltrankvile: „Mi tre espcras, ke vi ne trafos teruran malsanon ekzotikan") kaj mian csperoii, ke post la kongreso en Oxford troviĝos pli da homoj kapablaj tion fari, varbitaj al nia afero per

ĝia sukceso! K. R. C. Sturmer.

EI la aforismaro dc Balfasaro Gracian.

La arto pensi kaj skribi kun sprito havas sian originon en la hispanaj jesuitaj kolegioj de Taragono kaj Tarazono. Tie agadis kiel rektoro en la unua duono de 1’ 17-a jarcento Baltasaro Gracian; li instruis kaj kreis tiun delikate elĉizitan prozan stilon, kiun oni nomas hispane „estilo culto". Lia amiko Vincenzo Johano de Lastanosa eldonis Ia

„Oraculo manual y arte de prudencia“

(Mankonsultilo kaj arto de mondsperteco), kiu ĝis la fino de 1’ 18-a jarcento apartenis al la filozofia provizo de ĉiu klera monda horno. Arturo Schopenhauer tradukis ĝin rnodele en la germanan lingvon; el ĝi de- venas Ia sekvantai ekstraktoj.

Atingi perfektecon. Oni ne naskiĝas per- fekta; ĉiutage oni pli progresas laŭ person- eco kaj profesio, ĝis kiam oni atingas tiun punkton de perfekteco, kie ĉiuj kapabloj estas kompletaj, ĉiuj elstaraj ecoj estas plen- aj. Tio inanifestiĝas per tio, ke la gusto

estas sublima, la pensado purigita, la juĝo matura kaj la volo pura. Kelkiuj neniam atingas perfektecon, ĉiain io tnankas ai ili, aliaj atingas tro malfrue maturecon. La homo perfekta, saĝa laŭ paroloj, prudenta laŭ agoj, venas al konfidaj interrilatoj kun saĝuloj; li estas eĉ serĉata.

La viro de sia jarcento. La eksterordinare maloftaj homoj dependas de la ternpo. Neĉiui trovis tiun, kiun ili meritis, kaj multaj, kvan- kam trovinte, tamen ne povis ĝin eluzi. Kel- kaj estis indaj je pli bona jarcento; ĉar ne ĉiam triu-mfas ĉia bono. La aferoj havas siajn periodojn, kaj eĉ la plej altaj estas sub- metataj al la modo. Sed la saĝulo havas avantaĝon: se ĉ i t i u ne estas lia jarcento, tiam estos inultaj aliaj.

Viro kun perfektaj konoj. Saĝaj homoj estas provizitaj per elegantaj kaj bongustaj legofruktoj, havas laŭtempan scion pri ĉio aktuala, sed pii laŭ klerula ol laŭ pleba ma- niero: ili tenas spritan provizon da sagacaj paroloj kaj noblaj faroj, kaj ĝustatempe ili scias apliki tiun provizon. Ofte bona konsilo estis pli laŭcirkonstanca en formo de ŝerc- diro, ol en formo de plej severa instruo;

kaj komunuzeblaj scioj helpis tiun kaj tiun jam multe pli, ol ĉiuj sep liberaj artoj, kiom ajn iiberaj ili estu.

Nenlel esti fla: Unue, ne laŭ gusto. Ho, la granda saĝulo, kiun konsternis, ke lia afero plaĉis al la amaso*)! Fikomuna aplaŭ-

do, kvankam grandkvanta, ne kontentigas ia prudentulon. Tamen, ekzistas tiaj ka- meleonoj de populareco, ke ili ne trovas ĝuon en la milda albloveto de Apolo, sed en la spirado de la plebanaro. — Due, ne laŭ prudento: Oni ne kontentiĝu je la admirado de T piebo, kies malscio ne permesas al ĝi superi la admiradon: dum la ĝenerala stult- eco admiras, ia prudenteco de 1’ unuopulo malkaŝas la troinpon.

*

Neniam troigi. Estu grava punkto de nia atento: ne paroli superlative; parte por ne ofendi la veron, parte por ne malplialtigi nian prudenton. La troigoj estas malŝparoj de altcstimo, montrante la limigitecon de niaij konoj kaj de nia gusto. La laŭdo vekas vjvan scivoion, incitas la dezirojn, kaj kiam poste — kiel kutime okazas — la valoro ne respondas al la prezo, la trompita atendo turnas sin kontraŭ la trompo, venĝante sin per malŝato al la gloritaĵo kaj al la glor- into. Tial la prudentulo agu sinretene kaj eraru prefere per maltroo ol per troo. La eksterordinaregaj aferoj ĉiaspecaj estas mal- oftaj; do, oni nioderu sian aprezon. La tro- igo parencas al la mensogo, kaj per ĝi oni malakiras Ia reputacion de bona gusto — kio valoras multe — kaj tiun de prudenteco —, kio valoras pli multe. J. B. .

*) Greka oratoro, aŭdante la aplaŭdon de 1’ popolo, deinandis konsternite siajn amik- ojn: „Cu mi diris ion malĝustan?" (Schopen- hauer.)

Cytaty

Powiązane dokumenty

La tempo de feitdalismo en Eŭropo estas pasinta.. Cii komencas unuiĝi por

Kaj tute proksime de tiuj klasikaj atest- aĵoj de multcentjara arta volo ekzistas angula muraraĉo de mezepokaj stratoj, kiu memorigas pri Nurnbergo, kontraŭe

ado. Seppik fariĝis granda suk- ceso. Nun funkcias kvin kursoj kaj hodiaŭ vespere komenciĝos la sesa. estos okupita kaj eĉ ne tia Esperanto-entuziasmulo kiel li

„Cu dua lingvo povas esti farata pli-maltpli universala? Ekzistas la instinkta sentado, ke la latina jam ne povas esti revivigita kiel parolata lingvo. Gi servas

La seninterrompa produktado en Sovet- UnJo diferencas tre konsiderinde de tiuj ri- medoj de laborraciigo, kiuj proksimume sam- cele estas faritaj en aliaj

Li promesis, ke li certe instigos la Vegeteran Mondligon, nepre akcepti Esperanton kiel kongres- lingvon, ĉar li nun estas tute konvinkita, ke nia Esperanto

Kelkaj prezoj atingitaj de afltografaj leteroj estas interesaj. Tre malnovaj latinaj libroj, le- teroj de tnodernaj verkistoj Galsworthy kaj Wells, dokumetitoj

kaieroj ĝis nun nete skribitaj. Kvankam ĝi estas nur ekstrakto el la verko, repre- zentanta eble unu dekduonou de la tuto, ĝi frapas per sia preskaŭ-kompleta